Re: (la bona lingvo) infrarug'a kaj ultraviola

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 18, 2010, 7:53:59 AM6/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato listigis:

infraruĝ·a → trans·ruĝ·a, preter·ruĝ·a, sub·ruĝ·a
ultraviol·a → trans·viol·a, preter·viol·a

Ĉe ĉi tiaj precizaj fakaj vortoj ni havu nur po unu alternativon, ne plurajn. Mi konsentas kun Leo kaj pluraj aliaj listanoj ke la formoj kun "trans-" estas sufiĉe klaraj, facile kompreneblaj por nefakuloj, kaj tial preferindaj. Aldonindas ke la fromoj kun "trans-" jam havas ioman tradicion en esperanto, dum la aliaj formoj tion ne havas. Pro tio mi forte pledas por ŝanĝo de la linioj al la jena formo:

infraruĝ·a → trans·ruĝ·a
ultraviol·a → trans·viol·a

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 18, 2010, 8:11:13 AM6/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 


infraruĝ·a → trans·ruĝ·a
ultraviol·a → trans·viol·a

 

Mi g’enerale ne estas tiel “unu-isma”, sed se neniu protestos mi faros la s’ang’on.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages