Kuna uzo de "~" kaj "-->"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 29, 2009, 7:56:22 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
En nia listo restis kvar linioj, kiuj laŭ malnova sistemo uzas "~" kaj "→" kune:

peron·o [fun] ~→ ŝtup·ar·o
regent·o [4oa] ~→ (provizor·a) vic·reĝ·o
ŝpat·o [4oa]] ~→ fos-il-o
antipati·o [1oa] ~→ mal·simpati·o

Tio laŭ nia nuna sistemo ne plu eblas, do ni devas decidi en ĉiu linio, ĉu uzi "~" aŭ "→". Ankaŭ la alternativoj estas parte ŝanĝindaj. Mi proponas

peron·o [fun] ~ ŝtup·ar(·et)·o
regent·o [4oa] ~ (provizor·a) reg·ant·o
ŝpat·o [4oa] ~ (plat·)fos·il·o, plug·il·et·o
antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 8:50:45 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
peron·o [fun] ~ ŝtup·ar(·et)·o
regent·o [4oa] ~ (provizor·a) reg·ant·o
ŝpat·o [4oa] ~ (plat·)fos·il·o, plug·il·et·o
antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

Kion opinias la aliaj?
En ordo por mi. Ĉu mi mem ĝustigu mane?

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jan 29, 2009, 11:25:57 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
> En nia listo restis kvar linioj, kiuj laŭ malnova sistemo uzas "~" kaj
> "→" kune:

Kaj kial oni havis tion, kion signifus ~ kaj --> kune?

> peron·o [fun] ~ ŝtup·ar(·et)·o
> regent·o [4oa] ~ (provizor·a) reg·ant·o
> ŝpat·o [4oa] ~ (plat·)fos·il·o, plug·il·et·o
> antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

Mi sugestas sendi apartan mesaĝon por ĉiu linio. Tio faciligas la diskutadon (kelkfoje mi preteratentas vorton kies signifokampon mi ne konas) kaj ankaŭ, post iom da tempo, se iu volas scii kial ni ion elektis (eble ni mem! ;)) , oni nur bezonos sekvi la temliniojn kiuj havas la koncernan vorton.

> Kion opinias la aliaj?

En ordo laŭ mi.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 3:56:14 PM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Kaj kial oni havis tion, kion signifus ~ kaj --> kune?
En la komenco ni havis la ideon, ke se ni ne ŝatas Fundamentajn aŭ oficialajn vortojn, ni ne skribas --> sed  = -->, alivorte: ĉar temas pri oficiala aŭ Fundamenta vorto ni metas = sed vere ni volus meti -->. Temi pri meza nivelo inter --> kaj =.

Poste la afero estis forlasita, sed tamen ni tre singarde traktas Fundamentajn aŭ oficialajn radikojn.


Mi sugestas sendi apartan mesaĝon por ĉiu linio.  Tio faciligas la diskutadon
Pri tio vi pravas.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages