kvecal-o --> kecal-o ?
Temas pri la nacia birdo de Gvatemalo. Kvecalo estas en NPIV. Kecalo en
Vikipedio. Hispanoj informas ke la v-sono tute mankas en la originala
Quetzal.
Renato
Tion mi provizore registras.Sendube - kecalo.
En NPIV estas kaj kvecalo kaj kecalo (kun resendo al kvecalo); laux mi, eventuale devus esti la malo, do kvecalo devus resendi al la baza vorto kecalo.
Kaj en la loka lingvo kaj en la hispana (sed ankaux en la angla), la elparolo estas "ketcal" aux "ketsal"; cetere, la hispanaj grupoj "que" kaj "qui" kutime farigxas lauxsone "ke" kaj "ki" en esperanto (kebracxo el quebracho, kecxuo el quechua, Kito el Quito), kaj la samo okazas cxe aliaj devenlingvoj (Kebeko el Québec).
Tamen, nesimetrie, la latina grupo "que" farigxas iufoje "ke" (kerkedulo el querquedula) kaj iufoje "kve" (kverko el quercus).
Gxis
Antonio
Bone. Ni do samopinias.
Amike
Renato
Mi favoras "kecalo". Unu de la "teks-eraroj" de esp-o law mi estas, ke
gxi troe
konservis la literumon de vortoj, koste al la awda rekonebleco.
Sen tiu principo, kredeble ni ne kverelus pri
komputilo/komputero/komputoro, cxar
uzatus io kia "kompjuto"
> From: "Antonio De Salvo"
> eventuale devus esti la malo, do kvecalo devus resendi al la baza
> vorto kecalo.
mi konsentas
gxis, Ronaldo