Re: (la bona lingvo) dekad-o

0 views
Skip to first unread message

José Antonio Vergara

unread,
Sep 26, 2010, 8:11:50 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nur unufoje vidis tiun monstran hispanismon "dekado" en artikolo de
ulo kiu eble estis la plej ekstrema Interlingua-igisto en la historio
de Esperanto, t.e. Fernando de Diego.

Sed amen en lia Gran Diccionario Español-Esperanto (2003), p. 354, li
provizas por la hispana vorto "década" tiel "jardeko", unusence, kiel
"tagdeko, dekado" por la alia senco (10 días).

José Antonio Vergara

José Antonio Vergara

unread,
Sep 26, 2010, 9:41:13 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
mi jene volis skribi la vorton TAMEN, kompreneble :

Anna Lowenstein

unread,
Sep 27, 2010, 5:23:36 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fakte tute miskomprenis la vorton. En la angla "decade" signifas "jardeko", sed mi vidas en PIV, ke la Esperanta vorto signifas "tagdeko". Do la vorto "dekado" estas aparte evitinda, ĉar anglalingvanoj certe miskomprenus kaj baldaŭ komencus misuzi gin.
La vorto estas Zamenhofa. Jen la pruvo, ke ankaŭ li foje faris stultaĵojn!
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: lunedì 27 settembre 2010 3.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dekad-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 9:06:42 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte en la hispana "década" ankau signifas jardekon. Mi ne scias de
kie oni atribuis al ghi la signifon "10 tagoj".

> La vorto estas Zamenhofa. Jen la pruvo, ke ankaŭ li foje faris stultaĵojn!

Jes, li estis geniulo, sed tamen koncerne la leksikon, li multfoje
agis nekohere kaj enkondukis amason da neregulaj europeismoj,
bedaurinde.

José Antonio

Harri Laine

unread,
Sep 27, 2010, 9:43:28 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara skribis:

> Fakte en la hispana "década" ankau signifas jardekon. Mi ne scias
> de kie oni atribuis al ghi la signifon "10 tagoj".

Mi ne scias, kiel naskiĝis tia signifo, sed ĝin certe eternigis la
Franca Revolucio kaj ties Respublika Kalendaro. Ĝi dividis ĉiun
(revolucian) monaton en tri 10-tagajn "semajnojn", kiuj havis la
nomon "décade". Laŭ tiu kalendaro, iom depende de interpretaj
detaloj, hodiaŭ estas la sesatago de la unua dekado de la unua
monato Vendemiero en la 219-a revolucia jaro.

En tia historia signifo oni fakte povus uzi la vorton "dekado", plej
ofte en citiloj aŭ kun apudmetita klarigo.

Vortoj similaj al "dekado", almenaŭ en iuj lingvoj, havas ankaŭ
matematikan-fizikan signifon tre proksiman al "dekoblo" aŭ "la
klaso de nombroj inter unu nombro kaj ties dekoblo". Tion oni
uzas ekz. pri frekvencoj de elektromagneta radiado. Tiel ekzemple
la diferenco inter 10 kaj 1000 estas 2 dekadoj: unu dekado ekde
10 ĝis 100 kaj unu ekde 100 ĝis 1000. (En tiu senco la
vorto estas analoga al "oktavo", kies senco estas proksima al
"duoblo", nome duobla frekvenco.)

(Mi rigardetis la vorton "oktavo" en PIV-2002 kaj surpriziĝis.
Mi devus diri ne "oktavo" sed "okto", kaj "oktavo" havas ankaŭ
kvar aliajn, tre malsimilajn signifojn, interalie ĝi estas
ia daŭro de ok tagoj.)

Amike
Harri

José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 9:47:49 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> la
> Franca Revolucio kaj ties Respublika Kalendaro. Ĝi dividis ĉiun
> (revolucian) monaton en tri 10-tagajn "semajnojn", kiuj havis la
> nomon "décade".

dankon Harri pro tiel imprese klera klarigo!!

Chiam lojale al la eterna slogano Libereco, Egaleco, Frateco!!, amike salutas

José Antonio

Anna Lowenstein

unread,
Sep 27, 2010, 10:54:40 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, José Antonio! Devus esti gefrateco, ĉu ne?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara

Inviato: lunedì 27 settembre 2010 15.48


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dekad-o

> la

José Antonio

--

José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 10:58:37 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Devus esti gefrateco, ĉu ne?

Kompreneble! Oni pli moderne emas uzi la vorton Solidareco anstatau la
pli tradician trian eron el tiu chiam krovarmiga devizo.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2010, 5:05:13 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provizore registras:

dekad-o [zam] --> (laŭ la kunteksto) tag-dek-o; jar-dek-o

La diskuto rajtas daŭri ĉefe per proponoj de ŝanĝo al tiu linio.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Sep 27, 2010, 5:11:25 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi:

> dekad-o [zam] --> (laŭ la kunteksto) tag-dek-o; jar-dek-o

Pardonu, Harri, mi eĉ ne kaptis la matematikan sencon. Ĉu temas pri dekoblo?

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 5:20:46 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Pardonu, Harri, mi eĉ ne kaptis la matematikan sencon. Ĉu temas pri dekoblo?

mi komprenis ke temas pri sinsekvaj dekobligoj, en kiu la numero kiun
oni dekobligas estas la rezulto de la antaua dekobligo.

Tial, la diferenco inter la la denaskaj E-parolantoj, la pli-malpli
aktivaj esperantistoj kaj la iom scipovaj esperantuloj estus 3
dekadoj, chu lau la pritaksoj de Jouko Lindstedt, char la nombroj
estus respektive 1000, 10 000 kaj 100 000.

Amike,

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2010, 5:34:10 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> "oktavo" havas ankaŭ
kvar aliajn, tre malsimilajn signifojn, interalie ĝi estas
ia daŭro de ok tagoj.)

Mi komencus registri:

oktav-o --> (en la senco de periodo de ok tagoj) ok tag-o-j, tag-ok-o .

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2010, 3:28:50 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> mi komprenis ke temas pri sinsekvaj dekobligoj, en kiu la numero kiun
oni dekobligas estas la rezulto de la antaua dekobligo.

Bone, ĉu vi kun la konsento de Harri povas proponi kompletigon de la linio pri dekado:

...(en matematiko) .................................. ?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2010, 7:17:17 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sukcesis trovi iun ajn uzon en Esperanto de "dekado" en matematika senco.

La matematika senco, kiun havas similaj vortoj en aliaj lingvoj, estas matematike difinebla jene: Intervalo, kies supra rando estas dekoblo de ĝia malsupra rando. Se mi devus esprimi tiun ideon per iu relative konciza esprimo, mi uzus "dekoblo-intervalo". Do laŭ mi nia linio povus esti

dekad·o → ... ... ; (en matematiko) dek·obl·o-interval·o

Tamen, se ni tute ne trovas indikojn pri Esperanta uzo de "dekado" en tiu senco, ni eble ne bezonas aldoni tion al la linio.

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Sep 28, 2010, 8:56:44 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> dekad·o → ... ... ; (en matematiko) dek·obl·o-interval·o
>
> Tamen, se ni tute ne trovas indikojn pri Esperanta uzo de "dekado"
> en tiu senco, ni eble ne bezonas aldoni tion al la linio.

Mi konsentas pri tio, ke apenaŭ indas aldoni vortojn, por kiuj ne
troviĝas ekzemploj en reala uzo aŭ en vortaroj. La matematika
"dekado" posedas nur iom da eventuala uzoteco. Mi trovis unu
ekzemplon en reta teksto ekster nudaj vortlistoj. Se vi aldonas
ĝin, la teksto de Marcos estas bona.

Harri

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages