ankoraw pri ab-

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 24, 2009, 7:41:23 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
kiel prefikso (!) gxi estis iam proponita por indiki forjxetindajxojn,
germanisme. Eble do utilas havi linion pri la vortoj (!)

abgaso
abakvo

nur por la pleneco
gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Mar 25, 2009, 2:53:21 PM3/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>ankoraw pri ab-

>kiel prefikso (!) gxi estis iam proponita por indiki forjxetindajxojn,
germanisme. Eble do utilas havi linion pri la vortoj (!)
>abgaso
>abakvo

Por italo, estas cxiam frape legi sur la vagonaraj necesejoj la
germanlingvan sxildon "Abort", cxar negermanlingvano ne komprenas, ke temas
pri ab-ort = forjxetindejo; kaj estis amuze, dum strata feminisma
manifestacio favore al abortigo, legi tolrubandon kiu diris "Abort macht
frei" (interalie, kun malbongusta rilatigo al alia frapfrazo, siatempe
utiligita en koncentrejo).

Gxis
Antonio

Pilar Otto

unread,
Mar 26, 2009, 5:00:55 AM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo:

> kiel prefikso (!) gxi estis iam proponita por indiki forjxetindajxojn,
> germanisme. Eble do utilas havi linion pri la vortoj (!)
>
> abgaso
> abakvo

Anekdote, kaj dauxrigante la necesejan parton de la fadeno: En germanaj
trajnoj la necesejaj pordoj havas sxildon kun la teksto "Abort". Tiu germana
vorto estas kunmetita: "ab-ort" = "de-loko", proksimume "retirejo". Tamen,
en la skandinavaj lingvoj "abort" signifas "abort(ig)o". Kun miro multaj
skandinavaj vojagxantoj supozas, ke en germanaj trajnoj estas specialaj
cxambretoj por aborti. Nu, iusence oni ja abortas en la necesejo ...

Otto

Pilar Otto

unread,
Mar 26, 2009, 5:03:17 AM3/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ha, cxi tiun mesagxon mi ne estis leginta, kiam mi komentis tiun de Ronaldo.

Otto

Antonio:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages