Pro la dusenceco de "re" mi emas eviti la vorton "resalto" cxi tie. La
kuglo ja ne saltas ree al la kanono el kiu gxi venis.
gxis, Ronaldo N
En alia vorto eble vi pravus, sed "resalti" havas ĉefan signifon kaj ĝi
ne estas salti reen sed salti post frapo, denove. Kontrolu Tekstaro.com
aŭ la vikipedian artikolon pri tabloteniso[1], klavo[2], pilko
(ĵonglado)[3], naturtono[4], ktp.
Ni konservu resalti. Ĝi estas tre klara (ekde la Krestomatio jam) kaj
fakte, por mi, la ununura maniero esprimi en la esperanta la movo de io
kio falas, tuŝas la plankon kaj iras supren (en iu ajn direkto sed ege
ofte en la mala).
Amike, Eduardo.
[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Tabloteniso
[2] http://eo.wikipedia.org/wiki/Klavo
[3] http://eo.wikipedia.org/wiki/Pilko_(%C4%B5onglado)
[4] http://eo.wikipedia.org/wiki/Naturtono