Movbildo

7 views
Skip to first unread message

Bert Schumann

unread,
Oct 4, 2009, 7:26:54 PM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
> En c'i tiu aparta vorto "movbildo" estas iom stranga por eu'ropaj mensoj
> pro la ununombra "bildo" (kio ne g'enas en la c'ina au' japana).

Imagu ke ekzitas nur unu desegnaĵo:
http://www.reta-vortaro.de/revo/bld/araneo.gif
sed iu supren-malsupren-movas la folion
au iu tondas partojn de la desegnaĵo kaj movas tiujn partojn

> C'u "movig'antaj bildoj" au' "bild-movado" same tau'gus?

"movig'antaj bildoj" estas ajnaj bildoj kiuj moviĝas, larĝasence
"bild-movado" au E-movado au kato-movado aspektas asocioj
"bild-moviĝo" esprimas larĝasencan moviĝon de desegnaĵoj.

Nur unusola vorto taŭgas por esprimi iun specifan sencon (kiel animacio)
((Tiusence, "lernejo" estas specifa loko destinata por lerni, dum
trinkejo povas servi kiel "ejo por lerni" Esperanton))


--
Salutas Bert SCHUMANN

Cetere, chu vi konas la
+ francan E-kastelon: http://gresillon.org
+ infankongreseton: http://bertosch.free.fr/iik2009
+ politikan E-movadon: http://e-d-e.org
.
.
.

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 3:44:32 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bert:

> Nur unusola vorto taŭgas por esprimi iun specifan sencon (kiel animacio)
>
Mi iom perdis la fadenon de tio, kion vi volas diri.

Nun ni havas la linion:

animaci·o → mov·ŝajn·ig·o; desegn·o·film·o

Marcos proponas s'ang'on al

animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri
desegnofilmo) desegn·o·film·o

Kia estas via propono?

Amike

renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 5, 2009, 3:54:59 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Marcos proponas s'ang'on al

animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; (kiam temas pri
desegnofilmo) desegn·o·film·o

Post la mesaĝoj de Vastalto kaj Bertilo kun argumentoj favoraj al "movbildo", mi ŝanĝas mian proponon al

animaci·o → mov·bild·o; (kiam temas pri desegnofilmo) desegn·o·film·o

Amike,

Marcos

Bert Schumann

unread,
Oct 5, 2009, 10:37:24 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Nun ni havas la linion: animaci·o → mov·ŝajn·ig·o; desegn·o·film·o
> Marcos proponas: animaci·o ~ mov·ŝajn·ig·o; mov·ŝajn·ig·a film·o; desegn·o·film·o

> Kia estas via propono?

Mi ne havas kompletan proponon. Mi ankoraŭ ne limigis la sencon de "animacio".

Ĉu ĝi estas plurminuta ĝis pli-ol-unu-hora filmo, precipe por infanoj?
Tiam "desegnofilmo" se nur el desegnoj au "komputile farita filmo" el
pentritaj desegnoj, komputile kalkulitaj desegnoj kaj veraj homoj,
arboj.

Ĉu ĝi estas nur tia filmeto au moviĝanto bildo, tiam "movbildo"
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/e3/Animhorse.gif

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 10:46:58 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> mi ŝanĝas mian proponon al
>
> animaci·o → mov·bild·o; (kiam temas pri desegnofilmo) desegn·o·film·o
Tion mi registris provizore, sed la diskuto rajtas dau'ri.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 11:32:59 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bert:

> Mi ne havas kompletan proponon. Mi ankoraŭ ne limigis la sencon de "animacio".
>

Bone- la diskuto dau'ras.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages