pastoral-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 4:41:29 PM12/8/09
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu

pastoral-o [zam] --> pri-paŝt-ist-a verk-o ?

eklog-o [2oa] = paŝt-ist-a dialog-o ?

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Dec 10, 2009, 11:52:56 AM12/10/09
to la bona lingvo
ĉu idilio? tiu estas Zamenhofa.

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2009, 5:30:38 PM12/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
ĉu idilio? 
Efektive la difino de "idilio" diras ke foje ĝi estas poemo pri paŝtistaj amoj.

Kion diras la aliaj?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2009, 4:03:17 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Lajz Tajfuno:

>ĉu idilio? 
 
Renato:

>Efektive la difino de "idilio" diras ke foje ĝi estas poemo pri paŝtistaj amoj.
>Kion diras la aliaj?

“Idilio” venas el la greka (lauxvorte: “poemeto”), kaj temas pri poemeto rilata al la naive trankvila vivo en kamparo. Gxiaj roluloj povas ankaux esti pasxtistoj, tamen ne nepre.

En moderna epoko, “idilio” estas uzata en rilato kun naive optimisma percepto de la vivo.

Laux mi, gxi ne povas esti konsiderata samsignifa kiel “pastoralo”.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 9:31:58 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

“idilio”. . .

Laux mi, gxi ne povas esti konsiderata samsignifa kiel “pastoralo”.

Bone.

Kion vi pensas pri:

pastoral-o [zam] --> (pri-)paŝt-ist-a verk-o ?

Amike

renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2009, 9:50:34 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


>Kion vi pensas pri:
>pastoral-o [zam] --> (pri-)paŝt-ist-a verk-o ?

Pastoralo estas verko pri pasxtista vivo, do bone “pripasxtista verko”.

Mi hezitus, kontrauxe, cxe la pli simpla formo “pasxtista verko”, cxar oni povus miskompreni, ke la verko mem sxuldigxas al pasxtisto(j), kio plej ofte ne veras (ni pensu ekzemple je la sesa simfonio de Beethoven!).

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 9:56:03 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Pastoralo estas verko pri pasxtista vivo, do bone “pripasxtista verko”.

Mi registris tion.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 12, 2009, 9:59:36 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo ha scritto:
> Kion vi pensas pri:
>> pastoral-o [zam] --> (pri-)paŝt-ist-a verk-o ?
ĉu "paŝtistoviva verko"_

J-K

Antonio De Salvo

unread,
Dec 13, 2009, 3:16:00 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
>ĉu "paŝtistoviva verko"_

Eventuale, mi dirus "pasxtistomedia verko".
Kaj se temas pri simfonio, mi dirus "pasxtistomedia simfonio"
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2009, 6:18:35 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio (kaj JK):
> Eventuale, mi dirus "pasxtistomedia verko".
> Kaj se temas pri simfonio, mi dirus "pasxtistomedia simfonio"
>
Registritaj la dua variaĵo kaj la ekzemplo de pli specifa okazo.

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages