doktoroj, diktatoroj kaj esperantoroj

2 views
Skip to first unread message

renato corsetti

unread,
Jul 2, 2010, 5:03:44 PM7/2/10
to listo 'LBL'

Leo:

Ø  generatoron* [alternatoron*] . . . akumulatoron*

Kara Leo, vi devas konvinkig’i, ke en la latina “ator” havis al signifon de la esperanta “isto/anto/” (en la okazo de aj’oj eble “ilo”).

“Diktatoro” estis “tiu kiu diktas”. Aliflanke “dictare” = “dikti” estis la formo per cui “dicere” = “diri” ig’is “diradi”. Do, la diktatoro estis la “diradisto”, kiu c’iam diris, kion oni devas fari.

Por “generatoro” ni jam havas en la listo “(elektra) generilo”. Vi mem pensu pri aliaj esprimoj por la aliaj du. Kompreneble se ni ne sukcesus trovi bonajn esprimojn ni estos devigataj oficialigi ilin.

Amike

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2010, 7:30:35 PM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/07/2010 22:03, renato corsetti skribis:

Ø  generatoron* [alternatoron*] . . . akumulatoron*

Kara Leo, vi devas konvinkig’i, ke en la latina “ator” havis al signifon de la esperanta “isto/anto/” (en la okazo de aj’oj eble “ilo”).

“Diktatoro” estis “tiu kiu diktas”. Aliflanke “dictare” = “dikti” estis la formo per cui “dicere” = “diri” ig’is “diradi”. Do, la diktatoro estis la “diradisto”, kiu c’iam diris, kion oni devas fari.

Ankaŭ mi lernis la latinan kaj la grekan. Kaj hazarde tion mi memoras.
Sed jam ekzistas tiaj vortoj en Esperanto (kiu ja ne estas Latino, ĉu ne?).
Ekzemple "motoro" estas oficialigita. Ĉu ni ŝanĝu ĝin al "movilo" kaj maloficialigu "motoron"?

Por “generatoro” ni jam havas en la listo “(elektra) generilo”. Vi mem pensu pri aliaj esprimoj por la aliaj du. Kompreneble se ni ne sukcesus trovi bonajn esprimojn ni estos devigataj oficialigi ilin.

Jen provo mia:
Alternatoro estas alternelektro(kurento)generilo
Akumulatoro estas reŝargebla ĥemielektrogenerilo

Amike salutas Leo




renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 2:45:30 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Leo,

 

Ø  Ankaŭ mi lernis la latinan kaj la grekan. Kaj hazarde tion mi memoras.

Tre bone. C’u ni estas samag’aj? Nuntempe oni apenau’ lernas la latinana kaj la grekan?


> Sed jam ekzistas tiaj vortoj en Esperanto (kiu ja ne estas Latino, ĉu ne?).
Ekzemple "motoro" estas oficialigita. Ĉu ni ŝanĝu ĝin al "movilo" kaj maloficialigu "motoron"?

 

Vi pravas ke la internacia (lingvo) ne estas sama kiel la latina. Ni certe ne s’ang’u vortojn kiel motoron.


> Jen provo mia:
Alternatoro estas alternelektro(kurento)generilo
Akumulatoro estas reŝargebla ĥemielektrogenerilo

 

G’is nun mi neniam estis pensinta ke tiuj estas la signifoj de tiuj du vortoj.  La samsignifaj esprimoj, tamen, s’ajnas iom tro pezaj. Kion pensas la aliaj?

 

Amike

 

Renato

Cvi Solt

unread,
Jul 3, 2010, 3:27:40 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Kara Leo,

.............
 

Akumulatoro estas reŝargebla ĥemielektrogenerilo

 

G’is nun mi neniam estis pensinta ke tiuj estas la signifoj de tiuj du vortoj.  La samsignifaj esprimoj, tamen, s’ajnas iom tro pezaj. Kion pensas la aliaj?

Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias, ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile pronuncebla ) ?

Cvi


 

Cvi Solt
Kibuc Gaaton

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 6:19:23 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

| Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias, ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile pronuncebla

Elektrujo kaj elektrokonservujo plac’as al mi. C’u ankau’ al aliaj?

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 6:25:18 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

| "alternigilo" ("de elektra
kurento"

C'u alternator-o --> (elekt-o-)altern-ig-il-o ?

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 8:01:50 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 8:27, Cvi Solt skribis:

> Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias,
> ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile
> pronuncebla ) ?
Tiu vorto taŭgas por diversaj elektrokonservujoj, sed ne specife por
"akumulatoro". Tiu vorto plej taŭgus por kondensatoro (jen denove -oro.
Mi petu la pardonon de Renato. Ne mi elpensis tiujn vortojn), ĉar ne
intervenas aliaj energiformoj, kiaj ĥemia, mekanika, ...

La vorto "reŝargebla" necesas por distingi "akumulatoron" de
nereŝargebla "pilo", "elektroĉelo", ...
La unua akumulatoro estis nomata de sia inventanto, s-ro Planté, "pile
secondaire" (sekundara pilo), ĉar unue oni devis estigi en ĝi la ĥemiajn
substancojn, kiuj siavice estigos elektron.

Por tiu "pilo", "elektroĉelo", ... ni ankoraŭ elpensu taŭgan vorton
konsiderante la aliajn elektrofontojn, kiaj lumelektrogeneriloj,
varmelektrogeneriloj, k.s.
Ni havus taŭgan ĝeneralan vere Esperantan esprimon, se ni sukcesus trovi
ne tro longajn vortojn, kiuj esprimas jenon:
"ilo
kapabla/ por
generi/ produkti/ estigi
elektran
energion/ tension/ kurenton/ povon
(transformantan ĝin) el
X-an (X = ekzemple vent-/ akvoflu-/ ĥemi-/ lum-/ vapor-/ ...) energion".

Science kaj teĥnike oni uzas esprimojn, kia "varmo-elektro pilo" (pile
thermo-électrique/ thermo-electrische zuil/ batterij/ cel) (cellule
photo-voltaïque), (élément photo-électrique).
Ĉar la unuaj tiaj iloj ŝajnas esti inventitaj de italoj (Galvani, Volta,
Melloni, Nobili, ...) eble helpus scii, kiel tiuj personoj nomis sian
inventaĵon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 9:18:51 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 7:45, renato corsetti skribis:
Tre bone. C’u ni estas samag’aj? Nuntempe oni apenau’ lernas la latinana kaj la grekan?
Mi estas naskita en 1937.
(De kelka tempo mi evitas diri "mi naskiĝis", ĉar kredeble mi ne naskis min mem  :-)

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 9:24:56 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 11:25, Renato Corsetti skribis:

> C'u alternator-o --> (elekt-o-)altern-ig-il-o ?
>
Tiu vorto taŭgus por indiki aparaton, kiu igas kontinuan elektrofonton
alterna. Tiaj aparatoj estas uzataj ekzemple en tendo por transformi
kontinuan kurenton en alternan, per kiu uzeblas ĉiaj aparatoj, kiujn oni
uzas hejme en la elektra reto.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 9:14:54 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

Ø   (De kelka tempo mi evitas diri "mi naskiĝis", ĉar kredeble mi ne naskis min mem  :-)

 

Bone. Zamenhof fakte instruas en la Fundamento: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de

Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 9:16:15 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


| Tiu vorto taŭgus por indiki aparaton, kiu igas kontinuan elektrofonton
alterna.

Fabio, c'u vi havas respondon al tio?

Amike

Renato

winmail.dat

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 3, 2010, 11:00:02 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Leo:

>> (De kelka tempo mi evitas diri "mi naskiĝis", ĉar kredeble mi ne naskis
>> min mem  :-)

> Bone. Zamenhof fakte instruas en la Fundamento: Georgo Vaŝington estis


> naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

Jes, tute bona dirmaniero. Sed ankaŭ "mi naskiĝis" estas tute bona
esprimo. "Naskiĝi" ja ne signifas "naski sin mem", sed nur indikas, ke
la nasko okazis al la subjekto sen zorgado pri la naskinto (la
patrino). Ĝi neniel signifas, ke la naskinto egalas al la naskito.
Tiaj verbo simple nenion diras pri la aganto. "Naskiĝi" similas al
"kreiĝi", "detruiĝi" k.a.

Do, tute ne necesas eviti diri "mi naskiĝis".

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 12:46:54 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 16:00, Bertilo Wennergren skribis:

> Do, tute ne necesas eviti diri "mi naskiĝis".
>
Dankon pro la klarigo, kara Bertilo. Mi do ne hontu pri iamaj misoj.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Jul 4, 2010, 5:26:44 PM7/4/10
to la bona lingvo
Mi konsentas kun Leo, (elektr)altern'ig'il'o taŭgas por indiki
aparaton, kiu igas kontinuan elektrofonton
alterna. Kontraŭe:
alternator-o --> altern-elektr-ig-il-o , tio indikas aparaton, kiu
igas elektron, kiu estas alterna.

Pjer

unread,
Jul 4, 2010, 5:28:21 PM7/4/10
to la bona lingvo


Pri "nask'iĝ'i mi konsentas kun Bertilo, sed plie fakulo klarigis al
mi, ke estas la osa bebo, kiu ekigas la naskon.

renato corsetti

unread,
Jul 5, 2010, 2:49:00 AM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> altern-elektr-ig-il-o

Tion mi provizore registras.

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Jul 6, 2010, 7:45:03 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/3 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Je 3/07/2010 8:27, Cvi Solt skribis:

Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias, ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile pronuncebla ) ?
Tiu vorto taŭgas por diversaj elektrokonservujoj, sed ne specife por "akumulatoro". Tiu vorto plej taŭgus por kondensatoro (jen denove -oro. Mi petu la pardonon de Renato. Ne mi elpensis tiujn vortojn), ĉar ne intervenas aliaj energiformoj, kiaj ĥemia, mekanika, ...

La vorto "reŝargebla" necesas por distingi "akumulatoron" de nereŝargebla "pilo", "elektroĉelo", ...
La unua akumulatoro estis nomata de sia inventanto, s-ro Planté, "pile secondaire" (sekundara pilo), ĉar unue oni devis estigi en ĝi la ĥemiajn substancojn, kiuj siavice estigos elektron.

Por tiu "pilo", "elektroĉelo", ... ni ankoraŭ elpensu taŭgan vorton konsiderante la aliajn elektrofontojn, kiaj lumelektrogeneriloj, varmelektrogeneriloj, k.s.
Ni havus taŭgan ĝeneralan vere Esperantan esprimon, se ni sukcesus trovi ne tro longajn vortojn, kiuj esprimas jenon:
"ilo
kapabla/ por
generi/ produkti/ estigi
elektran
energion/ tension/ kurenton/ povon
(transformantan ĝin)  el
X-an (X = ekzemple vent-/ akvoflu-/ ĥemi-/ lum-/ vapor-/ ...) energion".........

Vi volas doni plenan vortaran difinon. Ni ne bezonas konstrui longegajn vortojn kun ĉiuj trajtoj, sed laŭeble mallongajn kaj facile memoreblajn vortojn konstruitajn de la jam ekzistantaj elementoj.

Mi reiras al la proponoj de alternigilo kaj elektrujo, eĉ se ekzistaj aliaj alternaj aferoj, ne nur elektraj. Ankaŭ multaj piloj estas  reŝargeblaj, kaj ambaŭ (akumulatoro kaj pilo) kompreneble havas aktivajn ĥemiajn substancojn - do mi ne konvinkiĝis.


Cvi




 
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

renato corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 8:47:16 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

Ø Ni ne bezonas konstrui longegajn vortojn kun ĉiuj trajtoj, sed laŭeble mallongajn kaj facile memoreblajn vortojn konstruitajn de la jam ekzistantaj elementoj.

 

Mi konsentas kaj provizore aldonas “alternigilo” al la variaj’oj.

 

Amike

 

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages