astr·o [1oa] ~ ĉiel·a korp·o, ĉiel·a objekt·o
astronomi·o [1oa] ~ ĉiel·korp·o·scienc·o
antropoid·a → hom·simil·a
> astr·o ~ kosm·a objekt·o, kosm·a korp·o, ĉiel·a korpo, ĉiel·a objekt·o
> astronomi·o ~ kosm·objekt·o·scienc·o
> astronom·o ~ kosm·objekt·ist·o, kosm·objekt·o·scienc·ist·o
Mi tre respektas proponojn de Marcos, sed nun ŝajnas al
mi, ke li tro longe sidis teoriumante en sia kabineto.
Normala homo pensas, ke ĉiuj lumaj punktoj surĉielaj
estas "steloj". Bedaŭrinde oni oficialigis en la 1-a OA la
radikon "astr" por tio, kion oni en (ĉiuj?) eŭropaj
lingvoj nomas per vorto signifanta "ĉiela korpo", en
kelkaj verŝajne ankaŭ per klerula vorto simila al "astr".
Bedaŭrinde au ne, ni nun havas la vorton kaj devas vivi kun
ĝi. Klopodi enkonduki kleraĵojn kiel "kosma objekto"
povas nur konfuzi la komunan lingvon. ("Kosma objekto"
estas tute bona termino, kaj ĝi estas uzata, sed
enkondukante ĝin ni ankaŭ devus difini ĝin, kaj apenaŭ
ekestus samopiniado pri "astro = kosma objekto".)
Se oni volas ion havi por "astro", estu simple:
astr·o ~ ĉiel·a korpo
astronomi·o ~ astr·o·scienc·o
astronom·o ~ astr·o·scienc·ist·o
aŭ (mi fakte eĉ preferus ĉi tion, sed apenaŭ aŭdacas
proponi):
astronomi·o ~ stel·scienc·o
astronom·o ~ stel·scienc·ist·o
Oni povas havi pedantajn argumentojn kontraŭ tiuj vortoj,
sed ofte nomo sufiĉe ĝenerala, eble nur aluda, pli
taŭgas ol tro precize difinema. Mi povas imagi, ke la
Internacia Astronomia Unio, se ĝi ion opinius pri
esperantaj vortoj, havus amason da argumentoj kontraŭ
ekz. "kosmobjektoscienco".
Se temas pri sciencaj distingoj, la sciencistoj faros laŭ
sia plaĉo la terminojn, kiujn ili uzos inter si. Ni zorgu
pri la komuna lingvo kaj tiel montru la vojon ankaŭ al ili.
Amike
Harri