Fundamentaj kaj oficialaj radikoj

18 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2013, 4:09:12 AM12/7/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kaptas la okazon de la sabata trankvilo por alvoki vian atenton al la listo de fundamentaj kaj oficialaj radikoj, kiun mi laŭgrade konstruas en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj . Ĝi jam atingis uzeblan staton. Mi konstruas ĝin ĉefe per la utilaj vortoj de la tago de “lernu”. Se iu volus kunlabori, tio estus io tre bona.

 

Amike

 

Renato

Pjer

unread,
Dec 7, 2013, 5:41:56 PM12/7/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, ĉu vi deziras, ke ni aldonu tradukojn al nia lingvo, kiel ni faris pri la radikoj de La Vorto de la Tago? Sen kunmetaĵoj? Kun kunmetaĵo, tio estus grandega laboro! Ĉu vi proponas ke ni kopiu la tradukojn jam faritaj en L. V. T. ? Ankaù, ke ni kompletigu tiun laboron pri la fun. kaj oficial. radikoj ne elektitaj por la Vorto de La Tago? Granda laboro! Aù alia afero?
Persone mi jam faris por miaj gelernantoj tian vortaron de Eo al la franca (ŝlosilon pri nur fun. k Oficial. radikoj), do mi povus kunlabori; sed tio bezonos multe da tempo, ĉu?
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2013, 9:23:27 AM12/8/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer!


|  Persone mi jam faris por miaj gelernantoj tian vortaron de Eo al la franca (ŝlosilon pri nur fun. k Oficial. radikoj), do mi povus kunlabori; sed tio bezonos multe da tempo, ĉu?

Ne vere. Tio dependas de la tempo, kiun vi havas. Unua tre grava laboro estus kompari la kapvortojn en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj  kun la kapvortoj en via vortaro kaj vidi kio ankorau mankas en  Fundamentaj kaj oficialaj radikoj. De tempo al tempo, mi trovas radikon, kiuj ial ne estis enprenita.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Dec 9, 2013, 3:14:47 PM12/9/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Fakte mi nun kontrolis duonon de A-listo kaj jam trovis:

adept'o

adjudant'o

admiral'o

admiralitat=admiral'ej'o

administraci= administr'ej = administr'ist'ar'o

aerolit=meteor'ŝton'o

aeroplan=aviad'il'o

afiks'o

aforism'o

afust'=paf'il'sub'ten'il'o

agac'o

agat'o

agraf=krampet'o

agronomi'=ter'kultiv'scienc'o

aĝi'o

akaci'o

akapar'í

akcesor'a

akciz'o

akrobat'o

aksel'=sub'brak'o

aksiom'o

akvafort'o

akvarel'o

akvari'o

akvilegi'o

al'o

alabastr'o

alban'o

albin'o

ald=muzik'alt'o

alegori'o

alen'o

kiuj mankas en via listo fronte al la mia. Tiu kontrolo valoras ankoraù por mi, ĉar mi konstatis, ke mi forgesis la F-an vorton: ablativ'o en mia vortaro.

Mi plu faros, ĝis, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2013, 3:28:45 AM12/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Fakte mi nun kontrolis duonon de A-listo kaj jam trovis:
Tre bone, Pjer! Mi komprenas ke en la listoj en
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj

mankas tiuj vortoj, kiuj tamen estas fundamentaj kaj oficialaj. Mi tuj notas ilin. Bonvolu daŭrigi. Se apud ĉiu vi povus ankaŭ indiki fun aŭ 1, 2, 3...por la aldonoj, tio estus tre helpa, sed nur se vi povas facile fari tion.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages