feroca

8 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Apr 11, 2012, 1:50:41 AM4/11/12
to la-bona-lingvo
Karaj,

Mi proponas jenan lilion:

feroca --> kruela

Kiel vi opinias?

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2012, 2:51:28 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
feroca --> kruela
Mi volontege registras ĝin kaj miras, ke ni ne jam havis ĝin. PIV diras "kruelega".
 
Ĉu iu kontraŭas?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Apr 11, 2012, 3:06:38 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Se vi, Vastalto, proponas malrekomendi iun vorton, kiu estas pli-malpli
konata (kvin trafoj en Tekstaro de Esperanto), vi devas havi iun argumenton
kontrau ghi: malbelsoneco, komplikeco, tro forta influo de iu lingvo, abundo
da sinonimoj ktp.

Inspektante reta-vortaro-n, mi havas la signifon:
Kruela, venkavida kaj senkompata en batalo aŭ disputo.

Tio estas ghuste la signifo, kiun mi bezonis kiam mi uzis tiun vorton en
antaua mesagho.
La signifo 'kruela' en ghi ludis neniun rolon.

Do mi estas kontrau, char 'feroca' plirichigas mian Esperanton.
Mi petas vin doni konvinkajn argumentojn.


Amike,

Johan Derks

----- Original Message -----
From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
To: "la-bona-lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Wednesday, April 11, 2012 7:50 AM
Subject: (la bona lingvo) feroca


Karaj,

Mi proponas jenan linion:

feroca --> kruela

Kiel vi opinias?

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Apr 11, 2012, 3:57:35 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonus al tio ankaŭ "sovaĝa".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: mercoledì 11 aprile 2012 7.51
A: la-bona-lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) feroca

Karaj,

Mi proponas jenan lilion:

feroca --> kruela

Kiel vi opinias?

Vastalto

--

Marcos Cramer

unread,
Apr 11, 2012, 4:05:58 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

> Se vi, Vastalto, proponas malrekomendi iun vorton, kiu estas pli-malpli
> konata (kvin trafoj en Tekstaro de Esperanto), vi devas havi iun argumenton
> kontrau ghi: malbelsoneco, komplikeco, tro forta influo de iu lingvo, abundo
> da sinonimoj ktp.

La radiko estas neoficiala, kaj laŭ mia impreso, ĉe neoficialaj
radikoj la pruvodevo estas kutime ĉe la defendantoj de la radiko en la
ĉi-listaj diskutoj. Aldone, kvin trafoj en la Tekstaro laŭ miaj
spertoj kun Tekstaraj esploretoj estas tre malmulte.

Ĉiuokaze, mi konsentas ke ni malrekomendu "feroca". Ĉi-okaze ne temas
pri preciza termino, do ni povas senprobleme mencii plurajn
alternativojn. Aldone al '"kruela" kaj "sovaĝa", ni ankaŭ povus mencii
"senkompata" kaj "venkavida".

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Apr 11, 2012, 4:06:36 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El la listo proponita de Johano, "abundo da sinonimoj" estas la kialo por ne bezoni la vorton "feroca". Jam ekzistas pluraj vortoj, per kiuj oni povas esprimi tiun koncepton. Kiun oni elektu dependas pri la kunteksto. Se ne "kruela", eble "sovaĝa", "sangavida", "senkompata" aŭ simile.

Ne forgesu, ke ankaŭ aziaj lingvoj havas amason da nuancoj, kiujn ni eŭropanoj ne konas. Tradukante ekzemple el la korea aŭ japana, oni ne simple prenas vorton senŝanĝe ĉar oni bezonas ĝin, sed provas iel esprimi la saman koncepton per kunmetaĵo aŭ per la plej proksima similsignifa vorto. Tio estas normala tasko de tradukisto. Same kiel aziaj esperantistoj, ankaŭ ni eŭropanoj devas utiligi la rimedojn de Esperanto, ne senfine aldoni novajn radikojn.

Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: mercoledì 11 aprile 2012 9.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) feroca

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2012, 4:25:01 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>  La radiko estas neoficiala, kaj laŭ mia impreso, ĉe neoficialaj radikoj la pruvodevo estas kutime ĉe la defendantoj de la radiko en la ĉi-listaj diskutoj.
Efektive tio estas tre antikva principo, jam leĝigita en la leĝaron de Justiniano: Onus probandi incumbit ei qui dicit. = La pezo de la pruvo estas de tiu, kiu diras ion. = (en nia situacio) La pruvon pri la neceso de nova radiko devas doni tiu, kiu uzas ĝin.

Johan Derks

unread,
Apr 11, 2012, 8:29:53 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mia nura defendo lau la legho de Justiniano estas, ke en la frazo, uzita hierau en chi-tiu retdiskutlisto
Mi fidas, ke nun eĉ feroca uzanto de www.esp-evoluo.org malfacile sukcesos rajpigi la instrumenton.
mi preferus 'feroca' al chiuj en tiu momento disponeblaj alternativoj.
Se tamen neniu bezonas tiun vorton, mi cedas
kaj modifas la kontestatan frazon al
Mi fidas, ke nun eĉ sovaĝa uzanto de www.esp-evoluo.org malfacile sukcesos rajpigi la instrumenton.
Johan

Leo De Cooman

unread,
Apr 11, 2012, 10:31:31 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/04/2012 7:50, Vastalto schreef:

> feroca --> kruela
>
> Kiel vi opinias?

Jes.
PIV mem proponas "kruelega".

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Apr 11, 2012, 10:56:28 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/04/2012 10:05, Marcos Cramer schreef:

> La radiko estas neoficiala, kaj laŭ mia impreso, ĉe neoficialaj
> radikoj la pruvodevo estas kutime ĉe la defendantoj de la radiko en la
> ĉi-listaj diskutoj.
Laŭ mi tio estas ĝusta starpunkto.

> Aldone, kvin trafoj en la Tekstaro laŭ miaj
> spertoj kun Tekstaraj esploretoj estas tre malmulte.
Fakte estas 7 trafoj de "feroc". 3 el tiuj trafoj estas en Monato.

>
> Ĉiuokaze, mi konsentas ke ni malrekomendu "feroca". Ĉi-okaze ne temas
> pri preciza termino, do ni povas senprobleme mencii plurajn
> alternativojn. Aldone al '"kruela" kaj "sovaĝa", ni ankaŭ povus mencii
> "senkompata" kaj "venkavida".
Mi konsentas.

Amike salutas Leo


Leo De Cooman

unread,
Apr 11, 2012, 11:01:28 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/04/2012 10:06, Anna Lowenstein schreef:

> El la listo proponita de Johano, "abundo da sinonimoj" estas la kialo por ne bezoni la vorton "feroca". Jam ekzistas pluraj vortoj, per kiuj oni povas esprimi tiun koncepton. Kiun oni elektu dependas pri la kunteksto. Se ne "kruela", eble "sovaĝa", "sangavida", "senkompata" aŭ simile.
>
> Ne forgesu, ke ankaŭ aziaj lingvoj havas amason da nuancoj, kiujn ni eŭropanoj ne konas. Tradukante ekzemple el la korea aŭ japana, oni ne simple prenas vorton senŝanĝe ĉar oni bezonas ĝin, sed provas iel esprimi la saman koncepton per kunmetaĵo aŭ per la plej proksima similsignifa vorto. Tio estas normala tasko de tradukisto. Same kiel aziaj esperantistoj, ankaŭ ni eŭropanoj devas utiligi la rimedojn de Esperanto, ne senfine aldoni novajn radikojn.
Bone dirite, kara Anna.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2012, 11:41:41 AM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Johan, pro via akcepto de alies opinioj.


>  Mi fidas, ke nun eĉ sovaĝa uzanto de www.esp-evoluo.org malfacile sukcesos rajpigi la instrumenton.

"rajpigi" estas alia vorto, pri kiu oni povus diskuti. Mi trovis ĝin en PIV.

Antonio De Salvo

unread,
Apr 11, 2012, 1:06:17 PM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com

Cxu “kruda”?

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 11 aprile 2012 17:42
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) feroca

 

Dankon, Johan, pro via akcepto de alies opinioj.

--

ro-esp

unread,
Apr 11, 2012, 9:19:20 PM4/11/12
to la bona lingvo


On Apr 11, 4:31 pm, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Op 11/04/2012 7:50, Vastalto schreef:
>
> > feroca -->  kruela

Mi konsentas kun Johan, ke "feroca" havas klaran signifon malsama al
tiuj de "kruela" kaj "sovagxa"

> PIV mem proponas "kruelega".

chercher la france, comme d'habitude....

gxis, Ronaldo N

Vastalto

unread,
Apr 11, 2012, 9:43:36 PM4/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,

Mi ne havas ion aldonindan al la argumentoj de Marcos kaj Anna.
Mi nur diru, ke oni rajtas proponi anstataŭaĵon al neoficiala radiko,
kiam oni juĝas ĝin nenecesa.

Amike,

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Apr 12, 2012, 5:53:29 AM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 12/04/2012 3:19, ro-esp schreef:

>> > PIV mem proponas "kruelega".
> chercher la france, comme d'habitude....

kvankam ankaŭ "feroce" estas franca vorto... PIV tamen proponas "kruelega".

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Apr 12, 2012, 10:57:41 AM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Vastalto,
Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.
 
Tamen mi preferas, ke
1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,
do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."
Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni argumenton pli
ol tiu kiu proponas malrekomendon.
Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj
kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur
per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo
Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de autoritathavaj personoj au ne
(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).
Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?
La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.
Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en SSV, kiuj lau mi suprajhe
ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,
ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos akcepton (ne preferon !).
 
2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj reagetas.
Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj estas efektiva agomaniero.
Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn, kiuj havas ion komunan,
ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso? 
Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo nur Anna diskutis kun mi.
 
Amike,
 
Johan
 
----- Original Message -----
From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2012, 3:24:56 PM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>    Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
Ĉar neniu el ni pretas sindevigi al tiel granda laboro. Se estus iu, ni vbolonte komisius al li la taskon.

>  Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn, kiuj havas ion komunan,
ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso? 
La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin unuope.

ro-esp

unread,
Apr 12, 2012, 7:59:37 PM4/12/12
to la bona lingvo
On Apr 11, 5:01 pm, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Op 11/04/2012 10:06, Anna Lowenstein schreef:> El la listo proponita de Johano, "abundo da sinonimoj" estas la kialo por ne bezoni la vorton "feroca". Jam ekzistas pluraj vortoj, per kiuj oni povas esprimi tiun koncepton. Kiun oni elektu dependas pri la kunteksto. Se ne "kruela", eble "sovaĝa", "sangavida", "senkompata" aŭ simile.

kruela: pliiganta suferadon kaj prigxoji tion
sovagxa: senkultura, needukita, nedresita, nekulturita (malo de NL-a
mak,tam kaj de beschaafd)

Se militisto en batalo per bajoneto mortpikas dek malamikojn ene de
unu minuto, tion mi nomas feroca.

Se bone edukita hundo saltas trans barilon kaj ene de du sekundoj
mortmordas du kokinojn... Cxu kruele? ne, la du kokinoj ne havis
tempon suferi. Cxu sangavide? Ne, la aliaj kokinoj ne mortmorditas.
Feroce? law mi jes...

Kiom mi scias, "feroc" indikas nederlandan "fel"(kvankam tiu vorto
havas aliajn signifojn), aw anglan fierce

> > Ne forgesu, ke ankaŭ aziaj lingvoj havas amason da nuancoj, kiujn ni eŭropanoj ne konas.

aw kiun iuj grandaj lingvoj ne konas. La fama ekzemplo nederlanda
estas "gezellig". Se mi bone komprenas, gxi havas ekvivalenton en la
turka kaj irlandgaela, eble ecx en iu nordia lingvo (koselig ?) Tute
imageblas ke la turka ne estas la sola azia lingvo kiu konas gxin...

> Tradukante ekzemple el la korea aŭ japana, oni ne simple prenas vorton senŝanĝe ĉar oni bezonas ĝin, sed provas > iel esprimi la saman koncepton per kunmetaĵo aŭ per la plej proksima similsignifa vorto.

Por mi la kriterio estas cxu la traduko esprimas la samon aw ne

> Tio estas normala tasko de tradukisto. Same kiel aziaj esperantistoj, ankaŭ ni eŭropanoj devas utiligi la rimedojn de > Esperanto, ne senfine aldoni novajn radikojn.

Ne necesas regurdi predikon al propra parohxo. Se ni volus aldoni
radikojn *senfine*, ni uzus la anglan.

gxis, Ronaldo N

Anna Lowenstein

unread,
Apr 13, 2012, 2:42:43 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo skribis (iom malĝentile):


Ne necesas regurdi predikon al propra parohxo.

Mia argumento estis, ke Esperanto ne nepre povas aŭ devas redoni ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Tio eventuale inkluzivas la apartajn nuancojn, kiujn vi sentas en la vorto "feroca" ("ferocious" en la angla, multe pli forta ol la vorto "fierce").

Ĉu eblas daŭrigi ĉi tiun diskuton pli trankvile, ne insultante aŭ akuzante unu la alian? Interalie, tio havas la negativan sekvon, ke la homoj pli firme alkroĉiĝas al siaj pozicioj, ne aŭskultante bonajn argumentojn. Nia celo estu kune esplori la teritorion.

Ronaldo en sia suba mesaĝo ja donis unu signifon de "feroca", kiu estus laŭ mi ĝia baza signifo, t.e. priskribo de sovaĝa kaj tre danĝera besto, ekzemple tigro, aŭ feroca hundo kiu mortigas homon (mi ne dirus, ke normale trankvila kaj bone edukita hundo estas feroca, eĉ se ĝi foje mortigus kokinon). Kiel oni redonas tiun koncepton per la ekzistanta Esperanta radikaro?

Ĉu eble ni ĉiuj surbaze de niaj naciaj lingvoj havas malsaman komprenon pri la vorto "feroca"?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: venerdì 13 aprile 2012 2.00
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) feroca

gxis, Ronaldo N

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2012, 3:02:22 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Esperanto ne nepre povas aŭ devas redoni ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la mondo.
Bone. Tiu estas unu el tiuj ĝeneralaj reguloj, kiujn serĉas Johan! Ekzistas kunmeteblaj substantivoj kaj adjektivoj por precizigi la nunacojn.

Johan Derks

unread,
Apr 13, 2012, 3:53:42 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Ronaldo en sia suba mesaĝo ja donis unu signifon de "feroca", kiu estus
> laŭ mi ĝia baza signifo, t.e. priskribo de sovaĝa kaj tre danĝera besto,
> ekzemple tigro, aŭ feroca hundo kiu mortigas homon (mi ne dirus, ke
> normale trankvila kaj bone edukita hundo estas feroca, eĉ se ĝi foje
> mortigus kokinon). Kiel oni redonas tiun koncepton per la ekzistanta
> Esperanta radikaro?

> Ĉu eble ni ĉiuj surbaze de niaj naciaj lingvoj havas malsaman komprenon
> pri la vorto "feroca"?


Chu mi bone komprenis vin, Anna, ke vi pretas konsideri pluajn argumentojn
pri la (mal)taugeco de "feroca",
kvankam Esperanto ne nepre povas aŭ devas redoni ĉiujn nuancojn de ĉiuj
lingvoj de la mondo?

(Mi konsentas kun vi, sed estas alia afero, chu oni pro tio devas
"malrekomendi" redoni iun specifan nuancon.)

Char mi jam akceptis uzi - en la kontestata kazo - la vorton 'sovagha', mi
ne nun havas pluajn rimarkigojn,
kvankam mi bone komprenas la kritikon de Ronaldo (kaj ankau la intencon de
via antaua mesagho).

Amike,

Johan

Johan Derks

unread,
Apr 13, 2012, 3:53:10 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Tute ne.
Tia "regulo" estas nur fakto pri chiuj lingvoj kaj tial estas grave kompari Esperanton daure kun (la ne-kompleteco de) aliaj lingvoj.
 
Johan
----- Original Message -----
Sent: Friday, April 13, 2012 9:02 AM
Subject: (la bona lingvo) feroca

Anna:
Esperanto ne nepre povas aŭ devas redoni ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la mondo.
Bone. Tiu estas unu el tiuj ĝeneralaj reguloj, kiujn serĉas Johan! Ekzistas kunmeteblaj substantivoj kaj adjektivoj por precizigi la nunancojn.


Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

--

Vastalto

unread,
Apr 13, 2012, 8:36:30 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,

En ĉi tiu retlisto temas pri "provo redoni iom malsimplajn
vortojn en Esperanto per pli simplaj".

Iu proponas.
Aliaj subtenas aŭ kontestas.
Iuj argumentas por aŭ kontraŭ la propono.
Poste arbitracianto resumas la diskutadon kaj decidas.
Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
SSV estas kolektiva laboro.

Oni rajtas preni (aŭ ne preni) ian ajn rolon laŭ sia bontrovo,
krom la rolo de arbitracianto, kiun Renato nun prenas.
Mi prenis mian rolon. Kaj vi prenis vian rolon.
Neniu problemo.

Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi
al ĝia labormaniero.

Amike,
Vastalto


"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:

>---html-part included links-------
>mailto:vast...@gmail.com
>mailto:la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman

unread,
Apr 13, 2012, 9:16:42 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/04/2012 8:42, Anna Lowenstein schreef:

> Kiel oni redonas tiun koncepton per la ekzistanta Esperanta radikaro?

Eble per "sangavida"

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Apr 13, 2012, 12:17:40 PM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke ne plu havas sencon konvinki unu la alian pri la plej bona au
'kutima' maniero konduti en chi-tiu retdiskutlisto.

J-K Rinaldo

unread,
Apr 13, 2012, 5:42:43 PM4/13/12
to la bona lingvo


On 12 Apr, 11:53, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> kvankam ankaŭ "feroce" estas franca vorto... PIV tamen proponas "kruelega".
"feroce" estas ankaŭ itala.
"Kruelega" ŝajnas al mi kontentiga solvo
J-K Rinaldo

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Apr 13, 2012, 6:03:57 PM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi "kruelega" kaj "feroca" havas multon da malsama signifo. Kelkaj agoj povas esti kruelegaj tamen ne ferocaj, kaj aliaj ferocaj kaj ne kruelegaj, kaj tria grupo povas esti ambaŭ kruelega kaj feroca. Ofte la vorto kruela indikas intencon post la ago, dum feroca simple priskribas la agon.

franklin

2012/4/13 J-K Rinaldo <espera...@libero.it>

mar...@melburno.org.au

unread,
May 2, 2012, 12:51:12 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj 'ciuj!
Mi petas pardonon ke dum unu monato mi ne prenis parton en la
diskutoj. La kauzo estis, ke je 2 Aprilo mi havis fortan koratakon, kun du
aliaj malsanoj, tiel ke oni ne povis ripari la kororitmon, kaj tenis min
dum tri semajnoj en la malsanulejo, dum kiu tempo la koro riparis sian
ritmon kaj mi do plu vivas.
Pro tiu koratako mi ne estas certa, 'cu mi prenos parton en la hanoja
kongreso.
Amike, Marcel.


> Vastalto:
>> /feroca --> kruela/
> Mi volontege registras ĝin kaj miras, ke ni ne jam havis ĝin. PIV diras
> "kruelega".
>
> Ĉu iu kontraŭas?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/

Anna Lowenstein

unread,
May 2, 2012, 2:33:03 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tre bedaŭras ekscii pri via koratako, kaj ĝojas ke via koro ripariĝis mem (se mi komprenas ĝuste). Mi esperas, ke vi tamen sukcesos veni al Hanojo.

Fartu bone!
Kun bondeziroj,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di mar...@melburno.org.au
Inviato: mercoledì 2 maggio 2012 6.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) feroca

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 3:12:35 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Marcel!

Multajn bondezirojn de iu, kies koro du fojojn havis similajn probelmojn!

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

mar...@melburno.org.au

unread,
May 5, 2012, 7:07:53 AM5/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj geamikoj!
Bonestu pardoni min, ke dum kvar semajnoj mi ne prenis parton.
La kauzo estas, ke mi havis fortan koratakon, kaj devis resti dum tri
semajnoj en la malsanulejo, kun kromaj malsanoj.
Samproe mi nun ne estas certa, 'cu mi povos preni parton en la Hanoja
Kongreso.

mar...@melburno.org.au

unread,
May 5, 2012, 7:08:11 AM5/5/12
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman

unread,
May 5, 2012, 8:04:23 AM5/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/05/2012 13:08, mar...@melburno.org.au schreef:
Vastalto:
>> /feroca -->  kruela/
> Mi volontege registras ĝin kaj miras, ke ni ne jam havis ĝin. PIV diras
> "kruelega".
>
> Ĉu iu kontraŭas?

Por mi ĝi estas en ordo.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2012, 3:15:16 AM5/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

>   Samproe . . .

E$ble via koro ne fartas tro bone, sed via menso kaj lingva instinkto funkciegas. Bondezirojn al la koro!

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2012, 3:21:22 AM5/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>  Por mi ĝi estas en ordo.
Provizore mi registras ĝin.

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

ro-esp

unread,
May 7, 2012, 6:22:31 PM5/7/12
to la bona lingvo
Por mi gxi estas tute ne en ordo. Vi egaligas pomojn al piroj.

gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2012, 2:42:47 AM5/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>>   feroca -->   kruela
>   Vi egaligas pomojn al piroj.

Kara Ronaldo, en ĉi tiu listo ni venas el multaj landoj kaj ni kunportas kunligojn kun la priparolitaj radikoj el niaj naciaj lingvoj kaj el aliaj lingvoj, kiujn ni konas. Do, estas tre malfacile decidi, kiuj el tiuj kunligoj estas la ĝustaj en internacia lingvo.

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Pjer

unread,
May 8, 2012, 6:06:24 AM5/8/12
to la bona lingvo
Mi ne partoprenis al tiu diskuto pro la troo de tutmondecaj
reagmesaĝoj...
Pardonu mi alvenas post la "batalo", sed mi relegis ĉiujn mesaĝojn,
kaj ŝajnas al mi ke malaperis interesaj proponitaj kompletigaĵoj
nome : "eg "kaj "sovaĝ":

Kaj laŭ la latina deveno: "ferox de ferus", feroca
estas pli proksima al sovaĝa ol al kruela, ĉu ne?
Ŝajnis al mi , ke la plimulto akceptis la nuancon:"sovaĝ"

La propono povus esti sub la formo: ege kruela, sovaĝe kruela.
Por iu konteksto ŝajnas ke "krudega" ankaŭ povus taugi.

Ronaldo skribis> /> Vi egaligas pomojn al piroj.
> /

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2012, 7:04:31 AM5/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
> La propono povus esti sub la formo: ege kruela, sovaĝe kruela.
Bone, mi aldonis "sovaĝe kruela".

ro-esp

unread,
May 8, 2012, 9:25:50 PM5/8/12
to la bona lingvo


On May 8, 8:42 am, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Ronaldo:> />>    feroca -->     kruela
> > /
>
> />   Vi egaligas pomojn al piroj.
> /
> Kara Ronaldo, en ĉi tiu listo ni venas el multaj landoj kaj ni kunportas
> kunligojn kun la priparolitaj radikoj el niaj naciaj lingvoj kaj el
> aliaj lingvoj, kiujn ni konas. Do, estas tre malfacile decidi, kiuj el
> tiuj kunligoj estas la ĝustaj en internacia lingvo.

Tion mi ne negas. Mi nur diras ke ligi "feroca" al "kruela" estas
MALgxusta.
Ligi "feroca" al "sovagxa", mi ankaw ne subtenas. Ekzakte cxar
"sovagxa/wild" havas du signifojn. Kiom helpas al nia "azia kamparano"
pensi ke feroca signifas "kapabla vivi sen helpo de homoj" ?

Se ni ne trovas bonan fortradukon, ni simple lasu la vorton.

gxis, Ronaldo N



>
> Amike
>
> Renato
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2012, 4:37:03 AM5/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>   Mi nur diras ke ligi "feroca" al "kruela" estas MALgxusta. Ligi "feroca" al "sovagxa", mi ankaw ne subtenas. Ekzakte cxar "sovagxa/wild" havas du signifojn.

Viaj mesaĝoj estas tre utilaj en ĉi tiu listo, ĉar vi daŭre atentigas pri pluraj signifoj de unuopaj radikoj.

En ĉi tiu okazo, do, bonvolu provi difini, kion signifas por vi "feroc-a".

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:50:52 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

"kruelega". Jes.

Amike, Marcel.


> Vastalto:
>> /feroca --> kruela/
> Mi volontege registras ĝin kaj miras, ke ni ne jam havis ĝin. PIV diras
> "kruelega".
>
> Ĉu iu kontraŭas?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>
> /renato corsetti/

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 8:38:46 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Mi malkontrauas pri "kruelega".

Mi petas pardonon, ke dum la lastaj du monatoj mi ne kunlaboris en la
bona lingvo. La kauzo estis, ke dum tri semajnoj mi estis en
malsanulejo pro koratakoj.
La malbon'san'goj komencis per tre forta koratako, kiun oni ne povis
ripari pro tio ke la medicinoj kauzis multan perdon de sango, por kio
oni enver'sis sangon dum unu semajno. La kuracistoj do diris al mi,
ke 'car le necesajn medicinojn oni ne povis uzi, mi plu vivos nur dum
kelkaj tagoj, au semajno. Sed kelkajn tagojn post tio mi havis duan
koratakon, pli mildan, post kiu mia koro riparis sian propran ritmon.
Mi krome batatis per pneumonio. Post tri semajnoj oni hejmen sendis
min, kaj mi devas tre zorge vivi.
Samkonsekvence mi ne estas certa, 'cu mi 'ceestos la hanojan
kongreson, sed mi plu intencas,

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2012, 2:52:12 PM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcel,

en ordo pri "kruelega".

Bondeziregojn por via baldaŭa resaniĝo, sed sekvu la konsilojn de la kuracistoj tre zorge vivi.

Amike

Renato


--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages