'''infloresk-o''' --> flor-ar-o <br>
Pri
'''infloresk-o''' --> flor-ar-o <br>
mi respondas:
kiam mi alproksimigxis al esperanto (en la pratempa jaro 1956) unu el la sufiskoj kiuj plej altiris mian atenton kaj simpation estis gxuste –ar, kiu ebligis la formadon de kolektivaj vortoj deirante el la nomo de unu el la komponantoj: mi ege sxatis analizi la vortojn, por trovi la respondan terminon formitan per –ar, anstataux tute nova kaj aparta termino. Jen do:
arbaro anstataux forsto
sxiparo anstataux floto
regularo anstataux reglamento
muzikistaro anstataux orkestro
sed ankaux (ne menciitaj en “la bona lingvo”):
insularo anstataux arkipelago
stelaro anstataux konstelacio
vegetajxaro anstataux flauxro
bestaro anstataux fauxno
Tamen, en la kazo de “infloresko”, mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun “floraro”: infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum “floraro” povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).
Amike
Antonio De Salvo
sed ankaux (ne menciitaj en "la bona lingvo"):
insularo anstataux arkipelago
Tamen, en la kazo de "infloresko", mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun "floraro": infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum "floraro" povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).
Amike
Antonio De Salvo
Antonio:
Tamen, en la kazo de "infloresko", mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun "floraro": infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum "floraro" povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).
Renato:
Bone, sed do, vi devas proponi alian alternativon, c'u flor-gapolo,
flor-kun-aro, kun-flor-aro, ktp...?
Antonio:
konsentite pri florgrapolo (atentu: flor-gRapolo) kaj kunfloraro.
Florkunaro, kontrauxe, ne konvinkas min, cxar: 1) la vorto-formo aspektas nekutima; 2) entute, mi ne vidas grandan diferencon inter florkunaro kaj (la jam kritikita) floraro.
Amike
Antonio De Salvo
Marcos Cramer skribis:
Mi tre forte kontrauas "florgrapolo"……………..
……………
Fakte similaj aferoj estus direblaj pri tre multaj kunmetajhoj
kun "-ar-": Ekzemple "arbaro" ne estas ajna aro de arboj,
sed sufiche densa kaj sufiche granda aro de arboj. "Vagonaro" ne
estas ajna aro de vagonoj, sed aro de kunligitaj vagonoj, kun lokomotivo kiu
ilin tiras. "Homaro" ne estas ajna aro de homoj, sed la aro de chiuj
homoj. Do kunmetajhioj kun "-ar-" ofte alprenas specialan signifon:
Temas pri speciala aro de tiuj aferoj, kiu ial meritas apartan terminon. Kaj
precize la sama estas direbla pri "floraro": Temas pri speciala aro
de floroj, por kiu ni bezonas terminon. Por florbukedoj jam ekzistas
termino, do ne ghenas ke ankau florbukedoj estas aroj de floroj (same kiel al
la kutima uzado de "homaro" ne ghenas la fakto ke ankau etno estas
aro de homoj).
Do estas tute akcepteble uzi la terminon "floraro" por
"infloresko". La fakto, ke tion jam faris Zamenhof kaj ke tion
subtenas ankau ReVo kaj multaj nuntempaj Esperantistoj (rigardu ekzemple ipernity.com/doc/kari.uimi/2057126
), estas aldona kialo por akcepti la terminon "floraro" en tiu
signifo.
Mi respondas:
prave pri florgrapolo.
Pri la dekomence proponita “floraro”, mi ne plu kontrauxas, kvankam mi ankoraux ne sukcesis transiri al rekta aprobo.
Ja, laux mi ne tute tauxgas la analogio kun arbaro, vagonaro, homaro kaj simile. Konsentite, ke ankaux cxe tiuj kolektivaj nomoj la kunmetajxo per –ar havas propran, apartan signifon; sed cxi tiu propra, aparta signifo estas jam sankciita de la uzado. Mi lernis esperanton tute praktike, kaj mi tuj alprenis al mi (mi estis tiam 14-jara knabo), ke “vagonaro” egalas al “trajno”, kvankam oni povus lauxvorte limigi la signifon al “aro da vagonoj sen lokomotivo”, kaj ke kiam oni kantis en “La Espero” pri “la bela songxo de l’ homaro” oni rilatis al la tuta homspeco kaj ne nur al difinita aro da homoj. Alivorte, mi jam en mia subkonscio lernis, ke al arbaro, vagonaro, homaro kaj simile mi devas doni difinitan signifon. Cxe “floraro” tio ne okazis gxis nun; sed povas esti, ke se suficxe multaj (kaj influaj) komencos uzi tiun vorton por tiu speciala signifo, ankaux “floraro” akiros al si specialan lokon en la vortaro.
Krome, cxe “floraro” oni devas stari singarde antaux “falsa amiko”, pro la ebla konfuzo kun “flauxro/ vegetajxaro”.
Tamen, ni ne tro rompu al ni la kapon: floraro/ infloresko estas suficxe malofte uzata vorto, do ne valoras la penon tro cerbumi pri gxi.
Amike (kaj enlitigxonte)
Antonio De Salvo
La argumentoj de Marcos estas tre bonaj. Precipe enkuntekste la termino “floraro” ne kau’zus problemojn. C’u temas pli precize pri floretaro?
Anna
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 1 giugno 2008
2.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
infloresko
La argumentoj de Marcos estas tre bonaj. Precipe enkuntekste la termino “floraro” ne kau’zus problemojn. C’u temas pli precize pri floretaro?
Mi forstrekus "kunfloraro", kiu shajnas al mi stranga vortfarado