Mi aŭdis ion kontraŭ kunmetaĵoj kiel "viandomanĝa", sed mi ne povas memori kiu
estis la problemo ... Via propono havas saman formon.
Mi tamen kunsentas, post malmulte da serĉado mi trovis similajn aferojn jam en
la Malnova Testamento: prepucihava, flugilhava, dentohava. Ankaŭ en Tekstaro
estis aliaj kiel: ĝardenhava, voĉhava, mankohava, influhava, meritohava, ...
Ĉu "poroplena" estus aldoninda al via linio?
poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a
En kunmetaĵo kun "poro" mi emas ĉiam aldoni la "o" por eviti misanalizadon aŭ
miskomprenon kun la prepozicio "por". Mi do malrekomendas kunmeti "poro" nur
per "por".
Pri "poroza" Eduardo Iriarte lau mi pravas, per la jenaj proponoj:
> poroz·a → por·a, por(o)·hav·a?
José Antonio
> Mi aŭdis ion kontraŭ kunmetaĵoj kiel "viandomanĝa", sed mi ne povas memori
> kiu estis la problemo ... Via propono havas saman formon.
Tio estas unu el la chefaj punktoj de la t.n. Analiza Skolo, lau kiu
kunmetajhoj kiel "fishkapti" senigas Esperanton je la akuzativo kaj do
estas kontrauFundamentaj.
> Ĉu "poroplena" estus aldoninda al via linio?
> poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a
Tre bona propono. Tiu uzo de -plena ankau utilos por aliaj kazoj kun
tiu malbenita -oz
>
> En kunmetaĵo kun "poro" mi emas ĉiam aldoni la "o" por eviti misanalizadon
> aŭ miskomprenon kun la prepozicio "por". Mi do malrekomendas kunmeti "poro"
> nur per "por".
prave!
José Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: martedì 17 maggio 2011 15.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) poroz-a
José Antonio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi aldonis ĉi tiun linion, konstatinte ke "por-o" estas oficiala: > porozᅵa → porᅵa, porᅵoᅵhavᅵa, porᅵoᅵplenᅵa
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Ĉu ankaŭ "poreca"?
Anna
Mi aligxas al la propono de Anna pri “poreca”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 maggio 2011 18:45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) poroz-a
Dankon al ĉiuj komentintoj pri "poroza".
Mi aldonis ĉi tiun linion, konstatinte ke "por-o" estas oficiala:
> poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a
Iomete mi dubas pri "por-a", kiun mi aŭdis plurfoje kiel adjektivon
de "por".
Amike
Renato
--
Jes, tio pravas. Mi mem uzis tion, do videble estas lolizio. char ech
la vorto "poro" kiel o-vortigo (=substantivigo) de la rolvorteto
(=prepozicio) "por" imageblas, do por+o:
"kiuj estas la poroj kaj la malporoj de la E-movado? Nu, ghi ekz.
klare staras por pli da lingva justeco, malpor formoj de lingva
malegaleco"
Amike,
José Antonio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Por'o ankaŭ min iomete ĝenas, eĉ se konfuzo okazus malfacile.
Jes. Unu el la plej interesaj aspektoj de Esperanto estas tio ke el
rolvortetoj oni povas fari a-vortojn, o-vortojn, ktp.
Do POR-o devus chefe esti rezervita por tio, mi pensas.
Jose' Antonio Vergara
mi pli ŝatus tra'las'em'a, ĉar "povo" pensigas min pri ia volo. Sed
eble ambaŭ estas iom tro for de "poroza". Verba priskribo povas esti
riska ĉar porojn oni povas havi por tralasi, laŭ via sugesto, aŭ por
ricevi (kaj kapti), ekzemple en tiu ĉi priskribo [1] ĉu nur por eligi
kiel en la unua difino ĉe [2].
[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/QuickClot
[2] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/por1.html
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Ĉu estas, male, aferoj porohavaj kiuj ne estas aparte tralasemaj? (mi ne
> estas fakulo, sed mi ion legis pri certaj specoj de poroj, kiuj estas
> "izolitaj" kaj "ne konektitaj" al aliaj poroj, tiel ke ili preskaŭ ne
> kontribuas al la tralasemo de la tuta aĵo).
Jes, ĝuste.
"Poreco" de materialo certe havas ian rilaton al ĝia tralasemo, sed la
du konceptoj ne samas. Mi povus mencii ekzemplojn el rokscienco, sed
ja ankaŭ Emmenthal-fromaĝo estas samtempe poreca kaj netralasema.
Amike,
--
Fabio
Fakte ĉiu "plena" materialo konsistas el multe da "malplena" spaco.
Ekzemple fero tralasas hidrogenon.
Amike salutas Leo