lobi-ad-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 10:13:32 AM10/30/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mi havas la impreson, ke mi iom konfuziĝis pri la multaj mesaĝoj pri "lobiado", kaj en la fino registris tion:

lobi·o → prem·grup·o, influ·grup·o
lobi·i → prem·grup·e influ·i, politik·e prem·i, grup·prem·i
lobi·ad·o → prem·grup·a influ·ad·o, politik·a prem·ad·o

Mi ne certas, ĉu tio estas la konkludo de la diskuto.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 30, 2009, 10:35:06 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
led --> lumdiodo

J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 11:12:51 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
led --> lumdiodo
Kio estas en Esperanto "led"?

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 30, 2009, 11:31:15 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vere, eĉ ne nia itala vortaro listigas la radikon "ledo" en la signifo
de "led".
Do mi nuligas la proponon aldoni "led".

J-K Rinaldo


Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 3:33:59 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:

> Vere, eĉ ne nia itala vortaro listigas la radikon "ledo" en la signifo de
> "led".
Do mi nuligas la proponon aldoni "led".

L.E.D. origine estis la mallongigo de la angla Light Emitting Diode. Poste
LED, iuj eble skribas led... Sed ne estas ledo.
Temas pri diodo, kiu eligas lumon * se kurento trairas ĝin en la normala
pasdirekto.

* Ne ĉiuj tiaj diodoj eligas videblan lumon. Ofte estas uzataj diodoj, kiuj
eligas transruĝan radiadon, ekzemple en foraj regiloj. Se oni decidas, ke
"lumo" estas nur la videbla parto el la elektromagneta spektro, oni trovu
alian terminon.

Lumdiodoj estas nuntempe uzataj en multegaj aparatoj kaj baldaŭ sendube
anstataŭos multajn hejmajn elektrajn lumigilojn, ĉar ili pli efike uzas
elektran energion.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 2:51:59 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
L.E.D. origine estis la mallongigo de la angla Light Emitting Diode
  

Mi savis tion en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=En:_L.

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Oct 31, 2009, 2:03:41 AM10/31/09
to la bona lingvo
Mi partonpetas, ke mi reigas la diskuton pri "Lobio".

Mi ankoraŭ dubas ke "prem·grup·o, influ·grup·o" egalas al "lobio" ĉar
origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado.
Do laŭ la logiko, "prem·grup·o, influ·grup·o" estu "Lobianto" aŭ
"Lobianta grupo".

Tamen al mia demando neniu respondis, do mi tie ĉi reserĉas la
respondon...

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 4:20:46 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno skribis:
Mi partonpetas, ke mi reigas la diskuton pri "Lobio".
  
Ne pardonpetinde. Ĉi tie la diskuto neniam fermiĝas.

Mi ankoraŭ dubas ke "prem·grup·o, influ·grup·o" egalas al "lobio" ĉar
origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado.
Do laŭ la logiko,  "prem·grup·o, influ·grup·o" estu "Lobianto" aŭ
"Lobianta grupo".
  
Danke al via demando mi rigardis en la angla vortaro kun etimologioj kaj malkovris, ke la origino de la esprimo venas de salono en la brita parlamento,  en kiu la parlamentanoj renkontis la publikon, do  se  iu volis influi la voĉdonadon pri difinita leĝo li devis daŭre iri al la "lobby" (nomo de la salono el iu latina vorto) por paroli kun la parlamentanoj.

Aliflanke en Esperanto mi trovis neniun uzon de la vorto "lobio" en la signifo de "salono", "halo", "enirejo", kaj tiel plu. Ĉu iu scias pri tia uzo?

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 31, 2009, 4:34:31 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
LajzTajfuno ha scritto:
> ... origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado...
>
tamen veras ankaŭ ke "(to) lobby" signifas "influi (partiojn)".

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2009, 6:02:25 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
LajzTajfuno:

Mi ankoraŭ dubas ke "prem·grup·o, influ·grup·o" egalas al "lobio" ĉar
origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado.

Pri la origina signifo de "Lobby" vi certe pravas.

En la praktika uzo en Esperanto, oni trovas ĉefe "lobiado" kaj "lobii", kaj apenaŭ trovas "lobio". Do estas malfacile diri kion signifas "lobio" en Esperanto. Verŝajne plej bone estus konsideri la Esperantan "lobi/" verba radiko.

Sed la sola Esperanta vortaro en kiu mi trovis la radikon "lobi/" estas ReVo, kaj ĝi listigas ĝin kiel substantivan radikon kun la signifo "premgrupo". Pro tio venas nia prezento de "lobio". Ĉiuokaze, se ni volas malrekomendi "lobio", ne multe gravas al ni ĉu ĝi estas substantiva aŭ verba radiko; sed ni ja listigu alternativojn por la vortare troveblaj formoj de la radiko, kaj al tiuj apartenas "lobio" en la senco de "premgrupo".

Renato skribis:


Mi havas la impreson, ke mi iom konfuziĝis pri la multaj mesaĝoj pri "lobiado", kaj en la fino registris tion:

lobi·o → prem·grup·o, influ·grup·o
lobi·i → prem·grup·e influ·i, politik·e prem·i, grup·prem·i
lobi·ad·o → prem·grup·a influ·ad·o, politik·a prem·ad·o

Tio, kion vi registris, ĉefe baziĝas sur mia origina propono. Tamen mi poste ankoraŭ ŝanĝis mian proponon jene:

lobi·o → prem·grup·o, influ·grup·o
lobi·i → (politik·e) prem(·ad)·i, (prem·grup·e) influ(·ad)·i
lobi·ad·o → (politik·a) prem·ad·o, (prem·grup·a) influ·ad·o

Mi petas vin konsideri pli multe mian duan proponon ol mian originan proponon (ĉefe pro la ordo de la alternativoj kaj pro la krampoj kiuj indikas nedevigajn vorterojn).

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2009, 7:00:17 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>la sola Esperanta vortaro en kiu mi trovis la radikon "lobi/" estas ReVo

 

Nur por informo (ne altiras min la diskuto pri “lobio”, do mi ne alprenas propran starpunkton): en la vortarego itala-esperanta de akademiano Carlo Minnaja, estas registritaj:

 

lobbismo: lobiismo, grupa premo;

 

lobbista: lobiisto, premgrupano;

 

lobby: lobio, premgrupo

 

gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 8:12:41 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

en la vortarego itala-esperanta . . .

Mia rifuĝejo estas ĉe Alaho, la sinjoro de skemismaj lingvoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages