Mi trovas la lastan solvon “alarma turo” stranga pro la uzo de adjektivo. Tio sugestas, ke la turo mem estas alarma, dum fakte ĝia celo supozeble estas, ke de tiu punkto oni faras alarmon. Laŭ mi la vorto devus esti kunmetaĵo (alivorte, la unua elemento estu substantivo), ne adjektivo + substantivo.
Anna
belfrid·o → urb·o·tur·o, gard·o·tur·o, gvat·o·tur·o, alarm·a tur·o>
| Mi trovas la lastan solvon “alarma turo” stranga pro la uzo de adjektivo. Tio sugestas, ke la turo mem estas alarma, dum fakte ĝia celo supozeble estas, ke de tiu punkto oni faras alarmon. Laŭ mi la vorto devus esti kunmetaĵo (alivorte, la unua elemento estu substantivo), ne adjektivo + substantivo.
via del castello, 1 it-00036
palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Mi ne vidas kialojn por forigi “alarma turo”.
Senprobleme oni diras ja “gvida posteno”, kiu ne estas posteno kiu gvidas, sed de kie oni gvidas (precize samkiel alarma turo estas turo de kie oni alarmas); aux “esplora metodo”, kiu ne estas metodo kiu esploras, sed metodo pere de kiu oni esploras.
La kunmeto de vortoj (kia “alarmoturo”) riskas farigxi nefacile komprenebla cxe ekz. latinidaj homoj, kiuj ne kutimas je tiaj kunmetoj.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 30 novembre 2012 09:16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) alarma turo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj