subakva rizkampo

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2011, 4:25:53 AM10/16/11
to °listo 'lbl'
En listo de la Akademio Gerrit Berveling skribis:

>  kion oni konsilas uzi por Indoneziaj / Nederland-Indiaj rizokampoj subakvigitaj terase ordigitaj?
jam pli ol tri jarcentojn Nederlande oni diras sawa [origina formo estis sawah] - cxu eblas uzi savao?
Por povi respondi, mi pensas, ke ni devus scii, kiel oni diras tion ankaŭ en la japana, ĉina, vjetnama, korea, ktp.

Ĉu iu el niaj orientaziaj samideanoj bonvolus informi?

Dankon!

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Oct 16, 2011, 3:32:41 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Por ke tia esploro havu sencon, oni ankau devus sciighi, al kiuj vortoj kontrauighas la prikonsiderata termino. Ekzemple, chu la Nederlanda, la Indonezia, la japana, k. t. p., havas alian nomon por rizkampoj ne Indoneziaj, au ne enakve kulturataj, au ne terasaj, k. t. p.
     SHajnas al mi, ke la franca vorto "rizière" <rizjeer'>, kvankam ghi ne signifas ion alian ol "rizkampo" (pli lauvorte, "rizejo"), pensigas pri rizkampoj enakvaj kaj ebenajhaj, pro tio, ke precipe tiaj estas konataj de francoj. Mi ne certas, chu por montara, ne enakvakultura kampo oni uzus la specialan vorton
"rizière", au chu oni dirus "champ de riz" <sham dori'>, per la ordinara vorto "champ" ("kampo").
     Sed mi ne certas, ke tia esplorado iel necesas. Por diri "rizkampo", oni diru "riz/kamp/o" (oni povus preferi "riz/ej/o"). En pli multaj efektivaj okazoj, oni scias el pli au malpli vasta kunteksto, pri kiulandaj, kiapejzaghaj, kiakulturmetodaj... kampoj temas. Kiam tia precizigo necesas, estas pli facile aldoni porokaze precizigajn vortojn, ol instrui al la leganto au alparolato iujn specialajn novajn vortojn.


2011/10/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

En listo de la Akademio Gerrit Berveling skribis:

>  kion oni konsilas uzi por Indoneziaj / Nederland-Indiaj rizokampoj subakvigitaj terase ordigitaj?
jam pli ol tri jarcentojn Nederlande oni diras sawa [origina formo estis sawah] - cxu eblas uzi savao?
Por povi respondi, mi pensas, ke ni devus scii, kiel oni diras tion ankaŭ en la japana, ĉina, vjetnama, korea, ktp.

Ĉu iu el niaj orientaziaj samideanoj bonvolus informi?

Dankon!
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2011, 3:40:57 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Por diri "rizkampo", oni diru "riz/kamp/o" (oni povus preferi "riz/ej/o").

En ordo por mi. Bonvolu doni ĉi tiun respondon en a listo de la Kosultejo de la Akademio, kies membro vi estas.

Amike

Renato

 

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 18, 2011, 7:10:36 AM10/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
En kelkaj aziaj landoj oni havas specialan dometon (apud la domo) por
lasi la rizon. En aliaj landoj oni uzas konsruajhojn kvazau tendoj.
En ambau kazoj ili estas "rizejoj" Por indiki la kresklokon oni
almenau devus diri "rizplantejo", sed ja "rizkampo" estas la kutima
vorto.
Amike, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages