> La problemo pri "centjaro" ktp. kauzatas de tio, ke Esperanto (kaj la
> aliaj aglutinaj lingvoj) havas malprecipan ekstran (kaj kelkfoje
> miskomprenigan) eblecon formi novajn kunmetajhojn per la kunmeto de
> 1) (lasta) substantivo kun 2) (meza) substantivo kun adjektiva
> karaktero kaj 3) (unua) adjektivo che la meza substantivo: ekz. en la
> germana "Sechstagenrennen" = "sestagojkonkurso" = "sestaga konkurso"
> = "sestagkonkurso".
Law mi nur la dua uzatas
> Ankau "la profundkorsalutoj" el "la salutoj el
> profunda koro", kaj "centjarulo" el "ulo de cent jaroj" (numeraloj
> estas esence adjektivoj).
Mi malkonsentas. Por mi, adjektivo estas vorto kiu indikas trajton de
io, aw per aliaj vortoj, adjektivo estas respondo al demando
"kia(n)?". Kiel mi foje provas klarigi, homo povas esti juna, dika,
blonda ktp, sed ri ne povas esti multa.
Se vi sercxas libron, kaj mi demandas kian libron vi sercxas,vi nepre
ne respondus per numeralo
gxis, Ronaldo N
Ankaŭ mi malkonsentas. En tiu frazo la adjektiveca parto estas "de cent jaroj",
sen "jaroj" tio ne kompreneblus, "cent" memstare ne estas adjektiv(ec)a, ĝi
(izolita) nur kalkulas, ne priskribas.
Amike, Eduardo.