Re: astr-ajh-oj

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 20, 2009, 9:40:16 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
[bonvolu ne sen neceso sxangxi temliniojn]
> Date: Wed 19 Aug 2009 03:01
> From: Renato Corsetti
>
>
> Post tutnokta cerbumado mi alvenis al la jenaj linioj:
>
> astr·o /[1oa]/ ~ /(en komuna lingvo)/ stel·o, /(en scienca lingvo)/
> kosm·a objekt·o

iom harfende: astr.o : stelo aw io kiu aspektas kiel stelo (cxu la
luno estas astro?)

origine kometo estis falstelo, dum planedo estis vagstelo


> astronom·o /[1oa]/ ? astr·o·scienc·ist·o

kio pri "kosmologo"? Cxu sama fenomeno?

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Aug 20, 2009, 10:14:26 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo demandis:

kio pri "kosmologo"? Cxu sama fenomeno?

La kosmoscienco ("kosmologio") studas la kosmon kiel tuton (ĝi do studas kiel estiĝis la kosmo, kiel la maso estas distribuita en la kosmo ktp), dum la astroscienco ("astronomio") studas la unuopajn objektojn en la kosmo (la galaksiojn, stelsistemojn, stelojn, planedojn, lunojn, kometojn ktp). Ni ne konfuzu la du aferojn.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 10:55:05 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> kio pri "kosmologo"? Cxu sama fenomeno?
>
Kio estas kosmologo kaj kosmologio. Mi ĉiam legis pri la kosmologio de
Martinus?

Kion vi proponas? Sed mi kredas, ke ni ne indikas ke la vorto kosmo
estas neuzinda.

amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 1:21:03 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La kosmoscienco ("kosmologio")
Fakte jam estas en niaj listoj la linio:

kosmologi·o → kosm·o·scienc·o

Mi nun aldonis "kosmologo".

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages