2 views
Skip to first unread message

银庚 季

unread,
Nov 5, 2011, 6:01:49 PM11/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

En ESPERANTO-CXINA VORTARO estas referendumo=referendopri politikaj rimedoj,

Plebiscito(pri sendependo)referendo公民gōngmín投票tóupiào,全民quánmín投票tóupiào

                                        Ji Yingeng

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2011, 6:10:14 PM11/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
En ESPERANTO-CXINA VORTARO estas referendumo=referendopri politikaj rimedoj

Plebiscito(pri sendependo)referendo公 民gōngmín投票tóupiào,全 民quánmín投票tóupiào

Kara Ji Yingeng, ĉu vi volas diri ke en la ĉina oni uzas la samajn vortojn por "referendumo" kaj "plebiscito"?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

银庚 季

unread,
Nov 5, 2011, 7:08:44 PM11/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
Fakte en Cninio ne ekzistas referendo au plebiscito.La cxinlingva traduko de la du vortoj estas la sama,kiel vi pensas:oni uzas la samajn vortojn.
                                                                         Jji Yingeng

--- 11年11月6日,周日, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> 写道:

发件人: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
主题: (la bona lingvo) referendum-o - plebiscit-o
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月6日,周日,上午6:10

En ESPERANTO-CXINA VORTARO estas referendumo=referend&mid;opri politikaj rimedoj

Plebiscit&mid;o(pri sendependo)referendo公 民gōngmín投票tóupiào,全 民quánmín投票tóupiào

Kara Ji Yingeng, ĉu vi volas diri ke en la ĉina oni uzas la samajn vortojn por "referendumo" kaj "plebiscito"?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Nov 6, 2011, 1:11:57 AM11/6/11
to la bona lingvo


On Nov 5, 11:10 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

> Kara Ji Yingeng, ĉu vi volas diri ke en la ĉina oni uzas la samajn
> vortojn por "referendumo" kaj "plebiscito"?

La vortoj estas tiom samsignifaj ke mi ne komprenas kial ambaw
ekzistas. La sola distingo senchava estas inter konsulta kaj decida
(="liganta"). Miatakse simpla linio kia plebiscito-->referendumo,
popolvocxdonado pri afero suficxus.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2011, 4:14:49 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eble, plebiscito povus esti tradukata per "popola decido".
Cxe plebiscito, oni ne pridemandas kion la vocxrajtuloj opinias, sed oni alvokas al aprobo de jam antauxpreparita decido (ofte, oni celas simple la konfirmon de io jam okazinta: vidu ekzemple cxe la plebiscito por la - jam okazinta - anekso de Auxstrio al Germanio en 1938, aux la plebisciton kiu en 1934 ratifis la - jam okazintan - nomumon de Hitler kiel "Reichsführer").

Cetere, "referendumo" ne estas nepre nur "popola"; gxi estas gxenerala termino por indiki konsultadon, pridemandadon pri opinioj. Almenaux en Italujo, ekzemple, okazas "referendumoj" cxe laboristoj, por decidi cxu aligxi al striko, cxu akcepti mastrajn proponojn kaj simile (cxu eble, en la germana, oni utiligas cxi-kaze "Rundfrage" = rondodemando?).

La itala Konstitucio pritraktas referendumon en pluraj dispozicioj (rimarko: estas aldonata la vorto "popola", por distingi gxin disde alispecaj referendumoj); jen unu el tiuj dispozicioj:

>Art. 75.
>Estas anoncata popola referendumo por decidi la abrogacion, tutan aux partan, de legxo aŭ de akto havanta valoron de legxo, kiam petas tion kvincent mil vocxdonantoj aux kvin regionaj Konsilantaroj.

Sed ekzistas ankaux alispecaj referendumoj, krom tiu abrogacia; cxiam laux la itala Konstitucio, jen du aliaj ekzemploj el la multaj:

>Art. 132.
>Oni povas per konstitucia legxo, auxskultinte la regionajn Konsilantarojn, dispozicii la kunfandigxon de ekzistantaj Regionoj aux la estigon de novaj Regionoj kun minimume unu miliono da logxantoj, kiam gxin postulas tiom da komunumaj Konsilantaroj kiuj reprezentas minimume unu trionon el la koncernaj logxantaroj, kaj la propono estas aprobita per referendumo de la plimulto el la loĝgxntaroj mem.
>Oni povas, kun la aprobo de la plimulto el la logxantaroj de la Provinco aux de la Provincoj koncernataj kaj de la Komunumo aux de la Komunumoj koncernataj esprimita per referendumo kaj per legxo de la Respubliko, aŭskultinte la regionajn Konsilantarojn, konsenti ke Provincoj kaj Komunumoj, kiuj tion petas, estu disigitaj disde iu Regiono kaj aligitaj al alia.

(Rimarko: en cxi tiuj kazoj, la ebleco distingi inter "referendumo" kaj "plebiscito" estas efektive tre malforta).

>Art. 138.
>La legxoj de revizio de la Konstitucio kaj la ceteraj konstituciaj legxoj estas adoptataj de cxiu Cxambro per du sinsenkvaj vocxdonoj je intervalo ne malpli granda ol tri monatoj, kaj estas aprobataj per absoluta plimulto de la membroj de cxiu Cxambro en la dua vocxdono.
>Tiuj samaj leĝoj estas elmetataj al popola referendumo kiam, ene de tri monatoj ekde ilia publikigo, petas pri tio unu kvinono el la membroj de unu Cxambro aux kvincent mil elektantoj aux kvin regionaj Konsilantaroj. La legxo almetita al referendumo ne estas promulgata, se gxi ne estas aprobita de la plimulto el la validaj vocxoj.


Mi petas pardonon se, per miaj juraj subtilajxoj, mi komplikas la vivon de la aliaj; sed en la jura fako ecx nuancoj gravas.
Gxis
Antonio
P.S.: kuriozajxo: en la leksikono pri moderna latina lingvo eldonita de Vatikano, "referendum" estas tradukita per "ad populum provocatio" (= alvoko, invito al la popolo).


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 6 novembre 2011 07:12
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: referendum-o - plebiscit-o

--

银庚 季

unread,
Nov 6, 2011, 6:32:40 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, en la cxina oni uzas la samajn vortojn por referendumo kaj plebiscito,sed lau mi
inter la du vortoj estas iomete da diferenco.Se oni diras pri politikaj rimedoj,do pli bone estas uzata la vorto referendumo,se oni diras pri sendependo,pli bone estas uzata la vorto plebiscito.
                                                                 Ji Yingeng    
--- 11年11月6日,周日, ro-esp <ro-...@dds.nl> 写道:

发件人: ro-esp <ro-...@dds.nl>
主题: (la bona lingvo) Re: referendum-o - plebiscit-o
收件人: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
日期: 2011年11月6日,周日,下午2:11

Marcos Cramer

unread,
Nov 6, 2011, 11:39:57 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn du liniojn:

okupaci·o → (uzurp·a) okup·ad·o
okupaci·i → (uzurp·e) okup·i

La vorto havas aktualan politikan signifon, pro la nova tutmonda politika movado, kiu kreskis el la ĝermo de "Occupy Wall Street". Mi unue vidis la bonan Esperantigon "Okupu" por tiu movado, sed ĵus kun konsterniĝo vidis "Okupaciu" ĉe alia politike aktiva Esperantisto.

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Nov 6, 2011, 11:53:44 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos tute pravas, lau mi.

Fakte, estas tuta serio de tia bedaurinda alpreno de paralelaj
o-vortoj finighantaj per "-(a)cio", kio estigas seriozan, forigindan
problemon:

redakti - redakcio
delegi- delegacio

José Antonio


2011/11/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Leo De Cooman

unread,
Nov 6, 2011, 4:00:39 PM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/11/2011 17:53, José Antonio Vergara schreef:

> Fakte, estas tuta serio de tia bedaurinda alpreno de paralelaj
> o-vortoj finighantaj per "-(a)cio", kio estigas seriozan, forigindan
> problemon:

Mi povas facile fari la liston de ĉiuj vortoj finiĝantaj per (a)cio el
PIV, se tio utilas.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2011, 4:14:00 PM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>  Mi povas facile fari la liston de ĉiuj vortoj finiĝantaj per (a)cio el PIV, se tio utilas.
Tio povus utili.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 6, 2011, 5:02:20 PM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/11/2011 22:14, Renato Corsetti schreef:
Tio povus utili.

Mi kunsendas ĝin.
Oficialigitaj vortoj estas grasliteraj. La bluaj vortoj estas nederlandaj tradukoj (aŭ simple netradukitaj).

Amike salutas Leo



Xacioj.doc

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2011, 5:14:50 PM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Ĉu iu el la listanoj volas aparte trastudi la liston kaj vidi, en kiuj vortoj tiuj "-acioj" estas forigeblaj?

José Antonio Vergara

unread,
Nov 6, 2011, 7:28:00 PM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tre bone, dankon pro via lerta kaj mirinde rapida trasercho.

Mi mem bedaurinde ne povas okupighi detale pri la listo lau la peto de Renato.

Tamen mi diru ke unuavide pluraj shajnas al mi forigendaj, char
havantaj la saman nenecese duobligan karakteron pri kiu Marcos
atentigis nin koncerne la fushan "okupacio"

Amike,

José Antonio

Leo De Cooman

unread,
Nov 7, 2011, 4:38:58 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/11/2011 1:28, José Antonio Vergara schreef:

> Tre bone, dankon pro via lerta kaj mirinde rapida trasercho.

Ne dankinde. Antaŭ deko da jaroj mi faris komputilan programeton por
tiaj celoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 4:24:41 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
 okupaci·o → (uzurp·a) okup·ad·o
okupaci·i → (uzurp·e) okup·i

Efektive je la unua lego de la peto de Markos mi iom dubis, ĉar lastatempe mi kutimis distingi la armean okupadon de teritorio (por kiu mi uzis okupacio) de la okup(iĝ)ado pri poŝtmarkoj en la libera tempo.

Aliflanke mi devas cedi je la fakto, ke okupi kun ambaŭ sencoj estas en la Fundamento malgraŭ tio, ke la du konceptoj estas malsamaj.

Kiu havas ion kontraŭ tiuj du linioj, diru nun. 

Antonio De Salvo

unread,
Nov 7, 2011, 5:44:29 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

En kiu senco “uzurpa/ uzurpe”?

Laux mi, suficxas « okupado », ecx kiam temas pri armea aux demonstracia okupado.

Cetere, “okupi” havas multajn nuancojn, ekz. oni povas paroli pri “telefono okupita”, “necesejo okupita”, “sidloko okupita”,  ktp, kaj jen du zamenhofaj dirmanieroj el la “Proverbaro”:

mi ankaŭ lokon sur la tero okupas

okupi sen celo lokon sub ĉielo

 

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7 novembre 2011 22:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) okup(aci)-u

--

ro-esp

unread,
Nov 9, 2011, 4:53:31 PM11/9/11
to la bona lingvo


On Nov 7, 10:24 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Markos:> / okupaci·o → (uzurp·a) okup·ad·o
> > okupaci·i → (uzurp·e) okup·i/

Anstataw "uzurpe" , diru "militiste" aw ion tian

Se domuzurpantoj okupas domon, tio ne konsistigas okupacion


@ antonio: ne gravas cxu necesejo estas *okupita*, nur gravas cxu gxi
estas *okupata*, kiam mi devas iri ;-)

PS kiel skribis occupy-ano: mi ne havas laborpostenon, mi havas okupon

gxis, Ronaldo N

ti13...@telfort.nl

unread,
Nov 10, 2011, 10:21:12 AM11/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ricevas chiujn mesaghojn de la bona lingvo, krom en derk...@tiscali.nl,
ankau en chi-tiun poshtujon kaj ne sukcesas nuligi tiun duoblan membrecon.
Bonvolu nuligi ti13...@telfort.nl.

Dankon,
Johan Derks


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages