APLIKAĴO

6 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Mar 31, 2014, 11:09:32 AM3/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Vastas en Interreto la nomo APLIKAĴO por difini programojn por telefonoj kaj similaj. Chu estas iu pli trafa kaj klariga nomo por noni tian programon?

Josenilton

unread,
Apr 2, 2014, 10:37:14 AM4/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kion vi opinias pri la pli puresperanta termino PROGRAMETO por substituiĝi al APLIKAĴO? Ĉu ĝi envortarindas?

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2014, 11:16:48 AM4/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton proponas la linion:

aplik-aĵ-o (parolante pri programoj) --> program-et-o

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Vastalto

unread,
Apr 2, 2014, 6:44:00 PM4/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi "aplikaĵo" estas normala vorto de Esperanto por la uzo en
komputilteknika kampo. Mi opinias, ke ni ne bezonas la linion.

Amike,
Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Cho Chaoming

unread,
Apr 3, 2014, 12:59:12 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke aplikilo estas pli smipla kaj trefa ol aplikaĵo.
Oni manĝas manĝaĵon per manĝilo. Guglo-tradukilo estas komputila utilo kiu faras tradukaĵon.
Ni jam konas tradukilon, navigilon, foliumilo, skanilo (rastumilo, bitumilo?). Estas problemo kun -ilo, pro oni ne klare montras ke la ilo estas maŝino aŭ la komputila programo. Kiam mi diras navigilo, ĝi estas Guglo, neskapo, vindosa "Internet Explorer". Kiam mi diras skanilo, ĝi estas verŝajne la maŝino.

En la angla esprimo: "welder" povas esti la laboranto kiu veldas, aŭ la maŝino per kiu oni veldas.

Via sincere
Abengo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Apr 3, 2014, 3:53:26 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto kaj Abengo tamen akceptas la radikon 'aplik-' por programo.

aplik-aĵ/il-o (parolante pri programoj) --> program-et-o

Pjer

unread,
Apr 3, 2014, 6:03:27 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Miaopinie program-et-o ne taûgas, mi komprenas, laû la 5a difino de PIV, ke temas pri iu subprogramo au eta programo, dum aplik-aĵ/il-o bezonas veran komputilan programon, eĉ programaron. Mi same opinias kiel Vastalto.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Apr 3, 2014, 7:40:34 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Mi same opinias kiel Vastalto.
Mi notas tion. Ĉu iu povas klarigi kial en la angla oni ekuzis la vorton 'application'?

Josenilton

unread,
Apr 3, 2014, 7:55:08 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com

Jen la kerno de la demando! Oni provis enesperantigi la anglan "application", kiu en si diras nenion pri la teknika afero, kiun ĝi intencas reprezenti. En la realo, tamen, la angla "application" estas nenio pli ol komputila programo. Kaj la mallongigo app estas uzata ĉefe por nomi programojn uzatajn en aparatetoj. Tial la puresperanta propono PROGRAMETO.



--

Vastalto

unread,
Apr 3, 2014, 10:40:12 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
> Ĉu iu povas klarigi kial en la angla oni ekuzis la vorton
>'application'?

Estas du tipoj de la komputilaj programoj.

1. Sistemaj programoj estas programoj por funkciigi komputilon.
La plej ampleksa estas mastruma programo kiel Vindozo aŭ Linukso.
Ankaŭ pelilaj programoj por funkciigi ekranon, klavaron, presilon
ktp, estas sistemaj programoj.

2. Aplikaj programoj estas programoj por fari praktikajn taskojn
aliajn ol funkciigi komputilon. Ekzemple redakti tekston, fari
bildon, kalkuli per tabeloj, sendi retmesaĝojn, vidi retpaĝojn
ktp ktp.

Amike,
Vastalto

Josenilton

unread,
Apr 3, 2014, 10:52:21 AM4/3/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu APLIKAĴOJ, do, estas la de pli longe nomataj LABORPROGRAMOJ?

Ĉu eblas nomi tiujn aplikaĵojn faritajn nur por porteblaj aparatetoj kiel LABORPROGRAMETOJn?

 


Marcos Cramer

unread,
Apr 7, 2014, 4:29:50 PM4/7/14
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto bone klarigas la signifon de "aplikaĵo": Oni distingas inter sistema programaro (al kiu apartenas la operaciumo (mastruma sistemo) kaj la peliloj) kaj aplika programaro (al kiu apartenas ĉiuj programoj, kiuj havas iun praktikan nerilatan al la komputila sistemo: povas esti laborprogramo, ludo, muzikludilo aŭ io ajn alia nesistemrilata). Unuopa progrmo de la aplika programaro nomiĝas "aplikaĵo". Laŭ mi la Esperanta vorto estas tute bona kiel fakvorto en ĉi tiu signifo.

Tamen ankaŭ estas tute bone (kaj eble eĉ preferinde) diri "programeto" por la malgrandaj aplikaĵoj instaleblaj sur lertaj poŝtelefonoj. Pro tio ni eble ja povas havi la linion

aplikaĵ-o (en la senco de "malgranda programo intalebla sur lerta poŝtelefono") ~ program-et-o

Amike,
Markos

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 8, 2014, 12:50:08 AM4/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


|   aplikaĵ-o (en la senco de "malgranda programo intalebla sur lerta poŝtelefono") ~ program-et-o

Proviozre mi registras tion.

Amike

Renato


Cho Chaoming

unread,
Apr 8, 2014, 9:15:37 AM4/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mia konado, aplikaĵo estas kodo. Ĝi estas kodo kun diversaj komandoj, kiu estas ankoraŭ ne kompilita, kaj kodo kompilita por tuja aplikado.

 

Estas  “Operantion System” kiu estas esperante  “operacia sistemo” aŭ simple “operaciumo” .  Estas Operaciumo de Vindoso, operaciumo de linukso.

 

Por la aplikaĵo oni ankaŭ uzas la terminon “makro”.

 

Laŭ ĉina vortaro. La aplikaĵo estas “chengxu 程序”, kiu estas la traduko de angla “procedure”. Al mi la traduko estas tre ĝusta kaj bona.  Ni povas diri ekzemple:

·        proceduro de statistiko (statistika proceduro)

·        proceduro de rastumo (bilda bitumo), ne estas rasrumilo (skanilo), kiu estas la maĉino aŭ malmola varo,

·        proceduro de interreta navigado,

·        proceduro de fotumado

·        proceduro de datenaranĝo (por densigi (parki) aŭ maldensigi (malparki) la datenarojn)

Proceduraro estas ankaŭ bona esprimo, por la statistika proceduraro, ekzemple , enhavas multe da proceduroj por diversaj operacioj.  Proceduraro estas kvazaŭ la sama kiel operaciumo.

 

Mi esperas, ke mia opinio helpas al la diskuto.

Abengo

Josenilton

unread,
Apr 8, 2014, 9:58:08 AM4/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

Malgraŭ tio, ke Guglo registras ĉirkaŭ 110.000 retpaĝojn kun la termino APLIKAĴO, rimarkeblas, ke ĝia senco estas tre ĝenerala. Ĉio povas apliki aŭ aplikiĝi al ĉio. Konstateblas, ke la adopto de APLIKAĴO devenis, imitinte, el la angla APPLICATION, kiu, siavice, ne rilatas al unu sola afero en informadiko. En la praktiko, depende de la kunteksto, la termino sub analizo povas rilati al PROGRAMO, PROGRAMETO, LABORPROGRAMO, PROGRAMKODO, STARPROGRAMO...



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages