Serĉante en la listo la vorton “krucifikso”, mi hazarde rimarkis: “Ksenofobio: fremdul-malamego”. Ĉu eble “timego kontraŭ eksterlandanoj”, aŭ “malamo kontraŭ eksterlandanoj”?
Fakte “fobio” ne estas oficiala vorto, sed ĝi ja estas vorto, kiun mi normale uzus. Ĝi signifas “neracia, neregebla timego”. Do, mi fakte preferus: “eksterlandano-fobio”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> Do, mi fakte preferus: “eksterlandano-fobio”.
Mi pensas, ke "fremd(ul)ofobio" iom pli bone trafas.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Serĉante en la listo la vorton “krucifikso”, mi hazarde rimarkis: “Ksenofobio: fremdul-malamego”. Ĉu eble “timego kontraŭ eksterlandanoj”, aŭ “malamo kontraŭ eksterlandanoj”?
Esence vi proponas oficialigi "fobio". Sendu al mi du-linian difinon kaj ni debatos pri la afero en la alia listo.