>
> La teamo de "lernu" prezentas hodiaŭ ĉi tiun vorton:
> -----------------------
> KONKUBO
stranga vorto
>
> Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita:
>
> Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj.
> Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj
> pro tio iĝas konkubinoj.
> Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe.
> ------------------------
>
> Kvankam vorto por tiu koncepto ja estas bezonata, ĉi tiu "konkubo" el PIV
> ŝajnas al mi ne tre bona elpensaĵo, eltirita el "konkubino".
>
> Por la klasika senco eble "krom-vir-o" povus funkcii apud "krom-vir-in-o".
law mi ne... porkromvir(in)o ja necesas nekrom-vir(in)o, do iu kiu havas pli
da rajtoj aw samkvante da
>
> Por la nuntempo mi havas la impreson ke la esprimo plej ofte uzata estas
> "partnero".
miaimprese akre mankas klara termino gxenerale uzata
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Jul 10 02:31PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/361e0d6a6ea33fc1
>
> La radiko konkub- venas el la latinaj vortoj cum (= kun) kaj “cubare (=
> kusxi); do, etimologie kaj gxenerale temas pri kunkusxant(in)o, laux la
> seksa signifo de la verbo “kusxi”.
> En la itala, la virinforma termino “concubina” (tre malofta estas la vira
> formo “concubino”; la ambauxseksa pluralo “concubini” nur en la kanonjura
> formulo “pubblici concubini” = publikaj kunkusxantoj) estas uzata kun tre
> malsxata nuanco, pro katolika influo (kvankam en la Biblio oni trovas
> plurajn tiajn ekzemplojn: vidu sube Salomonon!):
> 1) kromedzino, kromvirino; “lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis”
do, li havis cxefvirinon/cxef-edzinon, cxu jes?
> (Genezo 22,24); “Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia
> patro” (Genezo 35,22); “David prenis kromvirinojn kaj edzinojn el
> Jerusalem” (2 Samuelo 5,13); “li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem”
> (Jugxistoj 19,2); “Salomono havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da
> kromvirinoj tricent”
ekzakte. Mi miras, cxu tiuj tricent seksumis ekskluzive kun li?
> Dante uzas “concubina” ankaux en la senco “edzino”, parolante pri Auxroro
> (Dia Komedio, Purgatorio 9,1: “la concubina di Titone antico” = konkubino de
> Titon’ antikva/ Peterlongo; la konkubino de Titon’ multjara/ Dondi), sed
> temas pri “unikajxo”.
Eble Dante volis esprimi ke geedzeco ne tiom gravis por li ?
> En la nuntempa itala lingvo, “concubina” estas ofenda vorto.
esp-o ne bezonas tiajn, cxar ni havas "fi-"kaj "acx" :-)
>
> Pri la esperanta formo, sincere mi ne sxatas la viran vorton “konkubo”,
> tiritan el “konkubino”: per la sama rezonado, mi devus diri ke viro, kiu
> prostituigas sin, estas “puto”, tirante ton el “putino”.
Viro kiu seksumas por akiri monon estas puticxo. Puto ja estas profundajxo
el kiu one cxerpas akvon :-)
> Pri “partnero”: certe gxi estas neuxtra vorto, ankaux uzata. Tamen, se esti
> precizaj, gxi ne redonas tute la signifon de konkub(in)o, kiu entenas la
> ideon de dauxremo, ordinareco, cxiutageco, iusence stabileco. Partnero povas
> esti ankaux de-temp-al-tempa.
aw por dek minutoj, aw por io tute ne amora/seksuma
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jul 10 05:48PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f971a079444c81a8
>
> Provizore mi registris:
> konkubino
> konkubin·o (en la senco de aldona edzino en la antikveco) →
> krom·vir·in·o
cxu "ekstergeedza seksumpartnero"? (partnero sxajnas al mi epicena vorto,
t.e. ke neniu parolas pri partnerinoj )
> konkubo
> konkub·o (en la senco de needziĝinta kunloĝanto en la
> nuntempo) → viv·kun·ul·o.
"kunlogxanto"??? for la ewfemismoj. ne veku imagon ke temas pri simpla
samdomano,
mi petas.
> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Laŭ mia scio/impreso, neniu uzas la vorton "konkubo"
> (kaj la vorton "konkubino" nur en historiaj kuntekstoj).
mi havas la saman impreson
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> "Partnero" estas nek Fundamenta nek oficiala, sed tre internacia.
> Alternativo povus esti "vivkunulo", chu ne?
foje jes, foje tio estus troigo. Iam mi awdis pri legxo nederlanda, ke oni
estu konsiderata vivkunuloj se oni almenaw tri noktojn semajne dormas en
la sama lito. Mi ne pledas por transpreno de tiu tipajxo, sed mi jes
sxatus havi vorton por iom malpli profundaj (am(or)rilatoj.
En NL foje awdeblas terminoj "lat" (living apart together - mi ne scias kiu
inventis), kaj "verkering" (cxi lasta ne nepre entenas seksumadon).
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net