rekci-o (en lingvistiko) --> reg-o, reg-ad-o, postul-o ???
Laŭ mi sufiĉas "reg(ad)o".
mi tute ne komprenas la konsilon uzi ion kun "reg". Kiom mi scias, "rekcio"
estas fiksita adverbo kiu apartenas al verbo, aw almenaw al esprimo.
Ekzemple: "dedicxi" havas la rekcion "al". Tio signifas ke oni povas
dedicxi al,
sed ne eblas dedicxi sur/sub/en/pro/per/ ktp
gxis, Ronaldo N
mi tute ne komprenas la konsilon uzi ion kun "reg". Kiom mi scias, "rekcio" estas fiksita adverbo kiu apartenas al verbo, aw almenaw al esprimo.
Jes, ecx dufoje: unue post la UK kaj due post sxakturniro.
> Kion vi diras?
La du unuaj proponoj sxajnas al mi bonaj; pri "postulo" mi dubas,
suspektante, ke gxi ne estus bone komprenata.
Otto
La du unuaj proponoj sxajnas al mi bonaj
Oni povas kompreni Ronaldon: Verbo ne "regas" prepozicion, nek prepozicio
"regas" kazon. Por uzi vorton cxi-liste anatemitan kiel malbonlingvan, tio,
kion faras la verbo resp. la prepozicio, estas "selekti". La verbo "dedicxi"
(s)elektas el inter la prepozicioj gxuste la prepozicion "al". En la
germana, la prepozicio "mit" (s)elektas la kazon dativo kaj "rifuzas"
akuzativon kaj genitivon. Ne temas pri regado en la senco, en kiu registaro
regas popolon, nek en la senco, en kiu homo regas lingvon. Eblas diri, ke la
reganta elemento, "dedicxi" en nia ekzemplo, "postulas" la prepozicion "al",
aux ke gxi starigas kondicxon, laux kiu necesas "al" kaj neniu alia
prepozicio. Tamen, nomi tiun lingvan fenomenon "postulo", kiel proponis
Renato, nur konfuzus normalajn lingvouzantojn. Cxar en multaj lingvoj oni
uzas por tiu fenomeno vorton signifantan "REG", mi opinias, ke oni povas
tion fari ankaux en Esperanto.
Otto
Cxar en multaj lingvoj oni uzas por tiu fenomeno vorton signifantan "REG", mi opinias, ke oni povas tion fari ankaux en Esperanto.