JoKo Rinaldo:...necesus antaŭe doni nomojn al la bestofamilioj,
kaj al la subaj ordoj.
Kaj poste oni povas facile dedukti la SSV por ĉiu unuopa besto.
La Nova Biologia Nomenklaturo esence
1e - baziĝas sur esperanto,
2e - estas jenaj ses divizioj, komencante de la kapo ĝis la baza
nivelo:
* Regno (ja aniamala, vegetala kaj minerala)
* Filumo
* Klaso
* Ordo
* Familio
* Specio, la baza nivelo kiu entenas la bestojn, kiel konatajn de
komunaj teranoj.
2e - Ĉiuj nomoj de la unuaj 5 divizioj estas kunmetaĵo, kies lasta
ĉefelemento ĉiam estas
* .....-regnano
* .....-filumano
* ....-ordano
* ....-familiano
4e - la nomo de lasta divizio (specio) konsistas el du vortoj:
- la unua, ĉiam estas substantivo komencanta per per grandlitero,
kiu rilatas la superan divizion "familio";
- la dua, indikanta la specifan "specio", estas ĉiam adjektivo
komencanta per malgrandlitero;
- povas esti aldonita tria adjektivo kun regiona indiko, kiam la
specio vivas nur en iu specifa regiono.
5e - Ĉiu divizio havas sian ĉefan tipan vivaĵon, kies nomo ĉiam
finas per ....-tipa.
6e - en Monato 2013/05 paĝ. 22a aperis la artikolo "Nomenklaturo: ĉu
kroma esperanta finvenko?"
7e - sume NBN ne tro distanciĝas de la universale konata
Linneo-nomenklaturo, kie ekzistas kroma antaŭlasta divisio "genro"
kaj kiu fontas el duvorta latina scienca specimeno.
8e - Fakte la proponita NBN-sistemo ne havos estonton: ĝia kreanto
Wim De Smet mortis en 2012, kaj eĉ fermiĝis la "Asocio pon NBN". La
citita artikolo de Monate tion komprenigas malkaŝe.
NBN estus sume tre utila - ĝuste kiel esperanto - sed la biologistoj
restas ligitaj al la nomenklaturo de Karolo Linneo publikigita en
1735, kaj baziĝanta sur la internacia lingvo latina.
9e - Por ĝin relanĉi oni devus pristudi lian verkon dulingve
skribatan (esperante/angle) kaj publikigita en 2005: An analysis of
New Biological Nomenclature-Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo,
SAIS, Nitra, 264 p.
ISBN 80-967425-7-4
Konkude mi havas nek la kapablon, nel la tempon por aranĝi tiun
ampleksan laboron.
Tamen mi garantios helpon al fakuloj, se estas da ili.
JoKo