"luncho" kaj "bruncho"

16 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2007, 10:06:11 AM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton kara listanoj,

mi proponas aldoni al la liston la jenan linion:

lunĉo --> tag-manĝ-et-o, inter-manĝ-eto

(La unuan mi deduktis de la PIV-a difino de "lunĉo", la dua estas la difino de ReVo).

Kion opinias la aliaj pri tiu propono? Ĉu oni konsentas, ke LUNĈ estas iom neneces radiko, kaj ke tiuj kunmetaĵoj bone redonas la ideon.

Alia afero estas la vorto "brunĉo", kiun mi foje aŭdis aŭ legis kiel esperantigon de la angla vorto "brunch", sed kiu bonŝance ne aperas en iu ajn vortaro, kiun mi povis kontroli. La angla "brunch" estas kunigo de "breakfast" (matenmanĝo) kaj "lunch" (tagmanĝo) kaj signifas manĝon, kiu estas la unua manĝo de la tago, sed pli malfrua ol kutima matenmanĝo (do preskaŭ je la horo de tagmanĝo), kaj kiu anstataŭigas kaj la matenmanĝon kaj la tagmanĝon ("brunch" okazas precipe semajnfine kiam oni vekiĝas pli malfrue).

Mi iam aŭdis homojn uzi Esperante simile kreitan kunigon "matagmanĝo", kiu tamen ne estas kreita laŭ la reguloj de Esperanta vortfarado, do ankaŭ evitinda. En la interreto mi ankaŭ trovis la formon "maten-lunĉo", kiu laŭ mi estas evitinda, ĉar "lunĉo" estas evitinda kaj ĉar "brunch" ne estas iu malgranda intera manĝo, sed ja sufiĉe granda (ĝi ja anstataŭigu la bezonon de matenmanĝo kaj tagmanĝo).

"Matentagmanĝo" estas iom longa, do mi proponus anstataŭe uzi "frutagmanĝo".

Kion opinias la aliaj? Kiel vi esprimus "brunch" Esperante? Ĉu ni entute menciu alternativojn por "brunĉo" se eĉ "brunĉo" ne aperas en iuj ajn vortaroj kaj estas (bonŝance) uzata malmulte ĝis nun?

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 6, 2007, 10:50:52 AM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer:

> mi proponas aldoni al la liston la jenan linion:

> lunĉo --> tag-manĝ-et-o, inter-manĝ-eto

> (La unuan mi deduktis de la PIV-a difino de "lunĉo", la dua estas la difino
> de ReVo).

> Kion opinias la aliaj pri tiu propono? Ĉu oni konsentas, ke LUNĈ estas iom
> neneces radiko, kaj ke tiuj kunmetaĵoj bone redonas la ideon.

La kunmetaĵoj perfekte redonas la signifon indikitan en PIV.

Sed multaj uzas "luncho" por simpla "tagmangho" (nenia eteco, nenia
intereco). Do, eble indas aldoni ankau tiun vorton.

> Alia afero estas la vorto "brunĉo", kiun mi foje aŭdis aŭ legis kiel
> esperantigon de la angla vorto "brunch", sed kiu bonŝance ne aperas en iu
> ajn vortaro, kiun mi povis kontroli. La angla "brunch" estas kunigo de
> "breakfast" (matenmanĝo) kaj "lunch" (tagmanĝo) kaj signifas manĝon, kiu
> estas la unua manĝo de la tago, sed pli malfrua ol kutima matenmanĝo (do
> preskaŭ je la horo de tagmanĝo), kaj kiu anstataŭigas kaj la matenmanĝon kaj
> la tagmanĝon ("brunch" okazas precipe semajnfine kiam oni vekiĝas pli
> malfrue).

> Mi iam aŭdis homojn uzi Esperante simile kreitan kunigon "matagmanĝo", kiu
> tamen ne estas kreita laŭ la reguloj de Esperanta vortfarado, do ankaŭ
> evitinda. En la interreto mi ankaŭ trovis la formon "maten-lunĉo", kiu laŭ
> mi estas evitinda, ĉar "lunĉo" estas evitinda kaj ĉar "brunch" ne estas iu
> malgranda intera manĝo, sed ja sufiĉe granda (ĝi ja anstataŭigu la bezonon
> de matenmanĝo kaj tagmanĝo).

> "Matentagmanĝo" estas iom longa, do mi proponus anstataŭe uzi "frutagmanĝo".

> Kion opinias la aliaj? Kiel vi esprimus "brunch" Esperante? Ĉu ni entute
> menciu alternativojn por "brunĉo" se eĉ "brunĉo" ne aperas en iuj ajn
> vortaroj kaj estas (bonŝance) uzata malmulte ĝis nun?

Iuj geniuloj uzas "tamenmangho"...

Cetere, pro la demando mi volis (denove) kontroli, kion signifas la
vorto "kolaziono", sed je mia granda miro (kaj ghojo!) ghi tute ne
plu trovighas en PIV! Iom da progreso, chu ne Renato? (Au chu mi
nur songhis, ke ghi estas en la malnova PIV?) Kredeble "kolaziono"
estas tiom mortnaskita vorto en Esperanto, ke ech ne indas ghin
mencii en la bon-lingva vortaro.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2007, 10:50:58 AM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com

>luncx-o --> tag-mangx-et-o, inter-mangx-eto

Mi aldonis tiun linion. Stramge ke la linio ne jam estis tie.

>"Matentagmangxo" estas iom longa, do mi proponus anstatauxe uzi
>"frutagmangxo".

Mi aldonis la linion, sed mi konservis ambau' variaj'ojn:
fru-tag-mangx-o kaj maten-tag-mangxo.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti
Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2007, 11:06:38 AM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Sed multaj uzas "luncho" por simpla "tagmangho" (nenia eteco, nenia
>intereco). Do, eble indas aldoni ankau tiun vorton.

Mi aldonis g'in.

>Cetere, pro la demando mi volis (denove) kontroli, kion signifas la
>vorto "kolaziono", sed je mia granda miro (kaj ghojo!) ghi tute ne
>plu trovighas en PIV! Iom da progreso, chu ne Renato? (Au chu mi
>nur songhis, ke ghi estas en la malnova PIV?)

G'i estas en la malnova PIV.

>Kredeble "kolaziono"
>estas tiom mortnaskita vorto en Esperanto, ke ech ne indas ghin
>mencii en la bon-lingva vortaro.

Tamen mi ofte renkontis g'in. S'ajnas al mi en la senco de
"matenmangho". Mi registris kaj tiun kaj la sencon "posttag-meza mangheto".

adam....@gmail.com

unread,
Oct 6, 2007, 2:56:31 PM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/6/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

> "Matentagmanĝo" estas iom longa, do mi proponus anstataŭe uzi "frutagmanĝo".

Eble ankaŭ 'mezmatenmanĝo'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Anna Lowenstein

unread,
Oct 6, 2007, 5:40:51 PM10/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
"Brunch" estas anglalingva koncepto. Oni ne nepre devas havi vorton en Esperanto por c'iuj konceptoj kiuj ekzistas en c'iuj lingvoj de la mondo.
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di adam....@gmail.com
Inviato: sabato 6 ottobre 2007 20.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: "luncho" kaj "bruncho"

Marcos Cramer

unread,
Oct 7, 2007, 7:47:40 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
"Brunch" estas anglalingva koncepto. Oni ne nepre devas havi vorton en Esperanto por c'iuj konceptoj kiuj ekzistas en c'iuj lingvoj de la mondo.

Origine ĝi estis anglalingva koncepto. Sed intertempe ĝi estas ankaŭ tre kutima en la germana, kaj ŝajne ankaŭ en aliaj eŭropaj lingvoj. Tial mi ja pensas, ke Esperanto havu vorton por tiu konceptu (sed prefere ne apartan radikon).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 8:31:07 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Esperanto havu vorton por tiu koncepto (sed prefere ne apartan radikon).

Bone, Mi registris tion.

Pilar Otto

unread,
Oct 7, 2007, 9:41:15 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Bertilo:

>
>> Sed multaj uzas "luncho" por simpla "tagmangho" (nenia eteco, nenia
>> intereco). Do, eble indas aldoni ankau tiun vorton.
>
> Mi aldonis g'in.

Intermiksigxas en la aferon la malprava ideo, kiun havas kelkaj, ke la cxefa
mangxo (ekz. la angla "dinner") nepre estu nomata "tagmangxo" senkonsidere
de tio, kiam gxi estas mangxata, komparu jenan malnovan sxercon: "Ju pli
malfrue oni tagmangxas, des pli elegante estas; kaj plej elegante estas
mangxi gxin la postan tagon". La tendenco estas, ke la tri-mangxan sistemon,
kiu angle estas "breakfast", "dinner" kaj "supper" oni E-igas per
"matenmangxo", "tagmangxo" kaj "vespermangxo", dum la sistemon, kiu angle
estas "breakfast", "lunch" kaj "dinner" oni E-igas "matenmangxo", "luncxo"
kaj "tagmangxo". Laux mi ambaux sistemoj devus esti "matenmangxo",
"tagmangxo" kaj "vespermangxo". Se oni volas indiki la cxefmangxecon de la
vespermangxo, oni eventuale diru "vespermangxego", kaj se oni volas indiki
la ne-cxefmangxecon de la tagmangxo, oni eventuale diru "tagmangxeto".

Cetere en multaj partoj de Euxropo la mangxoj sxovigxis malfruen. Tio trafis
ne nur la anglan "dinner" kaj la francan "dîner", sed ankaux la latinan
"cena", kiun - laux vortaro, kiun mi konsultis - oni mangxis je la tria
posttagmeze. Nun la hispana "cena" okazas eble je la nauxa aux deka vespere.
La rusa "ujxin" signifas nun "vespermangxo", sed la vorto etimologie
parencas kun "jug" = "sudo", do origine oni mangxis gxin, kiam la suno estis
sude, t.e. tagmeze. La franca "déjeuner" (fastofino) sxovigxis de la mateno
gxis la tagmezo, tiel ke la matenmangxon oni devas nomi "petit déjeuner"
(malgranda fastofino). Io simila okazas en la dana, en kiu la tradicia
"frokost" ("fru-nutrajxo" = matenmangxo) nun signifas "luncxo", kaj por
matenmangxo oni nun diras "morgenmad" (matenmangxo).

Mi samopinias kun Anna, ke ne necesas sklave E-igi konceptojn apartenantajn
al unu lingvo: "dinner" mangxata tagmeze (aux frue posttagmeze) estu
tagmangxo, kaj "dinner" mangxata vespere estu vespermangxo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2007, 11:32:19 AM10/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>"Ju pli malfrue oni tagmangxas, des pli elegante estas; kaj plej
>elegante estas mangxi gxin la postan tagon".

Tre bone.

>Laux mi ambaux sistemoj devus esti "matenmangxo", "tagmangxo" kaj
>"vespermangxo".

Pri tio, mi kredas, ke ni c'iuj konsentas. Ni provas trovi vojojn por
eviti la vortojn "lunc'o" kaj "brunc'o".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages