muzikaj intervaloj

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 25, 2009, 2:24:33 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam antaŭe diskutis pri muzikaj intervaloj, sed ne venis al iu konkludo pri kion ni metu en nian liston. Do en nia listo ni tute ne malrekomendas la latinecan, ne-Esperantecan sistemon nomi la intervalojn "primo", "sekundo", "tercio", "kvarto", "kvinto", "seksto", "septimo", "oktavo", "naŭno" ktp.

Alternative al tiu sistemo malfacile memorebla (precipe se oni neniam lernis la latinan aŭ latinidan lingvon), ekzistas ankaŭ multe pli skema kaj Esperanteca sistemo, kiu estas jam nun uzata proksimume same multe kiel la latineca sistemo, laŭ kiu oni nomas la intervalojn "unuto", "duto", "trito", "kvarto", "kvinto", "sesto", "septo", "okto", "naŭto" ktp. Do pri "kvarto" kaj "kvinto" la du sistemoj samas, dum la dua sistemo sistemigas la formon de tiuj du vortoj al la aliaj interval-nomoj. Tiun skeman sistemon uzas la Rokmuzika Terminaro kaj la Vikipedio, kaj aldone ĝin mencias PMEG kaj PIV.

Dum ni ne malrekomendas la latinecan sistemon, uzantoj de nia listo eble pensos, ke ni subtenas tiun sistemon (precipe ĉar oni povas vidi en la interreta arĥivo de niaj diskutoj ke ni jam diskutis pri tiuj vortoj, kaj ne enmetis ilin en nian liston). Tio laŭ mi estas grava problemo.

Dume, fakte ekzistas paĝo pri la muzikaj intervaloj en la paĝaro de Renato: bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_terminareto_de_muzikaj_intervaloj . Sed tiu paĝo estas en loko tute netrovebla, tiel ke normalaj uzantoj de nia listo preskaŭ certe ne trovus ĝin. Ĝia enhavo estas

prim-o --> nul-distanc-a interval-o, unu-t-o, unu-a (interval-o)
sekund-o --> unu-distanc-a interval-o, du-t-o, du-a (interval-o)
terci-o --> du-distanc-a interval-o, trito, tri-a (intervalo)
kvart-o = tri-distanc-a interval-o, kvar-t-o, kvar-a (interval-o)
kvint-o = kvar-distanc-a interval-o, kvin-t-o, kvin-a (interval-o)
sekst-o --> ses-distanc-a intervalo, kvin-t-o, ses-a (interval-o)
septim-o --> sep-distanc-a intervalo, ses-t-o, sep-a (interval-o)
oktav-o = sep-distanc-a intervalo, ok-t-o, ok-a (interval-o)
naŭno --> ok-distanc-a intervalo, naŭ-t-o, naŭ-a (interval-o)

La kialo, pro kiu ni ne venis al konkludo ĉe la pasinta diskuto, estis ke kelkaj kundiskutantoj malŝatis la sistemajn intervalnomojn pro tio, ke ili enhavas neoficialan sufikson "-t-". Laŭ mi tio tute ne estas problemo. Oni eĉ povus rigardi tiujn vortojn ne kiel kunmetaĵojn, sed kiel apartajn radikojn, sisteme formitajn por pli facila memorigeblo (do simile kiel oni rigardas la tabelvortojn, aŭ kiel oni prefere rigardu multajn sciencajn vortojn, kiujn PIV (erare) rigardas kiel kunmetaĵojn, ekzemple ĥemiajn vortojn kun la ŝajnsufiksoj "at", "in" kaj "ol"). La demando, ĉu temas pri aparta sufikso aŭ ne, estas tute teoria demando, kiun ĉiu povas respondi laŭ sia plaĉo, ĉar ĝi ne havas influon je la maniero, kiel oni uzas tiun sistemon. (Do tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto ne povas havi sufikson kiu konsistas nur el konsonanto, simple rigardu la vortojn "unuto", "duto", "trito" ktp kiel apartajn, sistemecajn, radikojn. Aliaj, kiuj ne konsideras tiajn limigojn de la formo de sufikso gravaj, ja povas ĝin konsideri sufikso, kiu tamen estas uzebla nur en tre limigita maniero, nome nur ĉe nombrovortoj. Tiuj du manieroj rigardi la aferon tute ne kaŭzas diferencon en la praktiko.)

Mi forigus la unuan alternativon el ĉiu de la supre listigitaj linioj, ĉar nomi la intervalojn per la distanco inter la tonoj povas esti tre konfuza: Kvarto estas "tridistanca intervalo", kvinto estas "kvardistanca intervalo" ktp. Do kalkuli la distancon donas ĉiam numeron je unu malpli altan ol la numero en la kutimaj intervalnomoj, kio povas tre konfuzi normalajn lingvo-uzantojn. Estas pli bone uzi sistemon, kiu ne ŝanĝas la utime uzatajn numerojn.

Do laŭ mi ni havu jenajn liniojn:

prim·o → unu·t·o, unu·a (interval·o)
sekund·o → du·t·o, du·a (interval·o)
terci·o → trit·o, tri·a (interval·o)
kvart·o ~ kvar·t·o, kvar·a (interval·o)
kvint·o ~ kvin·t·o, kvin·a (interval·o)
sekst·o → kvin·t·o, ses·a (interval·o)
septim·o → ses·t·o, sep·a (interval·o)
oktav·o ~ ok·t·o, ok·a (interval·o)
naŭn·o → naŭ·t·o, naŭ·a (interval·o)

Mi opinias, ke ni ĉifoje venas al iu konkludo, por ke ne restu tiu stranga situacio, ke nur troveblas io pri intervaloj en malfacile trovebla parto de la bonlingva paĝaro.

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 5:39:17 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovas tre klara la analizon de Marcos, kaj preskaux cxiupunkte mi
subtenas gxin. Grava avantagxo de la skemisma solvo estas, ke la tiel
formitaj vortoj estas tre pli facile trakteblaj ol la duvortajxoj "unua
intervalo" ktp. La duba punkto estas:

Marcos:


> La kialo, pro kiu ni ne venis al konkludo ĉe la pasinta diskuto,
> estis ke kelkaj kundiskutantoj malŝatis la sistemajn intervalnomojn
> pro tio, ke ili enhavas neoficialan sufikson "-t-".

Temas ne nur pri "neoficiala sufikso", sed pri preskaux NEEBLA sufikso laux
principo, kiu sxajnas subkusxi sub la strukturo de la Fundamentaj sufiksoj:
cxiuj (kun 2 esceptoj, kiujn mi poste priparolas) konsistas el vokalo
sekvata de unu aux pluraj konsonantoj. Estas eksplicite dirite (en la Unua
Libro), ke la sufiksoj estas konsidereblaj kiel memstaraj vortoj (radikoj).
Estus nenormale havi radikon sen vokalo. Laux tiu vidpunkto -t- estas
"neebla" sufikso.

Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
la radiko, post kiu ili staras. Tiel ne kondutas la intervala -t-.

Sxajnas, ke Zamenhof perceptis kiel memstarajn "vortojn" ne nur la afiksojn,
sed ankaux la gramatikajn finajxojn, inter kiuj la senvokalajn -n kaj -j. Se
oni pesas tion kontraux la cxi-supre prezentitaj faktoroj, la pesilo eble
tiom alproksimigxas al ekvilibro, ke -t- povas esti akceptata kiel sufikso.
Sed gxi estus sufikso, kiu kondutas pli kiel etnolingvaj sufiksoj ol kiel
E-aj.

> Laŭ mi tio tute
> ne estas problemo. Oni eĉ povus rigardi tiujn vortojn ne kiel
> kunmetaĵojn, sed kiel apartajn radikojn, sisteme formitajn por pli
> facila memorigeblo (do simile kiel oni rigardas la tabelvortojn, aŭ
> kiel oni prefere rigardu multajn sciencajn vortojn, kiujn PIV (erare)
> rigardas kiel kunmetaĵojn, ekzemple ĥemiajn vortojn kun la
> ŝajnsufiksoj "at", "in" kaj "ol").

Bone, sed tiam:

> prim·o → unu·t·o, unu·a (interval·o)

devus esti "unu(·)t·o", ktp.

Otto

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2009, 6:58:47 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

devus esti "unu(·)t·o", ktp.

Bone. Mi konsentas kun tiu maniero prezenti ĝin, sed tiam ni certe devas aldoni informon pri kio tio signifas kaj kial ni tiel prezentis ĝin. Tiun aldonan infomron ni povas (kiel ĉe kelkaj aliaj linioj) meti en apartan paĝon kun ligilo al ĝi de la linio.

Tiu aparta paĝo kun informoj pri tiuj intervalnomoj povus ekzemple enhavi la jenan tekston:

----

Ekzistas en la efektiva lingvouzo en Esperanto du malsamaj sistemoj nomi la muzikajn intervalojn:

Unu sistemo devenas de la latinaj ordaj nombrovortoj, kaj similas al la sistemo uzata en multaj eŭropaj lingvoj: primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septino, oktavo, naŭno ktp.

En tiu latineca sistemo, la radikoj "kvart-" kaj "kvint-" aspektas simile al la Esperantaj nombrovortoj "kvar" kaj "kvin", nur kun aldonita "-t-". Tiun observon sistemigas la alia sistemo de intervalnomoj: unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, naŭto ktp.

La intervalnomoj estas multe pli facile lerneblaj laŭ tiu dua sistemo, ĉar oni simple devas aldoni "-t-" al ĉio nombrovorto. Ĉar unu celo de nia listo estas instigi la Esperantistojn uzi pli facile lerneblajn formojn, ni rekomendas tiun duan sistemon de intervalnomoj.

Tamen en tiu dua sistemo estas neklare, ĉu tiu aldona "-t-" estas Esperanta sufikso aŭ ne. Se jes, ĝi certe estus neoficiala sufikso, ĉar ĝi ne troveblas en la Fundamento, kaj neniam estis oficialigita de la Akademio. Sed kelkaj konsideras, ke ĝi tute ne povas esti Esperanta sufikso (eĉ ne neoficiala), ĉar (krom la ĉiuokaze iom esceptaj "-nj-" kaj "-ĉj-") ĉiu Esperanta sufikso konsistas el vokalo sekvata de unu aŭ pli da konsonantoj. Alternative, oni povas ankaŭ konsideri "unut-", "dut-", "trit-" ktp apartaj radikoj, kiuj estas pli facile lerneblaj pro ilia sistemeco, sed kiuj ne estas formale kunmetitaj (same kiel la tabelvortoj).

Ĉiuokaze, tio estas nur teoria demando, sen influo en la praktiko. Ĉar ni ne volas doni firman respondon al tiu teoria demando, ni listigas la vortojn "unuto", "duto" ktp kun interkrampa vorter-disigilo: "unu(·)t·o", "du(·)t·o" ktp. Tio signifas, ke oni uzu la formojn "unuto", "duto" ktp, sendepende de tio, ĉu oni konsideras ilin kunmetitaj laŭ la Esperanta sistemo de kunmetado aŭ ne.

----

Ĉu tiu klariga teksto estas en ordo por ĉiuj? Ĉu ni nun povas aldoni la liniojn por muzikaj intervaloj, kun ligilo al tiu aldona klarigo?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 7:31:06 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos, mi ne havas tempon nun por respondi. Ĉi-vespere!

Renato



Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 8:12:41 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Ĉu tiu klariga teksto estas en ordo por ĉiuj?

Por mi brile! - almenaux tia estas mia impreso post rapida kaj suprajxa
tralego.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 4:52:57 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos,

finfine mi legis ĉiujn mesaĝojn pri la muzikaj intervaloj.

Mi havas ankoraŭ pli da duboj ol Otto pri la karaktero de tiu stranga t. Laŭ mi ĝi ne povas esti sufikso, kaj la luda maniero krei la serion estas en ordo kiel ludo, sed ĝi ĉesas esti en ordo, kiam oni volas eltiri regulojn pri la sufiksoj en Esperanto el tio, kion oni mem faris. Mi volas diri ke se mi kreus serion de vortoj kun nova finaĵo por la dualo: librod (=du libroj), virod (=du viroj), vortod (=du vortoj), mi ne povus poste aserti ke en Esperanto la konsonanto d montras la dualon.

Aliflanke, se tiu procedo estus en ordo, mi povus tuj solvi kelkajn problemojn.

La serio: unuko, duko, triko, kvarko......dekduko povus stari por Januaro, Februaro....Decembro kaj tiel solviĝus unu el la latinecaj problemoj.
Kompreneble unulo, dulo, trilo, kvarlo, kvinlo, seslo kaj seplo estus la tagoj de la semajno, ktp.

Kiom ajn tio estus bela kaj facila, ĝi apenaŭ estus Esperanto aŭ kreita per procedo akceptebla en Esperanto. La tabelvortojn oni kreis unu fojon por ĉiam kaj ĝi estas subsistemo en la lingvo. Ĉu oni rajtas enkonduki aliajn subsistemojn? Mi neus la eblecon.

Tamen, malgraŭ tio kaj konsiderante vian apartan atenton pri ĉi tiu problemo, mi pretus registri vian serion, se aliaj listanoj ne protestos, kiel ĉi-sube, por minimumigi la damaĝojn kaj tamen registri ĝin:

prim·o (en muziko) = unu·a (interval·o), unut·o
sekund·o (en muziko) = du·a (interval·o), dut·o
ktp.

Ni povus meti apud ĉiu termino resendo al la paĝo kun la teksto:
----

Ekzistas en la efektiva lingvouzo en Esperanto du malsamaj sistemoj nomi la muzikajn intervalojn:

Unu sistemo devenas de la latinaj ordaj nombrovortoj, kaj similas al la sistemo uzata en multaj eŭropaj lingvoj: primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septino, oktavo, naŭno ktp.

En tiu latineca sistemo, la radikoj "kvart-" kaj "kvint-" aspektas simile al la Esperantaj nombrovortoj "kvar" kaj "kvin", nur kun aldonita "-t-". Tiun observon sistemigas la alia sistemo de intervalnomoj: unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, naŭto ktp.

La intervalnomoj estas multe pli facile lerneblaj laŭ tiu dua sistemo, ĉar oni simple devas aldoni "-t-" al ĉio nombrovorto. Ĉar unu celo de nia listo estas instigi la Esperantistojn uzi pli facile lerneblajn formojn, ni rekomendas tiun duan sistemon de intervalnomoj.

----
Mi forigis la tutan rezonado pri la naturo de "t" por eviti pludiskuti pri tio.

Kion opinias la aliaj listanoj?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2009, 4:57:53 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
prim·o (en muziko) = unu·a (interval·o), unut·o
sekund·o (en muziko) = du·a (interval·o), dut·o
ktp.

Tio por mi ankaŭ estus akceptebla, almenaŭ multe pli bona ol la nuna ne-mencio de la afero.

Ni povus meti apud ĉiu termino resendo al la paĝo kun la teksto:

Bone. Bonvolu noti ke mi faris unu tajperaron en tiu teksto: En la latineca sistemo devas esti "septimo" anstataŭ "septino".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 5:10:10 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tio por mi ankaŭ estus akceptebla, almenaŭ multe pli bona ol la nuna ne-mencio de la afero.
En ordo! Dankon! Se neniu protestos en la venontaj du tagoj mi enmetos la vortojn.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2009, 6:03:48 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ankau’ mi havas fortajn dubojn pri la sistemo kun -t-. C’u estas muzikistoj en la Esperanta mondo, kiuj efektive uzas tiun sistemon, au’ c’u g’i estas nur teoria inventaj’o? C’u ekzemple la membroj de la internacia h’oro konas kaj uzas g’in dum siaj provludoj? Estus bona ideo konsulti Alan Bishop, la prezidanton de MEL. C’u tiu sistemo estas uzata en la bulteno de MEL?

 

Anna

 

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 26 gennaio 2009 22.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) muzikaj intervaloj

Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2009, 6:19:33 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Marcos:

>Tio por mi ankaŭ estus akceptebla, almenaŭ multe pli bona ol la nuna ne-mencio de la afero.

 

Renato Corsetti:
>
En ordo! Dankon! Se neniu protestos en la venontaj du tagoj mi enmetos la vortojn.

Mi ne sxatas la tuton, cxar (laux mi) tro da skemismo kondukas al volapukajxo. Sed tio estas nur mia persona opinio.

Gxis

Antonio

 


Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2009, 7:02:29 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna demandis:

C'u estas muzikistoj en la Esperanta mondo, kiuj efektive uzas tiun sistemon, au' c'u g'i estas nur teoria inventaj'o?

Ĝi ne nur estas teoriaĵo, sed jam multe uzata sistemo. Laŭ guglotrafoj, estas kelkcent ĝis kelkmil da interretaj Esperantlingvaj uzoj por ĉiu el la vortoj en tiu sistemo. Mi jam kelkfoje aŭdis ilin de muzikemaj Esperantistoj (kvankam mi malofte mem parolas pri muziko).

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 27, 2009, 2:34:43 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Ankau’ mi havas fortajn dubojn pri la sistemo kun -t-. C’u estas muzikistoj en la Esperanta mondo, kiuj efektive uzas tiun sistemon

Jes.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 3:49:00 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi ne sxatas la tuton, cxar (laux mi) tro da skemismo kondukas al volapukajxo. Sed tio estas nur mia persona opinio.

Mi rimarkis la sinesprimojn ĝis nun kaj atendas aliajn.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 27, 2009, 6:02:50 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi admiras vin, Renato! Unue vi esprimas firman opinion pri tio, kio estas
Esperanto kaj kio ne estas Esperanto, kaj poste vi akceptas "kompromison",
kiu laux via unue esprimita opinio ne estas Esperanto. Eble nur italoj
kapablas tion fari, ne skizofreniigxante! Rigardu:

Renato:


> Mi havas ankoraŭ pli da duboj ol Otto pri la karaktero de tiu stranga
> t. Laŭ mi ĝi ne povas esti sufikso, kaj la luda maniero krei la serion
> estas en ordo kiel ludo, sed ĝi ĉesas esti en ordo, kiam oni volas
> eltiri regulojn pri la sufiksoj en Esperanto el tio, kion oni mem
> faris. Mi volas diri ke se mi kreus serion de vortoj kun nova finaĵo
> por la dualo: librod (=du libroj), virod (=du viroj), vortod (=du
> vortoj), mi
> ne povus poste aserti ke en Esperanto la konsonanto d montras la
> dualon.

[...]


> Kiom ajn tio estus bela kaj facila, ĝi apenaŭ estus Esperanto aŭ
> kreita per procedo akceptebla en Esperanto. La tabelvortojn oni kreis
> unu fojon por ĉiam kaj ĝi estas subsistemo en la lingvo. Ĉu oni
> rajtas enkonduki aliajn subsistemojn? Mi neus la eblecon.

[...]


>> La intervalnomoj estas multe pli facile lerneblaj laŭ tiu dua
>> sistemo, ĉar oni simple devas aldoni "-t-" al ĉio nombrovorto. Ĉar
>> unu celo de nia listo estas instigi la Esperantistojn uzi pli facile
>> lerneblajn formojn, ni rekomendas tiun duan sistemon de
>> intervalnomoj.

Do vi fakte ecx rekomendas tion, kion vi karakterizas kiel "apenaux [...]
kreita per procedo akceptebla en Esperanto"!

> Kion opinias la aliaj listanoj?

Ankaux mi avide legos la reagojn!

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2009, 8:54:32 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Kion opinias la aliaj listanoj?
Ankaux mi avide legos la reagojn!

Mi havas la impreson, ke en la diskutoj pli kaj pli temas pri kontrastro
inter fundamentismo kaj skemismo.
La celo de ĉi tiu laborgrupo ja estis plisimpligi la vortliston cele la
plifaciligon de la lernado en landoj ekster Eŭropo. Ĉu mi eraras?

Nu, mi sincere opinias, ke ni foje pli respondas al la celo de Zamenhof iom
devojiĝante de iuj dubindaj interpretoj de la fundamento.
Mi havas - eble profesian - emon al skemismo, kaj mi kredas, ke la sukceso
de la lingvo estas dankenda al ĝia skemismo.

Amike, iom skemisme salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 11:25:20 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi havas - eble profesian - emon al skemismo, kaj mi kredas, ke la sukceso 
de la lingvo estas dankenda al ĝia skemismo.
Vi pravas, sed ankaŭ al la fakto ke Zamenhof elektis "naturajn" radikojn kombine kun skemisma sistemo. [Interkrampe, la plej malfacile enkapigebla parto de Esperanto por novaj lernantoj estas ĝuste la tabelvortoj, almenaŭ en Italujo]

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 11:33:05 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
poste vi akceptas "kompromison",  kiu laux via unue esprimita opinio ne estas Esperanto. Eble nur italoj kapablas tion fari, ne skizofreniigxante!
Memoru pri Venecio, fiera defendanto de la katolika fido, kaj dum jarcentoj negocanta kun la islamanoj sen problemoj.  La fakto estas, ke aŭ oni mortigas Markos-on, aŭ oni provas kompromisi. La fig-folio en ĉi tiu okazo estas ke "unut-o" povas esti konsiderata aparta radiko. Ni vidu kiel progresas la diskuto.



Do vi fakte ecx rekomendas tion, kion vi karakterizas kiel "apenaux [...] 
kreita per procedo akceptebla en Esperanto"!
Eble mi devas relegi la tekston de la klarigoj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jan 27, 2009, 1:14:02 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/1/27 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Anna demandis:

C'u estas muzikistoj en la Esperanta mondo, kiuj efektive uzas tiun sistemon, au' c'u g'i estas nur teoria inventaj'o?

Ĝi ne nur estas teoriaĵo, sed jam multe uzata sistemo. Laŭ guglotrafoj, estas kelkcent ĝis kelkmil da interretaj Esperantlingvaj uzoj por ĉiu el la vortoj en tiu sistemo. Mi jam kelkfoje aŭdis ilin de muzikemaj Esperantistoj (kvankam mi malofte mem parolas pri muziko).
 
     Ne estas mirige, ke iom da fidemaj homoj uzas sistemon, kiun al ili instruas la Muzika Terminaro de Merrick kaj Butler, eldonita de UEA, la Nova PIV  kaj iuj aliaj impone laudegataj dokumentoj. Sed el tio oni nenion povas konkludi, same kiel el la Kalocsay-a adjektivigo de virinoj oni ne povas konkludi, ke virinoj estus adjektivoj. (Laudon al Mihhaelo Duc-Goninaz, ke tio chi ne estis transprenita en la Novan PIV-on !) Ni ne estu tiaj fidemuloj.
     Ankau se milionoj da homoj uzadus la vortojn "unuto", "duto", "trito" kaj similajn, "t/" ne povus esti Esperanta sufikso, char en tiu lingvo la sufiksoj konsistas el vokalo kaj poste venanta konsonanto au konsonantogrupo. (Pro tio ankau "i/" ne povus esti sufikso. Kvankam ili kutime estas nomataj "sufiksoj", "chj/" kaj "nj/" ne estas lokeblaj en saman tabelon kiel la ceteraj "sufiksoj" : rimarku, ke ne nur per sia literkonsisto, sed ankau per sia konduto ili tre malsamas.) El la Nova PIV oni vidas, kiel malbonfartigaj estis tiuj vortoj por la vortaristo. Oni ja legas tie, s. v. "-t/", ke tiu estas "Suf., kiu, aldonite al la numeraloj, esprimas interval-nomojn : du~o, tri~o (tercio) [...]". Sed tiun sufikson oni nenie retrovas. Vorto "tri/t/o" (do "~to" ) ne aperas s. v. "*tri." Iel kompense "trit/o" aperas kiel paragrafkapo, kun unuvortera "trit/".
     Dume en la malnova PIV oni legas nur, en la tria subparagrafo s. v. "
*t.", ke tiu (kun antaua stelo, do prezentata kiel Fundamenta vortero !) estas :  "Proponita suf., kiu, aldonita al la numealoj, esprimus la respondajn muzikajn intervalojn".

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2009, 4:49:24 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>...  [Interkrampe, la plej malfacile enkapigebla parto de Esperanto por novaj lernantoj estas ĝuste la tabelvortoj, almenaŭ en Italujo]
Jes. Tiuj el aliaj lingvoj tiuj vortoj estas ankoraŭ pli malfacile enkapigeblaj. Danke al la tabeloj la Esperantaj estis multe pli facilaj ol la nacilingvaj, almenaŭ por mi. Mi supozas, ke ne malfacilas pruvi, ke manko de skemo pli malfaciligus la lernadon.
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jan 28, 2009, 7:04:48 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> [Interkrampe, la plej malfacile
> enkapigebla parto de Esperanto por novaj lernantoj estas ĝuste la
> tabelvortoj, almenaŭ en Italujo]

Sendube, tamen ne pro la skemeco, sed pro la malamplekseco de la subsistemo.
La tabelvortoj en -o certe estas facile memoreblaj, cxar ilia finajxo havas
apogon en la gxenerala substantiva finajxo. Sed la gxenerala adverba
finajxo -e povas rilati cxu al loko, cxu al maniero, cxu al kvanto, cxu al
tempo, cxu ecx al kauxzo. Ke la tabelvortoj en -e signifas lokon, pri tio
oni povas faciligi la memoron, pensante pri la direkt-montra -n; sed ke -el
indikas manieron, -om kvanton, -am tempon kaj -al kauxzon, pri tio ne
ekzistas memor-faciligilo ekster la tabelvortoj. Se oni sercxas apogon de -u
ekster la tabelvortoj, oni trovas nur la imperativon!

La finajxoj de la tabelvortoj trovigxas nur en 5 vortoj. Male, la
komencajxoj de la tabelvortoj trovigxas en duoble pli, kaj tio faras
diferencon! Mi supozas, ke oni gxenerale ne forgesas la signifojn de ki-,
ti-, i-, cxi- kaj neni-.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2009, 2:09:55 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
La finajxoj de la tabelvortoj trovigxas nur en 5 vortoj. Male, la 
komencajxoj de la tabelvortoj trovigxas en duoble pli, kaj tio faras 
diferencon! Mi supozas, ke oni gxenerale ne forgesas la signifojn de ki-, 
ti-, i-, cxi- kaj neni-.
Laŭ mia sperto de instruisto en Espernato-kursoj en Italujo, la distingo inter kial/kiel, tial/tiel, ktp. restas mistera dum la tuta unua jaro malgraŭ la klarigoj de la instruisto. Post la unua jaro ĝi klariĝas, sed multaj el la tabelvortoj estas neniam uzataj (ĉiom, ekzempel).

Ankaŭ la distingo inter kio kaj kiu estas problmea sed pro aliaj kialoj: personoj/aĵoj, substantivo/pronomo.

Amike

Renato

Otto 




Fra Simo

unread,
Jan 28, 2009, 5:47:13 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/1/26 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Otto skribis:

devus esti "unu(·)t·o", ktp.

Bone. Mi konsentas kun tiu maniero prezenti ĝin,
     Ni eble povus havi tion komence de paragrafo, antau simbolo esprimanta nian malrekomendon, char efektive iuj uzantoj de "duto", "trito" k. s. malfirmas pri la nombro de siaj vorteroj. Tiasignifa uzado de krampoj oportune shparigas multan lokon.
     Sed ni ne povas ion tian skribi kiel nian rekomendatajhon. Ni ja ne povas samtempe rekomendi kaj "unut/o"-n, per tio rekomendante radikon "unut/", kaj "unu/t/o"-n, per tio tiun saman radikon malrekomendante, kaj rekomendante novaspecan vorteron "t/".
sed tiam ni certe devas aldoni informon pri kio tio signifas kaj kial ni tiel prezentis ĝin. [...]

Tiu aparta paĝo kun informoj pri tiuj intervalnomoj povus ekzemple enhavi la jenan tekston:
----

Ekzistas en la efektiva lingvouzo en Esperanto du malsamaj sistemoj nomi la muzikajn intervalojn:
[...]

----
Ĉu tiu klariga teksto estas en ordo por ĉiuj?
     Por mi nepre ne !  Ne ion tian bezonas homoj dezirantaj trovi rekomendojn, kiel kompreni au, respektive, kiarimede ne uzi vortojn PIV-lingvajn (espereble vi komprenas, kiasence tiun chi lastan vorton mi uzas). Aliflanke, ne ion tian bezonas homoj celantaj al pli simpla Esperanto.
     Nia tasko ja ne estas proponi laudantan registradon de "la efektiva lingvouzo en Esperanto", kiu efektive grandparte estas ne-Esperanta au pro iuj aliaj kialoj malrekomendinda, sed prezenti proponojn por tiun plibonigi. Mem la nomo de nia grupo tion al ni konstante rememorigas.
     Ne nur pli la klariga teksto mi ne konsentas, sed ankau pri la rekomendado de "duto", "trito" k. s., kiu ian tian klarigon necesigas. En antaua mesagho (pardonu, ke ne lauvice mi enfaladas !) mi jam memorigis, ke  sufikso "t/" ne estus ebla en Esperanto. JHus mi legis aldonajn klarigojn same konkudigajn de Otto. Mi tuj poste miris, ke tuj poste li mem ne plu estis firma pri tio, kion li bele klarigis. Se mi trovos por tio tempon, mi reiros al lia mesagho kaj tien enshovos kelkajn komentariojn.
 
     Amike salutas                   Francisko

Fra Simo

unread,
Jan 28, 2009, 6:54:11 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/1/26 Pilar Otto pil...@online.no

Marcos:
> [...] neoficialan sufikson "-t-".


Temas ne nur pri "neoficiala sufikso", sed pri preskaux NEEBLA sufikso laux principo, kiu sxajnas subkusxi sub la strukturo de la Fundamentaj sufiksoj: cxiuj (kun 2 esceptoj, kiujn mi poste priparolas) konsistas el vokalo
sekvata de unu aux pluraj konsonantoj. Estas eksplicite dirite (en la Unua Libro), ke la sufiksoj estas konsidereblaj kiel memstaraj vortoj (radikoj).
Estus nenormale havi radikon sen vokalo. Laux tiu vidpunkto -t- estas "neebla" sufikso.
     GHis chi tie Otto preskau plene pravas. Nur kun la vorto "preskau" mi ne konsentas.

Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
la radiko, post kiu ili staras. Tiel ne kondutas la intervala -t-.
     Efektive "chj/" kaj "nj/" ne estas "sufiksoj" samasence kiel la ceteraj "sufiksoj", sed vorteroj el propra speco, tre malsamaj je chiuj ceteraj vorteroj, kaj starantaj rande, preskau ekstere de la lingvo. Ili estas uzeblaj nur kun nomoj de uloj au kun aliaj vortoj, per kiuj oni simile povas iun alparoli.
 
Sxajnas, ke Zamenhof perceptis kiel memstarajn "vortojn" ne nur la afiksojn, sed ankaux la gramatikajn finajxojn, inter kiuj la senvokalajn -n kaj -j.
     Efektive chiuj vorteroj Esperantaj havas sian konstantan formon (kun escepto de "o~'" kaj de "la~l'" ;  la stumpigoj pro "chj/" kaj "nj/" estas io alispeca, kiu tushas vortojn kaj ne vorterojn) kaj sian konstantan signifon. Tio estas klare dirata komence de la Universala Vortaro :
Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.
     Sed tie "vorto"  signifas nek  "litercheno, kiun oni skribas inter du intervortaj interspacoj au interpunkciajhoj", nek "lingva estajho sintakse funkcianta", sed ja "vortero, el kiu oni faras vortojn" (vortojn lau la unua jhusa signifo). El tio neniel sekvas, ke chiuj vorteroj povas samamaniere konduti en vortofarado , kaj speciale ne, ke "j" au "n" povas same konduti, kiel sufiksoj.
     Estas nenia rilato inter tio kaj nia rezonado pri "t/". El tio, ke finajhoj, au ke "j" au "n" (kiuj estas postfinajhoj el du malsamaj specoj) povas konsisti el unu sola litero, neniel sekvas, ke ankau sufiksoj povus esti unuliteraj.
 
     Pri la postaj linioj de Otto mi do ne povas konsenti :
Se oni pesas tion kontraux la cxi-supre prezentitaj faktoroj, la pesilo eble tiom alproksimigxas al ekvilibro, ke -t- povas esti akceptata kiel sufikso. Sed gxi estus sufikso, kiu kondutas pli kiel etnolingvaj sufiksoj ol kiel
E-aj.
     CHu tiu "t/" similus al la gentlingvaj "sufiksoj" per tio, ke ghi ne estus libere uzebla en vortfarado ?  Tio estas eksterduba. Sed ghuste pro tio ghi neniom estas vortero de Esperanto, do ne "vorto"  lau la signifo en la supre citita frazo el la Fundamento.
 
> (...] Oni eĉ povus rigardi tiujn vortojn ne kiel

> kunmetaĵojn, sed kiel apartajn radikojn, sisteme >formitajn por pli  facila memorigeblo (do simile kiel oni >rigardas la tabelvortojn, aŭ
> kiel oni prefere rigardu multajn sciencajn vortojn, kiujn PIV (erare)
> rigardas kiel kunmetaĵojn, ekzemple ĥemiajn vortojn kun la
> ŝajnsufiksoj "at", "in" kaj "ol").
     Nepra konkludo !  Nur tiel la vortoj "unuto", "duto", "trito" k. s. estus registreblaj. Sed per tio oni aldonus al la radikoprovizo de Esperanto radikojn novajn en nombro egala al tiu de la nombronomaj. Kaj kion do oni farus por la nombroj super dek ?  Oni devus krei radikojn "dekunut/", "dekdut/" k. t. p.


Bone, sed tiam:

> prim·o → unu·t·o, unu·a (interval·o)

devus esti "unu(·)t·o", ktp.
     Do nepre ne eblas streketo antau la litero "t".
komentariojn.
 
     Amike salutas                   Francisko

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2009, 7:25:25 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis (pri la propono skribi "unut·o" ktp sen dividilo antaŭ la "t"):

Nepra konkludo !  Nur tiel la vortoj "unuto", "duto", "trito" k. s. estus registreblaj.

Ĉiukaze, Renato jam skribis, ke nur tiel li pretas listigi tiujn alternativojn, kaj mi jam konsentis kun tiu maniero.

Do por la listo nun nur restas diskutinda, ĉu entute listigi tiujn alternativojn aŭ ne. Laŭ mi, ni certe listigu ilin, ĉar temas pri multe pli facile lernebla sistemo ol "primo", "sekundo", "tercio" ktp. Aldone, la skemisma sistemo jam estas vere uzata, do por normalaj uzantoj nur temus pri elekto inter la skemisma kaj la latineca sistemo.

Ĉu iuj listanoj efektive ŝatas la latinecajn nomojn por muzikaj intervaloj? Se ne, kiel vi nomas (aŭ nomus) la intervalojn, se ne plaĉas al vi la skemisma maniero?

Amike,

Marcos

PS: Kvankam mi jam konsentis listigi la skemismajn esprimojn sen dividiloj antaŭ la "t", mi tamen ŝatus demandi al tiuj, kiuj per la Fundamento argumentis kontraŭ la vortero "t": Kie en la Fundamento estas skribita tiu regulo, ke sufikso ne povas konsisti nur el konsonantoj? Eĉ se ĉiuj sufiksoj en la Fundamento (krom la ĉiuokaze esceptaj "nj" kaj "ĉj") enhavas vokalojn, tio ne signifas, ke la Fundamento malpermesas senvokalajn sufiksojn. Ĝi nur signifas, ke la Fundamento ne enhavas ilin, sed tio klare estas tute alia afero. Se la Fundamento estas netuŝebla, kial oni permesas al si inventi novajn regulojn, laŭdire "Fundamentajn", kiuj teman tute ne estas menciataj en la Fundamento? Troa al-interpretado laŭ mi estas evitinda ĉe netuŝeblaj verkoj!

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 29, 2009, 3:42:50 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

> 2009/1/26 Pilar Otto pil...@online.no

> Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
>> ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
>> la radiko, post kiu ili staras. Tiel ne kondutas la intervala -t-.

> Efektive "*chj/*" kaj "*nj/*" ne estas "sufiksoj" samasence kiel la


> ceteraj "sufiksoj", sed vorteroj el propra speco, tre malsamaj je chiuj
> ceteraj vorteroj, kaj starantaj rande, preskau ekstere de la lingvo. Ili
> estas uzeblaj nur kun nomoj de uloj au kun aliaj vortoj, per kiuj oni simile
> povas iun alparoli.

Bone. Tio montras, ke en Esperanto - tute lau-Fundamente - povas ekzisti
tiaj preskau-sufiksoj (radikokreiloj), kiuj konsistas el nuraj
konsonantoj, kaj kiuj uzighas nur en tre limigita kampo. Oni povas klasi
la nun diskutatan "-t-" en "unuto", "duto", "trito" k.t.p. en tiun
kategorion. (Kaj se oni volas, oni povas simile klasi la elementon "-i-"
en landnomoj kiel "Francio" kaj "Chinio.)

Per tia "-t-" oni fakte kreas nur dek radikojn: UNUT/, DUT/, TRIT/,
KVART/, KVINT/, SEST/, SEPT/, OKT/, NAUT/ kaj DEKT/, kiuj naskas
la vortojn "unuto", "duto", "trito", "kvarto", "kvinto", "sesto",
"septo", "okto", "nauto" kaj "dekto". Kun tiuj vortoj eblas krome
fari kunmetajhojn kiel "dek-unuto", "dek-duto" k.t.p. (sed
praktike nur manpleneto da tiaj grandaj intervalonomoj reale
uzighas).

Fakte "-t-" estas malpli stranga elemento ol la Fundamentaj "-chj-"
kaj "-nj-", che kiuj okazas stumpigo de la origina radiko. Tiurilate
"-t-" kondutas multe pli normale.

Konklude: Se eblas en Esperanto "-chj-" kaj "-nj-", tiam ekzistas
malmulte da principaj argumentoj kontrau "-t-". Sed vortaroj
kredeble registru chiuj dek radikojn kreitajn per tiu radikofarilo
kiel apartajn radikojn.

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 3:49:42 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Francisko!

Ebel vi maltrafis kelkajn mesaĝojn, en kiuj mi kaj Marcos interkonsentis pri registrado en la listo, kiu forigas la problemojn, kiujn vi levas.

Sed, evidente, oni devas ĉiam veki kaj atenti (eble "vigili" en la malbona lingvo) ĉar la  Fundamento estas daŭre atencata.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 4:02:15 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Kie en la Fundamento estas skribita tiu regulo, ke sufikso ne povas konsisti nur el konsonantoj? kaj tiel plu poste

En neniu loko, sed oni eltiras ĝin el rigardado de la funkciad-maniero de la lingvo tra la tuta Fundamento.

En la Biblio nenie estas la  indiko, ke Dio ne havas nepinon, kiu sekvas la budaisman religion, kaj tamen .....

Eble la demando estas por la nbeekzistanta listo: la-bona-gramatiko.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 29, 2009, 4:05:25 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcos:

>> Kie en la Fundamento estas skribita tiu regulo, ke sufikso ne povas
>> konsisti nur el konsonantoj? kaj tiel plu poste

> En neniu loko, sed oni eltiras ĝin el rigardado de la funkciad-maniero
> de la lingvo tra la tuta Fundamento.

Nur se oni ial decidas tute ne rigardi tiujn partojn de la Fundamento,
en kiuj temas pri "-chj-" kaj "-nj-". Sed se oni agas tiel, kiel oni
povas diri, ke oni rigardas la _tutan_ Fundamenton?

Evidente la Fundamento ne diras, ke chiuj sufiksoj devas esti tiaj
kiel UL/, IND/, AJH/ k.t.p. Ghi eksplicite allasas ankau alispecajn
sufiksojn. Tio estas fakto.

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 5:21:33 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Evidente la Fundamento ne diras, ke chiuj sufiksoj devas esti tiaj
kiel UL/, IND/, AJH/ k.t.p. Ghi eksplicite allasas ankau alispecajn
sufiksojn. Tio estas fakto.
Jes, kaj ĝi jam estis citita en ĉi tiu diskutoi ankaŭ de Otto. Mia opinio estas, ke tiu fakto (-ĉj- kaj -nj-) estas tiel marĝena kaj aparta, ke oni ne ĝeneraligu ĝin.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 29, 2009, 6:47:49 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Bertilo:

Sed neniu proponis ion tian ĝeneraligi. Temas nur pri unu
konkreta tia kvazaŭ-sufikso "-t-", kiu jam ekzistas, kaj kiu
jam estas uzata sur tre klare limigita kampo.

Ĉiuokaze oni povas ankaŭ tute ne paroli pri sufikso, kiam
temas pri vortoj kiel "unuto", "duto" k.t.p. (dek vortoj,
ne pli). Oni povas simple diri, ke temas pri radikoj kreitaj
ene de Esperanto surbaze de analogeco kun la internaciaj
vortoj "kvarto" kaj "kvinto", ĉe kiuj oni povas vidi
kvazaŭan vortfarilon "-t-". Similete Zamenhof kreis la
tabelvortojn: tiu vortgrupo baziĝas sur analogaĵoj en
nacilingvaj vortoj, sed enhavas plurajn aparte Esperantajn
kreaĵojn surbaze de tiuj analogaĵoj.

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 7:29:10 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Ĉiuokaze oni povas ankaŭ tute ne paroli pri sufikso
Tion ni faros tre baldaŭ en niaj listoj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jan 31, 2009, 5:29:19 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/1/29 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>


Fra Simo skribis:

> 2009/1/26 Pilar Otto pil...@online.no

> Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
>> ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
>> la radiko, post kiu ili staras.
     Pro skriberaro mi chi tiel skribis (senkulpigon mi petas). Ili ne formanghas parton de la radiko, sed ja parton de la vorto, au, pli ghuste, char tio ne tushas la vortofinan finajhon, de la vortobazo. Per tio ili staras ekstere de la vortofara sistemo de Esperanto, lau kiu vortojn oni faras per kunmetado de vorteroj. Estus singarde ilin ne nomi "sufiksoj", sed uzi por ili ian alian vorton.
     Kvankam per tio ne plilongighas la vorteroprovizo de la lingvo (ni atentu, ke el la ekzisto de la vortoj "pa//chj/o" kaj "pa//nj/o" ne ekekzistas du novaj radikoj "pa/", unu kun signifo "naskiginto", unu kun signifo "naskintino"), char lau unu difinita maniero ili estas libere fareblaj el chia vortobazo de ulonomo au alia vorto alparola, tamen la vortobazoj finighantaj per "chj/" au "nj/" iel parencas al unupecaj radikoj.  Ion tian oni ne povus gheneraligi sen granda danghero por la lingvo.
 
Tiel ne kondutas la intervala -t-.

>      Efektive "*chj/*" kaj "*nj/*" ne estas "sufiksoj" samasence kiel la
> ceteraj "sufiksoj", sed vorteroj el propra speco, tre malsamaj je chiuj
> ceteraj vorteroj, kaj starantaj rande, preskau ekstere de la lingvo. Ili
> estas uzeblaj nur kun nomoj de uloj au kun aliaj vortoj, per kiuj oni simile
> povas iun alparoli.

Bone. Tio montras, ke en Esperanto - tute lau-Fundamente - povas ekzisti
tiaj preskau-sufiksoj (radikokreiloj)
     Kreado de radikoj estas io alia, ol farado de vortoj.  Pri tio vidu pli malsupre, kaj ankau tion, kion pli supre mi skribis pri "patro" kaj "patrino" !
, kiuj konsistas el nuraj
konsonantoj, kaj kiuj uzighas nur en tre limigita kampo.
     Tio montras nur tion, ke, apud la ordinaraj vorteroj de Esperanto, efektive ekzistas ankau "chj/" kaj "nj/". 
Oni povas klasi
la nun diskutatan "-t-" en "unuto", "duto", "trito" k.t.p. en tiun
kategorion. (Kaj se oni volas, oni povas simile klasi la elementon "-i-"
en landnomoj kiel "Francio" kaj "Chinio.)
      Efektive radikoj el la speco de "unut/", "dut/" k. s. venus apud la radikojn "unu", "du" k. s. iel simile kiel radikoj "Rusi/", "Germani/" k. s. apud la radikojn "rus/" (au "Rus/" : pri chi tio la Fundamento ne plene firmas), "german/" (au "German/") k. s. Per tio la fina litero t au i ne farighus vortero de Esperanto, same kiel el la ekzisto de "tiom", "kiom", "chiom" k. t. p. ne ekestis en Esperanto ia novaspeca vortero "om" (novaspeca, char ghi kondutus precize nek kiel sufikso, nek kiel finajho).
     Estas tiuj diferencoj, ke "Rusi/" kaj "Germani/" rekte kontrauas la Fundamenton (en kiu ni legas, ke : "La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo") , dum la demando pri "unuto" k. s. neniel estas tie tushata, kaj, eble (nome, se Bertilo pravas pri "dek-unuto"), ke da muzikaj "intervaloj" ekzistas malpli multe, ol da gentoj
Per tia "-t-" oni fakte kreas nur dek radikojn: UNUT/, DUT/, TRIT/,
KVART/, KVINT/, SEST/, SEPT/, OKT/, NAUT/ kaj DEKT/, kiuj naskas
la vortojn "unuto", "duto", "trito", "kvarto", "kvinto", "sesto",
"septo", "okto", "nauto" kaj "dekto".
      Efektive temus pri kreado de novaj radikoj, ne pri vortofarado interne de Esperanto.
Kun tiuj vortoj eblas krome
fari kunmetajhojn kiel "dek-unuto", "dek-duto" k.t.p. (sed
praktike nur manpleneto da tiaj grandaj intervalonomoj reale
uzighas).
     (Pri ebleco de vortoj el la speco de "dek-unuto" au "dek-duto" apud radikoj "unut/" au "dut/", se tiaj ekzistus, mi momente ne havas firman opinion.)
Fakte "-t-" estas malpli stranga elemento ol la Fundamentaj "-chj-"
kaj "-nj-", che kiuj okazas stumpigo de la origina radiko.
     Ne de la radiko, kiel pli supre mi skribis.
Tiurilate
"-t-" kondutas multe pli normale.

Konklude: Se eblas en Esperanto "-chj-" kaj "-nj-", tiam ekzistas
malmulte da principaj argumentoj kontrau "-t-". Sed vortaroj
kredeble registru chiuj dek radikojn kreitajn per tiu radikofarilo
kiel apartajn radikojn.
 
     Iel similaj demandoj ekestas pri kelkaj fremdaj fermitaj sistemoj, kiujn, prave au malprave, oni enprenis en Esperantajn tekstojn. Tia estas la nomaro de la mezurunuoj en la metra sistemo ("kilometro" ne konsistas el la Esperantaj "kil/o" kaj "metr/o" ; tamen, post enpreno de "kilometr/o", oni malfacile povas ne enpreni ankau milojn da pliaj mezurunuonomoj : "hektometr/o", "dekametr/o", k. a., "kilolitr/o", "kilovolt/o", k. m. a.
     Eble al iuj el vi gravos, ke la metra sistemo estas en multaj lingvoj vaste uzata ekster la Esperantistaro, dum la sistemo "unuto", "duto",  k. t. p. , estas elpensajho de kelkaj Esperantistoj. Pri tio mi mem ne havas plene firman starpunkton.
 
     El tio, ke ekzistas fortaj argumentoj kontrauaj al enpreno de  la sistemo "unuto", "duto",  k. t. p.  , ni ne konkludu, ke oni devus en Esperanto paroli latine, kaj diri "sekund/o", "terci/o", "kvart/o", "kvint/o", "sekst/o", "septim/o", "oktav/o",  k. t. p. Tio estus tipe "mal-bonalingva".
     Mi mem ne proponas nun ion, char mi ankorau havas dubojn pri utileco kaj pri preciza signifo de  "interval/o" kaj de kelkaj aliaj proponitaj primuzikaj terminoj. Sed, se  "interval/o"  estas bona vorto, la bezonatajn terminojn  oni facile povas farri helpe de tiu kaj de la nombronomoj. Tiam oni devos speciale atenti pri tio, ke "unuto" estas "intervalo" nenioma, kion mi intence chi-supre ne tushis.
 
     Amike salutas                   Francisko
 

Fra Simo

unread,
Jan 31, 2009, 5:30:41 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[NIGRE]]]
 
2009/1/29 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Fra Simo skribis:

> 2009/1/26 Pilar Otto pil...@online.no

> Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
>> ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
>> la radiko, post kiu ili staras.
     Pro skriberaro mi chi tiel skribis (senkulpigon mi petas). Ili ne formanghas parton de la radiko, sed ja parton de la vorto, au, pli ghuste, char tio ne tushas la vortofinan finajhon, de la vortobazo. Per tio ili staras ekstere de la vortofara sistemo de Esperanto, lau kiu vortojn oni faras per kunmetado de vorteroj. Estus singarde ilin ne nomi "sufiksoj", sed uzi por ili ian alian vorton.
     Kvankam per tio ne plilongighas la vorteroprovizo de la lingvo (ni atentu, ke el la ekzisto de la vortoj "pa//chj/o" kaj "pa//nj/o" ne ekekzistas du novaj radikoj "pa/", unu kun signifo "naskiginto", unu kun signifo "naskintino"), char lau unu difinita maniero ili estas libere fareblaj el chia vortobazo de ulonomo au alia vorto alparola, tamen la vortobazoj finighantaj per "chj/" au "nj/" iel parencas al unupecaj radikoj.  Ion tian oni ne povus gheneraligi sen granda danghero por la lingvo.
 
Tiel ne kondutas la intervala -t-.


>      Efektive "*chj/*" kaj "*nj/*" ne estas "sufiksoj" samasence kiel la
> ceteraj "sufiksoj", sed vorteroj el propra speco, tre malsamaj je chiuj
> ceteraj vorteroj, kaj starantaj rande, preskau ekstere de la lingvo. Ili
> estas uzeblaj nur kun nomoj de uloj au kun aliaj vortoj, per kiuj oni simile
> povas iun alparoli.

Bone. Tio montras, ke en Esperanto - tute lau-Fundamente - povas ekzisti
tiaj preskau-sufiksoj (radikokreiloj)
     Kreado de radikoj estas io alia, ol farado de vortoj.  Pri tio vidu pli malsupre, kaj ankau tion, kion pli supre mi skribis pri "patro" kaj "patrino" !
, kiuj konsistas el nuraj

konsonantoj, kaj kiuj uzighas nur en tre limigita kampo.
     Tio montras nur tion, ke, apud la ordinaraj vorteroj de Esperanto, efektive ekzistas ankau "chj/" kaj "nj/". 
Oni povas klasi

la nun diskutatan "-t-" en "unuto", "duto", "trito" k.t.p. en tiun
kategorion. (Kaj se oni volas, oni povas simile klasi la elementon "-i-"
en landnomoj kiel "Francio" kaj "Chinio.)
      Efektive radikoj el la speco de "unut/", "dut/" k. s. venus apud la radikojn "unu", "du" k. s. iel simile kiel radikoj "Rusi/", "Germani/" k. s. apud la radikojn "rus/" (au "Rus/" : pri chi tio la Fundamento ne plene firmas), "german/" (au "German/") k. s. Per tio la fina litero t au i ne farighus vortero de Esperanto, same kiel el la ekzisto de "tiom", "kiom", "chiom" k. t. p. ne ekestis en Esperanto ia novaspeca vortero "om" (novaspeca, char ghi kondutus precize nek kiel sufikso, nek kiel finajho).
     Estas tiuj diferencoj, ke "Rusi/" kaj "Germani/" rekte kontrauas la Fundamenton (en kiu ni legas, ke : "La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo") , dum la demando pri "unuto" k. s. neniel estas tie tushata, kaj, eble (nome, se Bertilo pravas pri "dek-unuto"), ke da muzikaj "intervaloj" ekzistas malpli multe, ol da gentoj
Per tia "-t-" oni fakte kreas nur dek radikojn: UNUT/, DUT/, TRIT/,

KVART/, KVINT/, SEST/, SEPT/, OKT/, NAUT/ kaj DEKT/, kiuj naskas
la vortojn "unuto", "duto", "trito", "kvarto", "kvinto", "sesto",
"septo", "okto", "nauto" kaj "dekto".
      Efektive temus pri kreado de novaj radikoj, ne pri vortofarado interne de Esperanto.
Kun tiuj vortoj eblas krome

fari kunmetajhojn kiel "dek-unuto", "dek-duto" k.t.p. (sed
praktike nur manpleneto da tiaj grandaj intervalonomoj reale
uzighas).
     (Pri ebleco de vortoj el la speco de "dek-unuto" au "dek-duto" apud radikoj "unut/" au "dut/", se tiaj ekzistus, mi momente ne havas firman opinion.)
Fakte "-t-" estas malpli stranga elemento ol la Fundamentaj "-chj-"

kaj "-nj-", che kiuj okazas stumpigo de la origina radiko.
     Ne de la radiko, kiel pli supre mi skribis.
Tiurilate

"-t-" kondutas multe pli normale.

Konklude: Se eblas en Esperanto "-chj-" kaj "-nj-", tiam ekzistas
malmulte da principaj argumentoj kontrau "-t-". Sed vortaroj
kredeble registru chiuj dek radikojn kreitajn per tiu radikofarilo
kiel apartajn radikojn.

Fra Simo

unread,
Jan 31, 2009, 5:33:24 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[Simplatekste]]]

2009/1/29 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>


>
> Fra Simo skribis:
>
> > 2009/1/26 Pilar Otto pil...@online.no
>
> > Tamen ekzistas 2 senvokalaj sufiksoj, -cxj- kaj -nj-. Ili estas nenormalaj
> >> ne nur pro sia formo, sed ankaux pro sia konduto: ili formangxas parton de
> >> la radiko, post kiu ili staras.

Pro skriberaro mi chi tiel skribis (senkulpigon mi petas). Ili ne


formanghas parton de la radiko, sed ja parton de la vorto, au, pli
ghuste, char tio ne tushas la vortofinan finajhon, de la vortobazo.
Per tio ili staras ekstere de la vortofara sistemo de Esperanto, lau
kiu vortojn oni faras per kunmetado de vorteroj. Estus singarde ilin
ne nomi "sufiksoj", sed uzi por ili ian alian vorton.
Kvankam per tio ne plilongighas la vorteroprovizo de la lingvo
(ni atentu, ke el la ekzisto de la vortoj "pa//chj/o" kaj "pa//nj/o"
ne ekekzistas du novaj radikoj "pa/", unu kun signifo "naskiginto",
unu kun signifo "naskintino"), char lau unu difinita maniero ili estas
libere fareblaj el chia vortobazo de ulonomo au alia vorto alparola,
tamen la vortobazoj finighantaj per "chj/" au "nj/" iel parencas al
unupecaj radikoj. Ion tian oni ne povus gheneraligi sen granda
danghero por la lingvo.

>


> Tiel ne kondutas la intervala -t-.
>
> > Efektive "*chj/*" kaj "*nj/*" ne estas "sufiksoj" samasence kiel la
> > ceteraj "sufiksoj", sed vorteroj el propra speco, tre malsamaj je chiuj
> > ceteraj vorteroj, kaj starantaj rande, preskau ekstere de la lingvo. Ili
> > estas uzeblaj nur kun nomoj de uloj au kun aliaj vortoj, per kiuj oni simile
> > povas iun alparoli.
>
>> Bone. Tio montras, ke en Esperanto - tute lau-Fundamente - povas ekzisti

>> tiaj preskau-sufiksoj (radikokreiloj)

Kreado de radikoj estas io alia, ol farado de vortoj. Pri tio
vidu pli malsupre, kaj ankau tion, kion pli supre mi skribis pri
"patro" kaj "patrino" !
>>

>> , kiuj konsistas el nuraj
>> konsonantoj, kaj kiuj uzighas nur en tre limigita kampo.

Tio montras nur tion, ke, apud la ordinaraj vorteroj de


Esperanto, efektive ekzistas ankau "chj/" kaj "nj/".
>>

>> Oni povas klasi
>> la nun diskutatan "-t-" en "unuto", "duto", "trito" k.t.p. en tiun
>> kategorion. (Kaj se oni volas, oni povas simile klasi la elementon "-i-"
>> en landnomoj kiel "Francio" kaj "Chinio.)

Efektive radikoj el la speco de "unut/", "dut/" k. s. venus apud


la radikojn "unu", "du" k. s. iel simile kiel radikoj "Rusi/",
"Germani/" k. s. apud la radikojn "rus/" (au "Rus/" : pri chi tio la
Fundamento ne plene firmas), "german/" (au "German/") k. s. Per tio la
fina litero t au i ne farighus vortero de Esperanto, same kiel el la
ekzisto de "tiom", "kiom", "chiom" k. t. p. ne ekestis en Esperanto ia
novaspeca vortero "om" (novaspeca, char ghi kondutus precize nek kiel
sufikso, nek kiel finajho).
Estas tiuj diferencoj, ke "Rusi/" kaj "Germani/" rekte kontrauas
la Fundamenton (en kiu ni legas, ke : "La rusoj loghas en Rusujo kaj
la germanoj en Germanujo") , dum la demando pri "unuto" k. s. neniel
estas tie tushata, kaj, eble (nome, se Bertilo pravas pri
"dek-unuto"), ke da muzikaj "intervaloj" ekzistas malpli multe, ol da
gentoj
>>

>> Per tia "-t-" oni fakte kreas nur dek radikojn: UNUT/, DUT/, TRIT/,
>> KVART/, KVINT/, SEST/, SEPT/, OKT/, NAUT/ kaj DEKT/, kiuj naskas
>> la vortojn "unuto", "duto", "trito", "kvarto", "kvinto", "sesto",
>> "septo", "okto", "nauto" kaj "dekto".

Efektive temus pri kreado de novaj radikoj, ne pri vortofarado
interne de Esperanto.
>>


>> Kun tiuj vortoj eblas krome
>> fari kunmetajhojn kiel "dek-unuto", "dek-duto" k.t.p. (sed
>> praktike nur manpleneto da tiaj grandaj intervalonomoj reale
>> uzighas).

(Pri ebleco de vortoj el la speco de "dek-unuto" au "dek-duto"


apud radikoj "unut/" au "dut/", se tiaj ekzistus, mi momente ne havas
firman opinion.)
>>

>> Fakte "-t-" estas malpli stranga elemento ol la Fundamentaj "-chj-"
>> kaj "-nj-", che kiuj okazas stumpigo de la origina radiko.

Ne de la radiko, kiel pli supre mi skribis.
>>


>> Tiurilate
>> "-t-" kondutas multe pli normale.
>>
>> Konklude: Se eblas en Esperanto "-chj-" kaj "-nj-", tiam ekzistas
>> malmulte da principaj argumentoj kontrau "-t-". Sed vortaroj
>> kredeble registru chiuj dek radikojn kreitajn per tiu radikofarilo
>> kiel apartajn radikojn.

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2009, 12:39:09 PM2/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
se  "interval/o"  estas bona
vorto, la bezonatajn terminojn  oni facile povas farri helpe de tiu
kaj de la nombronomoj.
Kara Francisko,

laŭ la registrado ankoraŭ ne tute okazinta en niaj listoj, vi rajtas diri "unu-a interval-o" ktp. dum vi vivos.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages