Vojaĝo tra suda Francujo

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2012, 8:56:22 AM10/7/12
to °listo 'lbl', °listo 'la bona teksto', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', °lbml, °listo 'te', ° listo 'redaktantoj'
Karaj listanoj, mi volas pardonpeti pro nerespondado de mesaĝoj en ĉi tiuj listoj dum la lastaj semajnoj. Fakte mi prelegis en deko da Esperanto-kluboj tra suda Francujo. Mi promesas, ke nun mi reordigos la respondendajn mesaĝojn ankaŭ en niaj listoj.

Unu el la prelegoj havis la titolon "Kial francoj, ne parolante la turkan, sensukcese provis detrui Esperanton", kaj temis pri niaj kutimaj temoj.

Pozitive mirinda estas la fakto, ke ĉiuj ŝajnis informitaj pri nia laboro kaj konsentaj pri ĝi. Multaj eĉ provis uzi la tutan tempon la vorton "Francujo" anstataŭ "Francio".  Multaj flugfolioj kaj kelkaj kopioj de la presita versio de "Simplaj samsignifaj vortoj" estis disdonitaj.

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Oct 7, 2012, 9:35:11 AM10/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Gratulon al Renato kaj al chiuj aliaj bonlingvanoj kaj uzantoj de autentikaj landonomoj !
 
Johan Derks
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages