Re: (la bona lingvo) principe.....

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 10, 2008, 5:24:32 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Ronaldo:

> > Se tiu sinteno necesas por aparteni al cxi tiu listo, mi baldaw
malabonos

> Tiu sinteno ne necesas por aboni ĉi tiun liston, sed certe, preter mia
> ekstremismo, iom da atento por ne multigi radikojn estas rekomendata
> al la anoj de ĉi tiu listo.

Nu, la cambridge english dictionary listigas 650.000 vortojn, dum PIV
nur 43.000... Kvankam mi senhezite agnoskas ke pluraj el tiuj 43.000
estas superfluaj (ekzemple la vortoj por "spermo homa" kaj "pelto de
rusa sciuro") , mi kredas ke unu de la kawzoj por la relativa
malpopulareco de esperanto estas *ke tro da aferoj ne jam elegante
esprimeblas en gxi*

Mi povus doni ekzemplojn, sed ne hodiaw

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2008, 3:07:00 AM9/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Kvankam mi senhezite agnoskas ke pluraj el tiuj 43.000
estas superfluaj (ekzemple la vortoj por "spermo homa" kaj "pelto de
rusa sciuro")
Se vi volas helpi nin, proponu linion kun la radiko, kiun vi taksas senutila.

mi kredas ke unu de la kawzoj por la relativa
malpopulareco de esperanto estas *ke tro da aferoj ne jam elegante
esprimeblas en gxi*
Mia opinio estas, ke la kaŭzoj estas aliaj, sed ni povas plukunlabori.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 11, 2008, 1:52:13 PM9/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

Nu, la cambridge english dictionary listigas 650.000 vortojn, dum PIV
nur 43.000... Kvankam mi senhezite agnoskas ke pluraj el tiuj 43.000
estas superfluaj (ekzemple la vortoj por "spermo homa" kaj "pelto de
rusa sciuro") , mi kredas ke unu de la kawzoj por la relativa
malpopulareco de esperanto estas *ke tro da aferoj ne jam elegante
esprimeblas en gxi*

Renato skribis pri radikoj, kaj vi nun skribas pri vortoj.

Certe lingvo bezonas pli ol 43.000 vortojn por chiu-situacie kaj chiu-fake bone funkcii. Sed tio ne estas la problemo por Esperanto: Pro ghia tre elasta vortfarado eblas uzi milionojn da Esperantaj vortoj surbaze de 2000-3000 radikoj.

La problemo kushas che la radikoj: Kelkaj Esperantistoj emas enkondukadi novajn radikojn, ech kiam eblas uzi kunmetajhojn anstataue. PIV listigis multegajn ne-necesajn radikojn. Tiel multaj nenecesaj radikoj pli-disvastighis. Tio kauzas malfaciligon de Esperanto, char oni devas lerni chiam pli kaj pli da radikoj.

La celo de nia grupo estas kontraustari al tiu tendenco de la novradikemaj Esperantistoj kaj vortaroj, kaj montri kiom multe eblas per malmultaj radikoj. Kiel bazon por krei la kunmetajhojn, ni uzas chefe la oficialajn radikojn, kaj inter ili preferas la Fundamentajn radikojn. Tamen ni foje venas al la konkludo, ke iu ne-oficiala radiko tamen necesas, kaj tiam ni ankau pretas uzi ghin por formi kunmetajhojn kun ghi.

Se vin tute ne ghenas la daura enkondukado de novaj radikoj, tiam chi tiu diskutlisto vershajne ne estas la ghusta listo por vi.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Sep 12, 2008, 10:33:47 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>


>Ronaldo skribis:
>
>Nu, la cambridge english dictionary listigas 650.000 vortojn, dum PIV
>> nur 43.000... Kvankam mi senhezite agnoskas ke pluraj el tiuj 43.000
>> estas superfluaj (ekzemple la vortoj por "spermo homa" kaj "pelto de
>> rusa sciuro") , mi kredas ke unu de la kawzoj por la relativa
>> malpopulareco de esperanto estas *ke tro da aferoj ne jam elegante
>> esprimeblas en gxi*
>
>
>Renato skribis pri radikoj, kaj vi nun skribas pri vortoj.

Cxu "lemoj" aw "lemaoj" estus pli bona termino ? Ja ne nur temas pri
radikoj sed ankaw pri adverboj k.s.

>
>Certe lingvo bezonas pli ol 43.000 vortojn por chiu-situacie kaj chiu-fake
>bone funkcii. Sed tio ne estas la problemo por Esperanto: Pro ghia tre
>elasta vortfarado eblas uzi milionojn da Esperantaj vortoj surbaze de
>2000-3000 radikoj.
>
>La problemo kushas che la radikoj: Kelkaj Esperantistoj emas enkondukadi
>novajn radikojn, ech kiam eblas uzi kunmetajhojn anstataue. PIV listigis
>multegajn ne-necesajn radikojn. Tiel multaj nenecesaj radikoj
>pli-disvastighis.

jes, multe da homoj troe fidas je PIV

>Tio kauzas malfaciligon de Esperanto,

eble

> char oni devas lerni chiam pli kaj pli da radikoj.

Tiel estas en plimalpli cxiu lingvo (escepte de aymara ?)

>La celo de nia grupo estas kontraustari al tiu tendenco de la
>novradikemaj Esperantistoj kaj vortaroj, kaj montri kiom multe eblas
>per malmultaj radikoj.

Tio povas esti agrabla hobio, sed ekde kiam oni preskribas
simpligojn kiuj perdigas la sencon, komencas njuwspikismo.

Ekzemple se mi volas enkonduki novan vorton kiel nederlanda
"gunnen" germane "goennen", norvege "unne" dane "unde", kaj
homoj preskribas al mi ke mi diru "malenvii"

Alia ekzemplo: la jxus proponita "sxlimebenajxo" (kiu cetere
bonas se oni komprenas "sxlimo" kiel "slib", sed ne se oni
komprenas gxin kiel "modder" (koto) aw "slijm" (muko) )

>Se vin tute ne ghenas la daura enkondukado de novaj radikoj, tiam
>chi tiu diskutlisto vershajne ne estas la ghusta listo por vi.


Nu, se homoj havas senchavajn alternativojn por iuj terminoj, mi
volonte legos pri tio. Aliflanke mi ne sxatas legi po dekojn da
duonbakitaj "alternativojn" por cxiu vorto en la vortaro. [jen do la
kialo por mia demando "kial?", antaw kelkaj tagoj]

gxis, Ronaldo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages