terapioj

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2009, 5:13:06 AM6/5/09
to °listo 'la bona lingvo'
En alia listo oni serĉas samsignifajn esprimojn por la jenaj vortoj:

fitoterapio, fizioterapio, hidroterapio, seroterapio.

Oni jam indikis "akvo-kuracado" por hidroterapio.

Kio estas la aliaj?

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jun 5, 2009, 5:32:03 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
fitoterapio: kuracado per medicinaj plantoj. Do mi proponas: plantkuracado
 
en la vjetnama: fitoterapio: liệu pháp thực vật
                       fizioterapio: liệu pháp vật lý
                       hidroterapio: thủy liệu pháp
                       seroterapio: liệu pháp huyết thanh
 
el kiuj:
                      terapio: liệu pháp (liệu: kuracado; pháp: metodo) tradukebla per metodo de kuracado
                      fito: thực vật: planto

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jun 5, 2009, 5:43:28 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com, ngoclan
Mi daŭrigas:
 
sero : huyết thanh (huyết: sango; thanh: la klara parto de sango)
hidro: akvo: thủy
fizio: el fiziko: vật lý
 
do mi proponas:
 
fitoterapio: plant-kuracado
fizioterapio: fizik-kuracado
hidroterapio: akvo-kuracado
seroterapio: sero-kuracado
 
En la medika ĵargono estas multaj aliaj vortoj kun -terapio
kiel:
muzikoterapio, aromaterapio, talasoterapio, ludterapio ktp.
La listo ne ankoraŭ elĉerpiĝas...
 
Amike,
Thu


 
On 6/5/09, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2009, 7:07:20 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu!

Mi registris ĉiujn viajn proponojn.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jun 5, 2009, 10:02:55 PM6/5/09
to la bona lingvo
Sammanire, ni jam havas:
Kemioterapio
Radioterapio

Kaj kia estas:
Odorterapio

(En ĉin-medicino) manĝoterapio

Kaj aliaj terapioj.
"HOMEOPATHY" = kio?
ĉu "exsanguinate" = "elsangigado"?

Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2009, 7:15:40 AM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
Kemioterapio
Tio povus iĝi:

kemi-o-terapi-o = ĥemi-o-kurac-ad-o
Radioterapio
Tio jam estas registrita kiel

radio-terapi-o = radi-ad-o-kurac-ad-o

Kaj kia estas:
Odorterapio
aŭ
(En ĉin-medicino) manĝoterapio
Eble odor-kuracado kaj manĝokuracado.


Kaj aliaj terapioj.
"HOMEOPATHY" = kio?
Ni ne trovis bonan simplan vorton por tio.

ĉu "exsanguinate" = "elsangigado"?
Ĉu temas pri angla vorto?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Jun 6, 2009, 5:38:19 PM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Nguyen Xuan Thu

> sero : huyết thanh (huyết: sango; thanh: la klara parto de sango)

Cxu tio kion la angloj nomas "plasma" ?


> do mi proponas:

> fitoterapio: plant-kuracado

tiu pensigus ke la planto estas kuracata

> fizioterapio: fizik-kuracado

cxu oni per tio kuracas ion ne pshxosomatan, aw cxu oni kuracas per
metodo apartenanta al la scienco-fako "fiziko" (NL-e natuurkunde)?

> seroterapio: sero-kuracado

denove dusenca: cxu oni kuracas la seron, aw per sero?


From: LajzTajfuno

> "HOMEOPATHY" = kio?

homeopatio estas teorio, kies du plej okulfrapaj principoj estas
- ke oni batalas malsanon per io kio estigas gxiajn simptomojn cxe sanuloj
- ke rimedo igxas pli forta se oni diluas gxin

> ĉu "exsanguinate" = "elsangigado"?

ne ekzakte, pli "sangeligado" "sangellaso"... Oni ja ne tiras la homon
el la sango...
gxis, Ronaldo


Pilar Otto

unread,
Jun 8, 2009, 6:27:32 AM6/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> En alia listo oni serĉas samsignifajn esprimojn por la jenaj vortoj:
> [...]
> fizioterapio,

Oni proponis "fizika kuracado" aux "fizikokuracado" (mi ne ekzakte memoras
nek gxenos min per sercxado). En mia lando oni ekuzis - eble en la 1960-aj
jaroj - la terminon "fizioterapiisto" kiel anstatauxajxon de la gxis-tiama
"masagxisto". Oni ja diris, ke la profesioj ne tute samas, cxar la
fizioterapiista eduko estas pli vasta ol la masagxista. Sinonimo de
"masagxisto" estis proksimume "malsanul-gimnastikisto". Mi komprenas, ke
fizioterapio estas realigata per fizikaj ekzercoj aux (speco de)
gimnastiko - kvankam eblas ankaux kuraci per traktadoj mallong-onda,
ultra-sona ktp. La termino "fizika" por tio estas tro vasta, pensiganta pri
difinita naturscienco, do mi proponus "(per)gimnastika kuracado".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2009, 10:55:53 AM6/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
mi proponus "(per)gimnastika kuracado".
Mi aldonis tiun variaĵojn, kiu evidente estas la plej honesta, sed foje oni ne vola sparoli honeste sed por kaŝi la realon per pli belaj konceptoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages