Klarigo pri vorto EMIGRACIO

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2006, 12:25:46 PM11/21/06
to la-bona...@googlegroups.com
Ruben:

> PIV 2002 (p. 285) diras:
• EMIGRACI/O (Z): 1. Emigrado. 2 Emigrintaro
• EMIGR/I (Z) (ntr): Elmigri pro politika kauxzo. -
ado. Agado de tiuj, kiuj -as
. . .
Multaj revas pri vortaro ne tiom poluciita
kaj plena de sensencajxoj kaj provoj, kiel PIV.

Kara Ruben,

vi pravas PIV estas senhonta. Mi registri kaj emigr-i = el-migr-i, kaj emigraci-o = el-migr-int-ar-o, el-migr-ad-o.
Vidu c'e: http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj je la litero E.

Krome mi aldonis vin al la listo de kunlaborantoj por teni Esperanton tutmonda kaj libera je tiaj aferoj.
Kiam vi renkontas vorton, kiu lau' vi ne estas bona, simple sendu g'in al c'i tiu listo lau'eble kun ekvivalento en bona Esperanto.

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

ruben teofil diaconu

unread,
Nov 22, 2006, 7:15:10 AM11/22/06
to la-bona...@googlegroups.com
Koran dankon pro via komentario kaj sciigo
Ruben

--- Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
escribió:


__________________________________________________
Correo Yahoo!
Espacio para todos tus mensajes, antivirus y antispam ¡gratis!
¡Abrí tu cuenta ya! - http://correo.yahoo.com.ar

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 27, 2006, 5:33:40 PM11/27/06
to la bona lingvo
Renato Corsetti skribis:

> Ruben:

> > PIV 2002 (p. 285) diras:
> >• EMIGRACI/O (Z): 1. Emigrado. 2 Emigrintaro
> >• EMIGR/I (Z) (ntr): Elmigri pro politika kauxzo. -
> >ado. Agado de tiuj, kiuj -as

> >Multaj revas pri vortaro ne tiom poluciita


> >kaj plena de sensencajxoj kaj provoj, kiel PIV.

> vi pravas PIV estas senhonta. Mi registri kaj emigr-i =


> el-migr-i, kaj emigraci-o = el-migr-int-ar-o, el-migr-ad-o.
> Vidu c'e:
> http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> je la litero E.

Tre bone.

Mi komentetis tiun temon en miaj "Kritikaj notoj pri la Plena
Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005":

http://bertilow.com/piv/#emigri

Sed oni ne tro kritiku PIV-on ĉi-punkte. La du superfluaj radikoj
EMIGR/ kaj EMIGRACI/ estas Zamenhofaj, kaj tial ili tamen estas
menciindaj en granda vortaro. Se oni legas Zamenhofan tekston, en
kiu ili aperas, oni ja bezonas trovi klarigon ie. Sed prefere ĉe
ambaŭ estu resendo al EL/MIGR/.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2006, 2:04:33 AM11/28/06
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

La du superfluaj radikoj
EMIGR/ kaj EMIGRACI/ estas Zamenhofaj, kaj tial ili tamen estas
menciindaj en granda vortaro. Se oni legas Zamenhofan tekston, en
kiu ili aperas, oni ja bezonas trovi klarigon ie. Sed prefere c'e
ambau' estu resendo al EL/MIGR/.

G'uste tia estas mia sinteno. Zamenhof rajtis eksperimenti tiam, sed oni ne rajtas nun prezenti tiujn vortojn senkomente.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages