Re: (la bona lingvo) rad-ring-o

1 view
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 15, 2010, 4:22:44 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> pneŭmatik·o (kun la signifo de certa radparto) → (rad·a) aer·bend·o;
> rad·bend·o

Laŭ mi menciiĝu nur "(rada) aerbendo", ne "radbendo", ĉar pneŭmatiko
(aŭ pneŭo) estas precize nur tia radbendo, kiu enhavas aeron. Senaeraj
bendoj ne estas pneŭmatikoj.

> Ĉu tio palikeblas ankaŭ al bicikloj?

Mi pensas, ke jes.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 4:33:55 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Laŭ mi menciiĝu nur "(rada) aerbendo", ne "radbendo", ĉar pneŭmatiko
(aŭ pneŭo) estas precize nur tia radbendo, kiu enhavas aeron. Senaeraj
bendoj ne estas pneŭmatikoj.

Bone.

> Ĉu tio aplikeblas ankaŭ al bicikloj?

Mi pensas, ke jes.

Leo, ĉu vi konsentas?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2010, 12:54:15 PM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/10/2010 9:33, renato corsetti skribis:
En la bicikla leksikono troviĝas du apartaj vortoj (vidu ĉi-sube)
Ni do bezonas almenaŭ du terminojn. Pri la dua ni jam konsentis antaŭe.

1. p.23 (maldekstre) estas en la nederlanda "buitenband" (laŭvorte
"ekstera bendo"), kiu do havas kontakton kun la vojo,

2. p.23 (dekstre) estas "binnenband" (laŭvorte "interna bendo"), kiu
enhavas kunpremitan aeron, kaj tute ne taŭgas por tuŝi la vojon. Se
estas trueto en tiu "interna bendo", ĝi estas riparebla, eĉ survoje. Laŭ
PIV: pneŭmatiko. LBL proponis: (rada) aerbendo.

3. (havanta ambaŭ funkciojn): Por konkursaj bicikloj laŭ p.64
(maldekstre) oni uzas specialajn bendojn, kiuj samtempe havas ambaŭ
funkciojn (tiuj plejofte estas forĵetataj, se estas truo en ĝi, kaj do
la kunpremita aero elfluas). Tiuj estas malpli pezaj kaj cetere konsumas
iom malpli da energio, ĉar malpli da kauĉuko estas deformata dum la
sisekvaj kontaktoj kun la vojo.

Ni do serĉu taŭgan vorton por 1. Mi (provizore) proponis por ĝi
"radringon" en la leksikono.
(En la maŝinkonstruejo ni uzis senaerajn "radringojn" el plena kauĉuko.
Aliaj ne taŭgis pro la metalaj tornaĵoj, segaĵoj, ..., kiuj kuŝis sur la
vojo ene de la konstruaĵo. Ĉu "plenaj (rad)bendoj?)

La vortareto de BEMI traktas tiun aferon en la 10a vorto ĉe
http://bemi.free.fr/biciklo


Amike salutas Leo


Johan Derks

unread,
Oct 15, 2010, 11:58:25 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ni do serĉu taŭgan vorton por la nederlanda "buitenband" (laŭvorte
"ekstera bendo"), kiu do havas kontakton kun la vojo. Mi (provizore)
proponis por ĝi
"radringon" en la leksikono.
(En la maŝinkonstruejo ni uzis senaerajn "radringojn" el plena kauĉuko.
Aliaj ne taŭgis pro la metalaj tornaĵoj, segaĵoj, ..., kiuj kuŝis sur la
vojo ene de la konstruaĵo. Ĉu "plenaj (rad)bendoj?)


Chu shirmbendo, shirmringo pro ghia funkcio ke ghi protektas la aerbendon ?

Johan

renato corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 12:31:29 PM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> En la bicikla leksikono troviĝas du apartaj vortoj (vidu ĉi-sube)
> Ni do bezonas almenaŭ du terminojn.

Ĉu ni ne povus ludi per ena aerbendo kaj ekstera aerbendo (ankaŭ ŝirma
ŝajnas en ordo)?

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 18, 2010, 11:22:33 AM10/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/10/2010 17:31, renato corsetti skribis:

> Ĉu ni ne povus ludi per ena aerbendo kaj ekstera aerbendo (ankaŭ ŝirma
> ŝajnas en ordo)?
>
PIV2005 montras bildon de biciklo kaj aldonas kelkajn terminojn,
interalie "randringo"n.

Hazarde mi trovis retejon, en kiu troveblas multaj biciklaj terminoj:
http://wyszukiwarki.w-sieci.eu/szukaj/Radbendo.html

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Oct 19, 2010, 8:08:07 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/10/15 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Post diskuto ni venis al la linio:


pneŭmatik·o (kun la signifo de certa radparto) → (rad·a) aer·bend·o;
rad·bend·o

     Ne "bend/" !
     Pri la cetero iam alifoje.


Ĉu tio palikeblas ankaŭ al bicikloj?
    Certe !

23 RADRINGO? (ekstera?)
     CHu "rad/ring/o" ne estas  tiu granda ringo, kutime ligita per la radioj al la akso de la rado, kiu estas la chefa parto de la rado, kaj kiun tegas la "pneumatiko" ?
     Grosjean-Maupin <grojhan' mopen'>
, s. v. "jante" <jhant'>, proponas "rad/rond/o", kiu ankaue eblus (sed ni devos elekti, kion ne faras la postaj vortaristoj, Léger <lejhe'> kaj Albault <albo'>, kiuj proponas ambau tiujn vortojn, al kiuj la "Grand Dictionnaire Français Espéranto" aldonas krome la ne-eblan "rad/cirkl/o" (chiujn tri kun kuniga streketo).
     Kvankam al mi
"rad/ring/o" pli multe plachus, mi tamen eble post repripenso rekomendos "rad/rond/o"-n, pro tio, ke "rad/ring/o" eble necesas por metala ringo fortikiganta radon el ligno.

   Pri la cetero iam alifoje.  :-)

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 4:58:15 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko, viaj observoj estas legantaj de Leo, kiu estas la redaktanto de la esperantlingva parto de la bicikla terminaro.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Oct 20, 2010, 5:59:28 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/10/2010 9:58, Renato Corsetti skribis:

Francisko, viaj observoj estas legantaj de Leo, kiu estas la redaktanto de la esperantlingva parto de la bicikla terminaro.

Intertempe mi trovis terminaron en PIV2005 kaj en retejoj. Mi jam sendis la adresojn al la listo, sed nun mankas tempo al mi ripeti ilin.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Oct 20, 2010, 7:10:18 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> Oct 20 02:08AM +0200 ^


>> pne?matik·o (kun la signifo de certa radparto) ? (rad·a) aer·bend·o;
>> rad·bend·o

> Ne "*bend/*" !

mi konsentas pri tio. Aerbendo sugestas frekvencaron (spektroparton)aviadilan


> > 23 RADRINGO? (ekstera?)

> CHu "*rad/ring/o*" ne estas tiu granda ringo, kutime ligita per la radioj

mi dirus spokoj

> al la akso de la rado, kiu estas la chefa parto de la rado, kaj kiun
> tegas la "pneumatiko" ?

kiel tegas?
Eble vi tamen parolas pri "velg"(pr felhx), kiun desmedt nomas "radrondo"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages