rubriko en China Radio Internacia

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 8:51:57 AM8/17/09
to °listo 'la bona lingvo'
Eble kelkaj el vi memoras, ke antau' iom da tempo, oni proponis ke mi skribu al C'ina Radio Internacia pri ilia lingvouzo.

Mi skribis al ili lau'dis ilian lingvouzon, kiu estas multe pli bona ol la lingvouzo de pluraj grandaj revuoj, kaj samtempe kritikis kritikendaĵojn kiel, ekzemple, "brodkasti".

Mi ankau' proponis, ke mi povas produkti por ili de tempo al tempo 10-minutan son-dosieron pri la temoj de "la bona lingvo", kiun ili dissendos kiel apartan rubriketon "La Monda Lingvo".

Ili, la direktoro, respondis, ke ili rigardis niajn listojn kaj gratulas pro la farita laboro. Volonte ili akceptas la son-dosieron por la rubriko.

Nun mi provas ekipi min per la necesa programo por produkti son-dosierojn.

Mi pensas, ke estus bone se la listanoj farus same por siaj landaj revuoj au' listoj.

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Aug 20, 2009, 10:56:41 AM8/20/09
to la bona lingvo
Bonege!

Ĉu tio signifas ke ni ĉine povus ekaŭdi vian sonon per Radio baldaŭ!
Mi atendu tion sincere! (bril

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 12:21:59 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:

> Ĉu tio signifas ke ni ĉine povus ekaŭdi vian sonon per Radio baldaŭ!
>
Nu, mi sendis al ili la tekston de la unua dissendeto ankaŭ kiel sona
dosiero. Ni vidu ĉu la afero funkcias.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages