Ege simile kiel en la norvega kaj germana....
Ree al esp-o: mi havas la impreson ke "pilolo" jam igxis la
gxenerala termino, kvankam gxi origine indikis nur ion
globforman. Klaras ke la aliaj ebloj estas jam plursencaj, aw
facile miskompreneblaj (eta tablo, pilo, ilo por pasti)
> En la reala lingvouzo:
> "Pille" gxenerale estas ronda kaj por engluto, escepte de
> "stikkpille" (pikpilolo) = "supozitorio"!
supozitorio... cxu vi jam havas linion por tiu?
(ho, en PIV mi ankaw legas pri ovoido vagina...kvazaw
ovo-trajto iel kontribuas..)
gxis, Ronaldo
Gravedec-malhelpan pilolon oni cxiam nomas
"pille", neniam "tablett" aux "pastill". Metafore oni diras "sukerigi la
pilolon" kun la senco "mildigi la impreson, kiun donas malagrabla mesagxo".
Malestime oni povas nomi apotekistojn "pilolrulantoj".
"Tablett" povas esti por gluti, sucxi aux solvi en akvo. Gxi povas havi
diversajn formojn. Gxenerale la vorto estas uzata pri medikamento.
"Pastill" gxenerale estas por sucxi. Gxi ne necese estas medikamento,
kvankam la tipa "pastill" servas por mildigi gorgxodoloron. "Fisherman's
friend", ekzemple, estus klasata kiel "pastill" prefere ol "tablett" aux
"pille".
En fakaj jxargonoj la uzo povas ne lauxi la cxi-supran priskribon. Mi
imagas, ke kvadrateto de cxokolado povus esti nomata "tablett", ne estante
medikamento.
Otto
== 2 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 02:13
From: "Pilar Otto"
Renato:
> Mi forgesis aldoni la vorton "lozanĝo", kiu estus laŭ PIV pilolo, kiun
> oni lasas fandiĝi en la buŝo.
"Lasi fandigxi en la busxo" estas tio, kion mi, iom pauxse-fusxete, nomis
"sucxi" en alia mesagxo.
Otto
== 3 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 02:33
From: Renato Corsetti
Otto:
> En la komun-uza norvega estas hxaoso:
Ankaŭ en la itala (pillola kaj pasticca/pastiglia estas la plej komunaj).
Provizore mi notis:
lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
tablojd-o --> (plat-a) pilol-o
bolus-o --> (grand-a) pilol-o
granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o
granul-o --> (mal-grand-a) pilol-o
amike
Renato
== 4 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 03:47
From: Harri Laine
Renato Corsetti skribis, 4.11.2008 12:33:
> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan
pastelo
difinitan en PV simple "lentoforma bombono". PIV tamen donas al ĝi
ankaŭ alian signifon: "sukera, ĝenerale lentoforma, solida, densa
medikamento, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo"
Tio ŝajnas al mi akceptebla signifovastigo por la fundamenta
"pastelo". Ĝi ŝajnas al mi pli taŭga vorto por fandpilolo ol
"lozanĝo". La difino de "pastelo" kiel medikamento estas esence simila
al "lozanĝo 2", sed sen aludo al la kvarangula formo de lozanĝo; tiu
geometria afero ŝajnas al mi malgrava detalo kiam temas pri kuracilo.
Do:
lozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o
Aŭ ĉu vi opinias, ke PIV erarvagis ĉi tie?
Harri
== 5 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 03:59
From: Harri Laine
Renato Corsetti skribis, 4.11.2008 12:33:
> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
> tablojd-o --> (plat-a) pilol-o
> bolus-o --> (grand-a) pilol-o
> granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o
> granul-o --> (mal-grand-a) pilol-o
Noto pri la finna: Ni uzas ĉi tiajn vortojn.
"pilleri" kaj "tabletti"
estas uzataj simile kiel la norvegaj vortoj "pille" kaj "tablett",
kiujn Otto klarigis.
"Pastilli" estas nur bombono, ne kuracilo.
Facile videblas, ke ĉiuj ĉi vortoj estas pruntitaj, sed "pilleri" kaj
"pastilli" estas jam plene adaptitaj al la lingvo, kaj oni ne sentas
ilin fremdaj.
Fakuloj povas uzi ankaŭ aliajn vortojn por specialaj tipoj de piloloj,
sed tiujn apenaŭ iu komprenas. Ekz. "oribletti" estas suĉata enbuŝe
kaj celas efiki en buŝo aŭ gorĝo, sed pli ofte mi vidis
"imeskelytabletti" = "suĉado-pilolo".
"Tabletti" signifas ankaŭ "tablotuketo".
"Tabloidi" estas nur formato de gazeto (paĝogrando A3), neniam ia pilolo.
Harri
== 6 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 05:36
From: Renato Corsetti
Harri:
> Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan
>
> pastelo
Efektive eĉ la Fundamenta Esperanto estas tro riĉa, ĉar ni havas tie
pastel- kaj pilol-.
> lozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o
Bone. En la Fundmaento mem la radiko estas tradukita per
pastille | pastil | Pastille | (mi ne povas paroli la aliajn du lingvojn)
do, evidente ĝi intencis igi ĝin la ĝeneralan vorton por tio kaj por
kuracaj kaj nekuracaj aferoj.
Amike
Renato
== 7 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 07:37
From: "Antonio De Salvo"
1) La vorto "tablojdo" estas pauxsajxo de la angla vorto "tabloid", komerce
patentita en 1884 por indiki platan pastelon en formo de kunpremita tabuleto
(tablet+oid).
La termino ne havis apartan sukceson por la medikamento, sed ja grandegan
sukceson por indiki kunpremitan (reduktitan) formaton de gazeto, kaj pli
poste popularan/ skandaleman gazeton (strange, PIV ne konas cxi tiujn pliajn
signifojn).
Kurioze, PIV indikas aspirinon kiel ekzemplon de tablojdo; sed en Italio
aspirino ekzistas nur en formo de ronda prem(it)ajxo (simpla aux eferveska)
kaj grajnetoj/ granuloj/ granoloj.
2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la gxenerala
nomo), ekzistas amaso da variajxoj. Farmacie oni nete distingas unu de alia
prezento, sed por la ordinara homo ne estas facile diri, kiaj estas la
apartaj ecoj de unu formo aux alia.
En itala lingvo, ekzemple, oni distingas minimume cxi tiujn formojn (eble
ekzistas ankaux aliaj, sed en cxi tiu momento ili ne venas en mian menson),
kiujn mi klopodas traduki almenaux proksimume (aldonoj, gxustigoj, sugestoj
estas bonvenaj):
pillola = pilolo (tipe: kontrauxgraveda pilolo)
pasticca: pastelo
pastiglia: pastelo (tipe: kontrauxtusa pastelo), fandpastelo, sucxpastelo,
lozangxo
tavoletta: tablojdo, tabuleto, plata pastelo
tabloide: tablojdo, tabuleto, plata pastelo
compressa semplice: (simpla) prem(it)ajxo
compressa rivestita: tegita prem(it)ajxo
confetto: lozangxo, sukerumita pastelo
compressa masticabile: macxebla prem(it)ajxo
compressa sublinguale: sublanga prem(it)ajxo
compressa solubile: solvebla prem(it)ajxo
compressa effervescente: eferveska prem(it)ajxo
compressa sterile: sterila prem(it)ajxo
capsula dura: malmola kapsulo
capsula opercolata: malmola kapsulo
opercolo: malmola kapsulo
capsula molle: mola kapsulo
capsula laccata: lakita kapsulo
capsula a rilascio prolungato (retard): kapsulo je prokrastita efiko
capsula gastroresistente: stomakrezista kapsulo
bolo: boluso, granda pilolo, pilolego
granulo: grajneto, granulo, granolo
ovulo vaginale: vagina ovoido
Gxis
Antonio De Salvo
== 8 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 07:57
From: Renato Corsetti
Antonio:
>
> 2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la
> gxenerala nomo)
>
Mi haltas tie, kaj krome prenas kelkajn sugestojn el viaj tradukoj.
>
> kapsulo
>
En PIV ĝi akiris tre stangajn signifojn.
Amike
Renato
== 9 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 12:32
From: "Antonio De Salvo"
Renato Corsetti:
>kapsulo
En PIV ĝi akiris tre strangajn signifojn.
mi respondas:
kial strangaj?
Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx aldonus
plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.
Kiom koncernas, aparte, farmacion, gxustas la difino “ujeto el gelateno aux
oblato, uzata por enteni malbongustajn medikamentojn”; eventuale, tio donas
al mi la okazon por aldoni unu plian formon de “pilolo”:
cachet: oblato, (oblata) kapsulo
gxis
Antonio
== 10 of 10 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 13:40
From: Renato Corsetti
Antonio:
>
> Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx
> aldonus plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.
>
Eble estas mi, kiu neniam aŭdis la vorton "capsula" por la ĉapo, kiu
fermas la kolon de botelo.
> cachet: oblato, (oblata) kapsulo
>
Kio estas "oblato" kaj kiu estas ĝia rilato al hostio?
Amike
Renato
============================================================================
==
TOPIC: (la bona lingvo) R: taksimetr-o
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/e7e26c94c
2dff1e1?hl=eo
============================================================================
==
== 1 of 5 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 02:08
From: "Pilar Otto"
Antonio:
> taksimetro estas pauxsajxo laux la franca “taximètre” (de kie la angla
> “taximeter”), siavice formita en moderna epoko (1905) per la grekaj
> vortoj “taxis” (= ordigo, sed ankaux takso) kaj “metron” (= mezuro).
>
> Estas menciinde, ke en la itala gxi transiris kiel “tassAmetro”, kaj
> en la germana kiel “TaxAmeter”, cxar en tiuj lingvoj oni preferis
> devenigi la unuan parton de la vorton el la latina termino “taxa”,
> responda al la greka “taxis” en la senco “takso, pago”.
Ankaux en la norvega oni diras "taksameter".
Historia frandajxo: Se mia memoro ne trompas min, en malnova lingvafona
kurso pri Esperanto, en kiu Edmond Privat estas la cxefa parolanto,
"taksimetro" signifas la veturilon mem, do taksion! (Mi bedauxrinde ne plu
havas tiun kurson, do mi ne povas konstati, cxu mia memoro trompas min aux
ne.)
Otto
== 2 of 5 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 07:53
From: "Leo De Cooman"
Antonio skribis:
> Estas tre instrue (kiel oftege okazas) vidi, kiel oni diras gxin en la
germana, iu lingvo kiu estas tre proksima al esperanto koncerne kapablon
esprimi konceptojn per kunmetitaj vortoj: “Fahrpreisanzeiger” =
vetur-prez-indikilo, tarif-indikilo.
Lau mia sento "tarifo" estas listo, sur kiu estas indikata la formulo, lau
kiu la pagenda sumo estos kalkulata. En la nederlanda oni vidas en trinkejoj
krom "prijslijst" (prezolisto) ankau "tarief" (eble iu el ambau estas nun
arkaika au franca "tarif", mi ne scias, car mi ne emas viziti tiajn lokojn).
Tarifo por uzi taksion estas la prezo por minuto kaj/au kilometro da
veturado.
Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Cu
"vetur-sum-indikilo"? Cu sum-(ig-)ilo?
Amike salutas
Leo
== 3 of 5 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 08:13
From: Renato Corsetti
Leo:
>
> Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Ĉu
> "vetur-sum-indikilo"? Ĉu sum-(ig-)ilo?
Se vi serĉas la bonan lingvon, rigardu en www.bonalingvo.it .
Mi jam registri tie ion, kion nun mi ne memoras.
Amike
Renato
== 4 of 5 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 10:16
From: "Antonio De Salvo"
Pilar Otto:
>Se mia memoro ne trompas min, en malnova lingvafona
kurso pri Esperanto, en kiu Edmond Privat estas la cxefa parolanto,
"taksimetro" signifas la veturilon mem, do taksion! (Mi bedauxrinde ne plu
havas tiun kurson, do mi ne povas konstati, cxu mia memoro trompas min aux
ne.)
Mi respondas:
mi gratulas pro la nekredebla memorkapablo!
Inter la cxirkaux tri mil libroj de mia hejma biblioteko trovigxas
ankaux cxi tiu:
Butler Montagu Christie Linguaphone Conversational Course Esperanto -
Linguaphone Interparola Kurso Esperanto London
(ankaux la diskojn mi havas, sed praktike mi ne povas ilin auxskulti, pro
manko de tauxga aparato).
Nu, je pagxo 38, sub la titolo "La strato", legeblas cxi tiuj
frazoj:
Sur la strato sencxese pasas tramoj, omnibusoj (oni ordinare nomas
ilin busoj), taksimetroj kaj veturiloj cxiuspecaj.
La taksimetroj portas la vojagxanton cxiudirekten, sed la tramoj kaj
la busoj iras laux vojo fiksita.
Kompreneble, "taksi" estas multe pli multekosta, ol tramveturilo kaj
buso, per kiuj oni povas transiri la urbon de unu fino al la alia tre
malkare.
La libro ne havas daton, sed oni povas facile supozi, ke gxi havas
multajn jarojn, laux la bildoj, kaj ankaux surbaze de cxi tiu frazo ce la
sama pagxo 38: "Nokte la stratoj lumigxas per gaso aux elektro".
Gxis
Antonio De Salvo
== 5 of 5 ==
Date: Tues 4 Nov 2008 13:28
From: "Antonio De Salvo"
Leo De Cooman:
>Laŭ mia sento "tarifo" estas listo, sur kiu estas indikata la formulo, laŭ
kiu la pagenda sumo estos kalkulata. En la nederlanda oni vidas en trinkejoj
krom "prijslijst" (prezolisto) ankaŭ "tarief" (eble iu el ambaŭ estas nun
arkaika aŭ franca "tarif", mi ne scias, ĉar mi ne emas viziti tiajn lokojn).
Tarifo por uzi taksion estas la prezo por minuto kaj/aŭ kilometro da
veturado.
Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Ĉu
"vetur-sum-indikilo"? Ĉu sum-(ig-)ilo?
Mi respondas:
Leo pravas, ke tarifo ne estas la gxusta termino en la kazo de mezurilo
(laux tempo kaj distanco) de pago/ kosto/ prezo. Se ankoraux eblus uzi la
vorton “komputilo” en la klasika (arkaika?) senco, mi dirus “prezokomputilo”
, “pagokomputilo”, “kostokomputilo” (samkiel mi kutimis paroli pri
“gaskomputilo”); cxar tio ne eblas, mi dirus:
prezokalkulilo, pagokalkulilo, kostokalkulilo,
aux prezomezurilo, pagomezurilo, kostomezurilo,
aux pagindikilo, pagomontrilo (ne prezindikilo, cxar tio egalus al etiketo
kun indiko de la prezo).
Kuriozajxo: laux la vatikana leksikono pri moderna latino, en tiu lingvo oni
dirus “mercedis vectationis index” (= “indikilo/ montrilo de la rekompenco/
pago pro la veturigo”, “veturpaga indikilo/ montrilo”).
Gxis
Antonio
============================================================================
==
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo"
group.
To post to this group, send email to la-bona...@googlegroups.com or
visit http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo
To unsubscribe from this group, send email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com
To change the way you get mail from this group, visit:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo
To report abuse, send email explaining the problem to ab...@googlegroups.com
============================================================================
==
Google Groups: http://groups.google.com/?hl=eo
supozitorio... cxu vi jam havas linion por tiu?