> Mi demandas min, ĉu apud la fundamenta kaj vestege uzata "tajloro" ni ne devus registri la variaĵon
> tajlor-o [fun] = tajl-ist-o [8oa]
Rimarku, ke "tajli" havas signifon iom pli vastan ol tiu de "tajlori":
tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al ŝtofo,
tranĉante el ĝi pecojn aŭ eretojn:
"tajli ŝtonon, gemon, ŝtofon".
Do, ŝajne ĉiu tajloro estas tajlisto, sed ne ĉiu tajlisto estas
tajloro. Almenaŭ laŭ mia kompreno tajloroj laboras nur pri ŝtofoj,
eble eĉ nur pri vestaĵoj. Ĉu mi eraras?
Ĉu tio estas bona kaj taŭga, mi ne povas nun diri...
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Marcos:
> La oficialigo de "tajli" estas pravigebla nur, se oni donas al ĝi alian signifon ol al "tajlori".
Laŭ mi ne estas tute klare kion la tiamaj akademianoj intencis (atentu pri: tute aparte al ŝtofo):
tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al ŝtofo, tranĉante el ĝi pecojn aŭ eretojn:
"tajli ŝtonon, gemon, ŝtofon".
> tajl·i [8oa] ~ tranĉ·i (en form·o·n), form·i
Evidente ni troviĝas antaŭ du radikoj eble de la speco “redakti”/”redaktoro”. Mi ne havas klaran ideon, kiel eliri el la embaraso.
Eble per du linioj:
tajlor-o [fun] = (ŝtof-)tajl-ist-o
tajl-i [8oa] = tranĉ-i (en form-o-n), pri-labor-i (ekzemple ŝtonojn), tajlor-i (en la okazo de ŝtofo)
Mi metus ĉien =, sed mi ne havas fortan opinion pri tiuj linioj.
Amike
Renato
Kion la aliaj pensas pri tia linio? Ĉu ni entute havu ĝin? Se jes, ĉu kun
"~" aŭ eble eĉ kun "→"?
Amike,
Marcos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Evidente ni troviĝas antaŭ du radikoj eble de la speco “redakti”/”redaktoro”.
Eble per du linioj:
tajlor-o [fun] = (ŝtof-)tajl-ist-o
tajl-i [8oa] = tranĉ-i (en form-o-n), pri-labor-i (ekzemple ŝtonojn), tajlor-i (en la okazo de ŝtofo)
> Tio tute ne evidentas fakte.
> Ĉe "tajli" aliflanke kaj la oficiala difino kaj la difinoj en ReVo kaj PIV distingas ĝin klare de "tajlori".
> Tia cikla resendo de "tajloro" al kunmetaĵo kun "tajl/" kaj de "tajl/" al vorto kun la radiko "tajlor/" laŭ mi estas tre malbona ideo. Ĝi nur konfuzus la uzantojn de niaj listoj.
--------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------