knal-i

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2016, 5:30:50 AM10/16/16
to ~ listo lbl

Kio pri la vorto knal-i (kiu aperas en unu el la vortoj prezentataj ĉiutage en la reto)?

Ni ne havas samsignifan vorton por ĝi. Ĉu eksplod-bru-i?

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2016, 8:12:14 AM10/16/16
to la-bona...@googlegroups.com
La temvorto estas "to explode", kio sendube estu "eksplodi". Mi proponas simple anstataŭigi "knali" per "eksplodi".
"Knali": ne necese havas la signifon de "explode" miaopinie. La radiko "knal" estas nederlanda. Ekzemple per vipo oni povas "knali", aŭ kiam ŝtopilo de ĉampano estas malligita...
Jen ĉiuj vortoj, kiujn mi iam markis pro tio, ke oni povas esprimi sonon per ĝi (ekzemple: aĥ.... aĥi).
Mi markis tiujn vortojn metante ~s en la traduko (s por Sono). Simile mi iam eksperimente markis ĉiajn meblojn per ~m, ktp.

aĥ!: zuchten/sterke verrassing of tegenslag!~s. pn; ~i

anheli: hijgen~s. NEO; NTR

babili: babbelen~s. FU, KOM; NTR, TR, ~o, ~ado, ~aĵo, el~i, TR, tra~i, TR, kafo~a

bac!: bonken~s. pn; ~i

bleki: geluid maken=v dier~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~egi, NTR

blovi: blazen~s. FU, KOM, TEK, SPO; NTR, TR, ~o, ~ado, ~eti, NTR, ~ilo, dis~i, TR, el~i, TR, en~i, TR, for~i, TR, for~iĝi, tra~o, plen~i, TR, balgo~ilo, vapor~i, NTR

boji: blaffen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~eti, NTR, tir~i, NTR

brui: lawaai maken~s. FU, KOM; NTR, ~o, MED, ~a, ~ado, ~egi, NTR, ~ema, ~ero, FO, ~eti, NTR, ek~i, NTR, mal~a, sen~a, super~i, TR, fon~o, TEL, R

ĉirpi: sjirpen=bv vn krekel~s. Z, KOM; NTR

fajfi: fluiten~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~ilo, ~ilego, pri~i, TR, log~ilo, sak~ilo, Z

flustri: fluisteren~s. 3, KOM; TR, ~o, FO, ~ado

fluto: fluit~s. FU, MUZ; ~a, ~i, NTR, ~eto, bek~o, lad~o, sak~o

gaki: kakelen;snateren~s. KOM; NTR

glugli: klokken=uit een fles~s. KOM; NTR

graki: krassen=v raaf~s. Z, KOM; NTR

grinci: knarsen;piepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~igi

grumbli: mopperen~s. 2, KOM; NTR, ~ema, ~ulo

grunti: knorren=v varkens~s. Z, KOM; NTR

heni: hinniken~s. KOM; NTR, ~o

hurli: huilen=v wind hond wolf~s. KOM; NTR

iai: balken~s. KOM; NTR

jelpi: janken~s. KOM; NTR

kanti: kanti~s. FU, KOM; NTR, ~o, MUZ, ~aĉo, ~adi, ~ado, ~aro, ~eti, NTR, TR, ~eto, ~isto, ~arto, ek~i, NTR, TR, FU, ek~eti, NTR, TR, for~i, TR, kun~i, NTR, TR, pri~i, TR, re~aĵo, ĉen~o, MUZ, danko~o, Z, glor~o, Z, MAJSTROJ ~istoj, not~i, NTR, plor~o, popol~o, sol~o, sorĉ~o, trem~o

kikerik/o=KOKERIKO: kraaien~s. pn

klaki: klappen;klakken;kletteren~s. 3, KOM; NTR, ~o, FO, ~adi, NTR, ~ilo, ~ileto

kluki: klokken~s. 4, KOM, Z, =GLUGLI; NTR

knali: met een knal exploderen~s. NEO; NTR, kontraŭ~o

knari: kraken;knarsen~s. 4, KOM; NTR, ~ilo, Z, plum~i, NTR

kraĉi: spuwen~s. FU, KOM; NTR, TR, ~o, ~aĵo, ~ado, ~eti, NTR, ~ujo, el~i, TR

kraki: kraken~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~adi, NTR, ~eti, NTR, ~igi, TEK, en~isto

krepiti: knetteren~s. KOM; NTR

kriĉi: krijsen=v roofvogels~s. POE; NTR

krii: schreeuwen;roepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~adi, NTR, ~egi, ~ema, ~eti, NTR, ~isto, ek~i, FU, NTR, el~i, TR, post~i, NTR, pri~i, TR, batal~o, milit~o, ĝoj~i, NTR, plor~i, NTR

kva! kvak!: ~s. pn

kva!kvak!: kwak!kvaak!~s. pm; GRA, KOM

kvaki: kwaken~s. KOM; NTR

kveri: kirren~s. Z, KOM; NTR

kviki: ~s. POE, =KVIVITI

kvivit!: kvivit!~s. GRA, KOM; ~i, NTR

lirli: murmelen=v beek~s. POE; NTR

meki: mekkeren~s. KOM; NTR

miaŭi: miauwen~s. 1, KOM; NTR

muĝi: loeien;brullen~s. FU, KOM; NTR

murmuri: murmelen;brommen;morren~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~eti, en~i, TR

pandemonio: pandemonium;hels lawaai~s. BEL

pepi: piepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, plor~i, NTR

plaŭdi: kabbelen;klotsen;klapperen~s. FU, KOM; NTR, ~a, ~o, ~ado, ~eto, MED, ~iĝi, ~igi

raslo: reutel~s. MED; ~i, NTR

ronki: snurken/knorren~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado

ronroni: spinnen=v kat~s. NEO; NTR

rori: brullen~s. NTR

sibli: sissen;fluiten=v d wind~s. FU, KOM; ~a, ~o, ~ado

singulti: hikken~s. FU, KOM; NTR, ~o

ŝmaci: smakken=bij eten of zoenen~s. FU, KOM; NTR, ~o

soni: klinken;slaan=v klok?~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~anta, ~anto, FO, ~ilo, TEL, ~kesto, MUZ, dis~ado, Z, ek~i, NTR, re~i, NTR, re~o, re~ilo, sen~a, super~a, FIZ, super~i, TR, ultra~o, FIZ, bel~a, nazo~a, parol~o, FO, ŝtop~oj, MUZ, trem~oj

sonori: klinken;luiden;galmen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~a, ~ado, ~igi, ~igisto, ~ilo, ~ileto, ~ilisto, ek~i, NTR, el~i, TR, alarm~ilo, mort~ado, nokt~ilo, pord~ilo, tumult~ado

sputi: spuwen~s. FU, KOM; TR, ~ado, ~ujo

ŝriki: gillen~s. POE; NTR

ŝuŝi: sissen; het geluid sj maken~s. NEO; NTR, ~o

susuri: ritselen;kreunen~s. 6, KOM; NTR, ~ado

terni: niezen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~iga

tinti: rinkelen;kletteren;tingelen=op muziekinstrument~s. KOM, FU, NTR, ~a, ~o, ~ado, ~igi, ~ilo, ek~i, NTR, krak~i, NTR

tono: toon~s. FU, KOM, FO; ~igi, FOT, duon~o, MUZ, BE, krom~o, MUZ, mis~o, sen~a, unu~a, bon~a

trilo: triller~s. FU, MUZ; ~i, NTR

trumpeto: trompet~s. FU, MUZ; ~i, NTR, dis~i, TR

tusi: hoesten~s. FU, MED, KOM; NTR, ~o, kontraŭ~a

ululi: roepen=v nachtuil;huilen=v wolf~s. TEK, KOM; NTR, ~o, ~ado

zumi: zoemen;gonzen;neuriën~s. KOM, FU, NTR, ~a, ~oj, ~ado




Op 16/10/2016 om 11:30 schreef Renato Corsetti:

No virus found in this message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 2016.0.7797 / Virus Database: 4664/13218 - Release Date: 10/15/16

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2016, 9:46:30 AM10/16/16
to ~ listo 'lbl'
Do, vi, Leo, proponas la linion:

knal-i = eksplod-i

Ĉu en ordo ankaŭ por la aliaj?

Renato


~~~
Renato Co
​​
rsetti, 
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 16, 2016, 10:39:14 AM10/16/16
to la-bona...@googlegroups.com
Corsetti komencis proponante
>> Ĉu eksplod-bru-i?

Kaj kion por jenaj ne oficialaj vortoj pri bruoj
- baci... okaze de puŝo inter pezaj aĵoj
- blablai... okaze de babelbruo
- glugli... okaze de likvoj verŝataj de botelo, aŭ de neretenata rido
- hihi... pri retenata rido
- hupi... sonora averti dum stirado
- hurli... fare de buraska maro
- huŝi... por forpeli brutojn
- lirli... pri kruta rivereto
- rasli... pri la malfacila spiro de malsanulo
- rumori... pri konfuzaj voĉoj kaj bruoj
- sibili... pri kugloj aŭ vortoj malalŭte murmuritaj ĉe orelo

Vere, pri la Leo-propono
knal-i = eksplod-i"
mi malemus diri "mi aŭdis vipeksplodon" okaze de vipoknalo. Eventuale mi
preferus "mi aŭdis vipbaton".
Laŭ mia kompreno la eksplodo estas kaŭzo, kaj la bruo estas konsekvenco.
Estas malfacile por mi nomi kaŭzon kaj konsekvencon per la sama nomo.
JoKo Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2016, 10:58:21 AM10/16/16
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV:
knal/i (ntr) Brui kiel vipo, krevanta baloneto, pafo ks.

kaj klaki sub 1:
1 Bruo de io, kio klakas: klakoj de vipo.

"klaki" ŝajne havas la saman signifon.

Se ni tamen preferus kunmetitan vorton, mi proponus "paf-bru-i" aŭ "paf-son-i".

Sed en la angla frazo, supozeble temas pri invento, kiu vere eksplodas.

Amike salutas Leo


Op 16/10/2016 om 11:30 schreef Renato Corsetti:

Kio pri la vorto knal-i (kiu aperas en unu el la vortoj prezentataj ĉiutage en la reto)?

No virus found in this message.


Checked by AVG - www.avg.com
Version: 2016.0.7797 / Virus Database: 4664/13218 - Release Date: 10/15/16

ro-esp

unread,
Oct 16, 2016, 6:09:33 PM10/16/16
to la bona lingvo


Am Sonntag, 16. Oktober 2016 15:46:30 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Do, vi, Leo, proponas la linion:

knal-i = eksplod-i

Ĉu en ordo ankaŭ por la aliaj?

Ne por mi. Ekzistas ja knaloj kiuj ne apartenas al eksplodo.

Cetere, "susuri" ne tradukeblas al "kreunen" en la nederlanda nederlanda. Kiom mi scias gxi signifas "ruisen".

Cxu la vorto "susuro" estas uzata en radiofonio kaj sontehxniko? Ekvivalenta al angla noise/static?

                                                  gxis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Oct 17, 2016, 8:29:56 AM10/17/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/10/2016 om 0:09 schreef ro-esp:
Ne por mi. Ekzistas ja knaloj kiuj ne apartenas al eksplodo.

Cetere, "susuri" ne tradukeblas al "kreunen" en la nederlanda nederlanda. Kiom mi scias gxi signifas "ruisen".

Cxu la vorto "susuro" estas uzata en radiofonio kaj sontehxniko? Ekvivalenta al angla noise/static?

Nu, ankaŭ por mi knali ne egalas al eksplodi. Vipilo ne eksplodas, sed ja povas knali aŭ klaki.

La konfuzon kaŭzis la "Word of the day" ĉe Transparent Language, kiu estis "Knali = to explode", dum la ekzempla frazo estis: "Lia nova invento eksplodis post nur kelkaj minutoj." = "His new invention exploded within minutes."

Mia rimarko temis pri la fakto, ke la vorto en la titolo eĉ ne aperas en la ekzempla frazo.
Mi proponis ŝanĝi la titolan vorton "knali" al "eksplodi = to explode".
Krome mi proponis ŝanĝi "invento" al "inventaĵo".

Ĉar "knali" estas neoficiala vorto, mi proponis uzi "klaki" kiel proksimume samsignifan vorton.

La tradukojn en la nederlandan el mia listo vi ne atentu. Mi tute konsentas, ke "kreunen" (dolorĝemi) estas maltaŭga traduko de "susuri". Mi ne memoras, de kie venas tiu "kreunen".

Se mi bone memoras la angla "noise" estas uzata en la scienco de reguligaj sistemoj (precipe elektronike realigataj), kie ni nederlande diras "ruis" kaj esperante "bruo", vidu http://vortaro.net/#bruo sub 5 (Mefistofelo verŝajne jam tute formanĝis vian paperan PIV-on   :-)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2016, 9:27:38 AM10/17/16
to ~ listo 'lbl'
do, la nuna propono estas:

knal-i --> klak-i

Amike

Renato
~~~

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 17, 2016, 10:14:18 AM10/17/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> knal-i --> klak-i
Mi distingus jene
Knali > temante pri ordinara bruo: klaki (dentoj pro malvarmo, lingvo, manoj,
vipobato) aŭ ŝmaci (kisoj)
> temante pri laŭta bruo> eksplodi (pafoj aŭ krevanta plenblovita
baloneto)

JoKo Rinaldo

ro-esp

unread,
Oct 18, 2016, 11:43:39 AM10/18/16
to la bona lingvo


Am Montag, 17. Oktober 2016 15:27:38 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
do, la nuna propono estas:

knal-i --> klak-i

Do, mi plu kontrawas. Estas ja tute malsamaj aferoj

                                          gxis, Ronaldo N

 

Pjer

unread,
Oct 18, 2016, 6:11:38 PM10/18/16
to la bona lingvo
Mi tute konsentas kun JoKo :
knal'i --> klak'i (3) ; eksplod'i (F)
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages