gimnazio kaj ginekologo

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2007, 4:13:26 PM3/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al Saidnabi, kiu reprezentas en c'i tiu listo la tagxikan lingvon!

Nun en nia listo estas la jenaj du vortoj kun provaj simplaj
samsignifaj esprimoj:

gimnazi-o = mez-a lern-ej-o<br>
ginekolog-o = por-in-a kurac-ist-o <br>

Kiel oni diras en via lingvo gimanzio kaj ginekologo?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Detlef Karthaus

unread,
Mar 3, 2007, 9:18:46 PM3/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
>Nun en nia listo estas la jenaj du vortoj kun provaj simplaj
>samsignifaj esprimoj:

>gimnazi-o = mez-a lern-ej-o<br>
ginekolog-o = por-in-a kurac-ist-o <br>

>Kiel oni diras en via lingvo gimanzio kaj ginekologo?
Amike

Renato



 
   Oni povas diskuti cxu gimnazio estas samsignifa kun mezlernejo.
PIV diras nur pri gimnazio "mezgrada lernejo" .
La franca vortaro Petit Robert diras ke "gymnase" estas mezlernejo en germanio aux svislando, sed en la germana "Gymnasium" estas mezlernejo en kiu oni instruas la latinan kaj grekan.
 
Angla lingvaj nordamerikanoj devas zorgi ke ni ne diras "altlernejo" anstatau mezlernoj pro la angla vorto "highschool" .
Ni kutime uzas la vorton "mezlernejo"  sed se ni uzas la vorton "gimnazio" oni subkomprenas ke la persono studis en europo.
 
Bondezirojn
Detlef
 
 
 
 


--
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada

Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Tadasi Saka

unread,
Mar 4, 2007, 2:07:23 AM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> gimnazi-o = mez-a lern-ej-o<br>
> ginekolog-o = por-in-a kurac-ist-o <br>
>
> Kiel oni diras en via lingvo gimanzio kaj ginekologo?
>

La ekvivalenta vorto de "gimnazio" ne ekzistas en la japana.
Che la traduko "ko^to^-gakko^"(alt-lernejo) estas ghenerale uzata, kio
estas la kauzo kial nemalmultaj japanoj uzas la vorton "altlernejo"
por duagrada mezlernejo.

"Ginekologo" estas nomata che ni "huzinka-i"(porvirina-kuracisto).

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Saed Abbasi

unread,
Mar 4, 2007, 3:17:48 AM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
saluton al kara Saidnabi de via Irana samideano Saed Abbasi
 
gimnazio: en Irana Persa estas : altmezlernejo (la vorto varias laux edukadsistemo)
ginekologo: kuracisto de virinoj (perse: doktore zanAn) laux mia kredo pli tauxgas ol por-ina kuracisto
 
Amike
Saed
 
On 3/4/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Saluton al Saidnabi, kiu reprezentas en c'i tiu listo la tagxikan lingvon!

Nun en nia listo estas la jenaj du vortoj kun provaj simplaj
samsignifaj esprimoj:

gimnazi-o = mez-a lern-ej-o<br>
ginekolog-o = por-in-a kurac-ist-o <br>

Kiel oni diras en via lingvo gimanzio kaj ginekologo?

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2007, 5:46:06 AM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al c'iuj reagintoj. Ni atendu ankau' la reagojn de aliaj, sed
jam mi povas aldoni "por-virina kuracisto" al la samsignifaj vortoj
de ginekologo.

Pri 'gimnazio' oni jam konkludis en aliaj debatoj, ke fakte g'i
ekzistas en kelkaj landoj kun tute malsamaj signifoj. Apenau' eblas
uzi g'in internacie sen aldoni klarigojn. Eble "mez-lernejo" au'
"supera mezlernejo" povas esti samsignifaj'oj.

Nino

unread,
Mar 4, 2007, 6:31:13 AM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble en la suahila: ginelokogo estas "mginakolojia", sed kutime oni
diras "daktari wa wanawake" (por-virina kuracisto) (por "ginekologio"
ekzistas kaj "elimuuzazi" kaj "ginalokojia").

En la eduka sistemo de Tanzanujo ekzistas "baza/elementa lernejo" (shule ya
msingi), "dua" lernejo (shule ya sekondari) kaj "universitato" (chuo
kikuu=cxefa lernejo).

Amike
Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: domenica 4 marzo 2007 11.46
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) gimnazio kaj ginekologo


>
>
> Dankon al c'iuj reagintoj. Ni atendu ankau' la reagojn de
> aliaj, sed jam mi povas aldoni "por-virina kuracisto" al la
> samsignifaj vortoj de ginekologo.
>
> Pri 'gimnazio' oni jam konkludis en aliaj debatoj, ke fakte
> g'i ekzistas en kelkaj landoj kun tute malsamaj signifoj.
> Apenau' eblas uzi g'in internacie sen aldoni klarigojn. Eble
> "mez-lernejo" au'
> "supera mezlernejo" povas esti samsignifaj'oj.
>

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2007, 6:52:10 AM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nino:

>ginelokogo estas "mginakolojia"

bons'ance oni almenau' aldonis la "m-" por homo.

>En la eduka sistemo de Tanzanujo ekzistas "baza/elementa lernejo" (shule ya
>msingi), "dua" lernejo (shule ya sekondari) kaj "universitato" (chuo
>kikuu=cxefa lernejo).

alivorte ne ekzistas "gimnazio".

Pilar Otto

unread,
Mar 4, 2007, 3:51:25 PM3/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras en via lingvo gimanzio kaj ginekologo?

En la norvega:
gimnazio: tradicie = "gymnas(ium)", laux la nuna norvega lerneja sistemo =
"videregående skole" ("pluen-iranta lernejo", progresa lernejo).

Ginekologo: "gynekolog", sed tradicie, kaj arhxaikigxante, "kvinnelege"
(virin-kuracisto).

Amike,
Otto


Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Mar 5, 2007, 6:46:19 PM3/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Resaluton al cxiuj!

La vorton "gimnazio" multaj eksciis antaux kelkaj jaroj, antaue oni legis ghin en la literaturajhoj histroriaj ekzemple, mi mem legis cxi-vorton kiam me lernis en mezlernejo. Temis pri rusa literaturo.
Sed nun multe oni povas auxdi cxi-vorton kaj ghi egalas kiel "Maktabi mijona=mezlernejo" taghike per E-prononcmaniero. Sed gimnazio signifas che-ni mezlernejon kiu havas iom fortan bazon kaj havas pli bonan sperton en edukampo ol ordinaraj mezlernejoj.

Ginekologo; ordinare oni tiun vorton uzas senshangho,sed estas ankaux Taghikaj vortoj kiujn oni ankaux uzas; "Duhxturi zanon" . Bv. prononsi cxiujn literojn la same kiel en esperanto.

estime,
Saidnabi

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2007, 2:36:59 AM3/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, saidnabi, pro la klarigoj.

amike

renato

Anna Lowenstein

unread,
Mar 6, 2007, 9:48:09 AM3/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Se pediatro estas infan-kuracisto, kaj veterinaro estas best-kuracisto,
supozeble estus logike, ke ginekologo estu virin-kuracisto. Virin-kuracisto
estas malsama ol virina kuracisto (kuracistino). Aliflanke, restas
nelogikaj'o en la lingvo, c'ar vir-kuracisto povus esti sama kiel vira
kuracisto.
Anna
-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Pilar Otto
Inviato: domenica 4 marzo 2007 21.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: gimnazio kaj ginekologo

Amike,
Otto

__________ Informazione NOD32 2094 (20070304) __________

Questo messaggio è stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it


Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2007, 1:10:23 PM3/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>restas nelogikaj'o en la lingvo, c'ar vir-kuracisto povus esti sama
>kiel vira kuracisto.

Bone. Ni certe ne sukcesos solvi c'iujn mallogikaj'ojn de Esperanto.
Mi registris "virin-kuracisto" kiel samsignifaj'on de "ginekologo".

Persone mi solvis la mallogikaj'on tiel ke mi diras:

vira kuracisto
ina kuracisto

kaj same, lau' mi, oni rajtas diri

vira c'evalo
ina c'evalo.

Tiel estas absoluta sameco de la traktado.

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 6, 2007, 4:50:46 PM3/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Se pediatro estas infan-kuracisto, kaj veterinaro estas
> best-kuracisto, supozeble estus logike, ke ginekologo estu
> virin-kuracisto.

Ne tute. Pediatro kuracas infanojn (principe pri kiu ajn malsano),
veterinaro kuracas bestojn (principe pri kiu ajn malsano), sed ginekologo
specialistigxis nur pri certaj malsanoj, kiujn povas havi nur virinoj. Se
infano havas malvarmumon, oni eble konsultas pediatron, kaj se hundo havas
malvarmumon, oni eble konsultas veterinaron; sed se virino havas
malvarmumon, mi dubas, ke sxi konsultas ginekologon.

Virin-kuracisto estas malsama ol virina kuracisto

> (kuracistino). Aliflanke, restas nelogikaj'o en la lingvo, c'ar


> vir-kuracisto povus esti sama kiel vira kuracisto.

Nu jes, same kiel "virbovo" = bovo virseksa, cxu? Tamen, se ni komencus nomi
ginekologon "virin-kuracisto", "virkuracisto" eble devus montri al
specialisto pri prostat-inflamo ktp. Tamen mia cxi-supra rezonado dubigas la
pravecon nomi ginekologon "virinkuracisto". Pli preciza termino estus
"kuracisto pri virinaj malsanoj".

Iom laca post la cxi-vespera gxenerala kunveno de la Oslo-a E-klubo,
Otto


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 6, 2007, 7:29:18 PM3/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein:

> Se pediatro estas infan-kuracisto, kaj veterinaro estas best-kuracisto,

> supozeble estus logike, ke ginekologo estu virin-kuracisto. Virin-kuracisto


> estas malsama ol virina kuracisto (kuracistino). Aliflanke, restas
> nelogikaj'o en la lingvo, c'ar vir-kuracisto povus esti sama kiel vira
> kuracisto.

Laŭ miaj spertoj, kiam temas pri homoj, oni uzas preskaŭ nur "vira",
apenaŭ "vir-", kiam oni volas indiki, ke la koncerna homo estas
virseksa. Tiele tamen la afero estas iele logika, kaj "vir-kuracisto"
tamen estas praktike unu-signifa same kiel "virin-kuracisto".

Do, laŭ mi oni ja diras "virbovo", "virkato" k.t.p., sed nur "vira
studento", "vira viktimo", "vira persono" k.t.p., kiam oni indikas la
sekson de la homo.

Tiel mi prezentas la aferon en PMEG.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anna Lowenstein

unread,
Mar 7, 2007, 7:50:07 AM3/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Lau’ via nuna klarigo, oni uzas la afikson vir- por bestoj, sed vira por homoj. Rigardante la prezenton en PMEG, mi vidas, ke tamen vi klarigas, ke ankau’ esprimoj kiaj virsekretario au’ virprezidanto eblas, nur ke oni “normale preferas” vira. Tiu prezento s’ajnas al mi bona kaj ekvilibra.
Konklude, la vorto virkuracisto havas du eventualajn signifojn, sed en la praktiko kaj enkuntekste, vers’ajne g’i ne kau’zus problemojn.
Kore,
Anna

-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
-----Messaggio originale-----

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: mercoledì 7 marzo 2007 1.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: ginekologo

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 7, 2007, 10:25:05 PM3/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Por solvi la problemon de virin- oni povas uzi "virinoj-kuracisto", do ne temos pri kuracistinio. Se estas gxuste ke tio ne havas la saman signifon kiel infankuracisto kaj bestkuracisto kaj oni devas kompeni gxin laux ties uzo. Ankaux pediatro ne nur kuracas infanojn, sed ankaux dekkelkuloj kaj novnaskitoj.
 
Sincere,
Keyhan

 
On 3/6/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Anna:


>restas nelogikaj'o en la lingvo, c'ar vir-kuracisto povus esti sama
>kiel vira kuracisto.

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2007, 3:56:41 AM3/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kejan:

> "virinoj-kuracisto"

au' "kuracisto de virinoj".

Amike

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 9, 2007, 1:39:39 PM3/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
 Se gramatike oni povas uzi "virinoj-kuracisto", gxi estas pli facila ol "kuracisto de virinoj".
 
Amike

 
On 3/8/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Kejan:

> "virinoj-kuracisto"

au' "kuracisto de virinoj".

Amike

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2007, 2:30:30 PM3/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
 Se gramatike oni povas uzi "virinoj-kuracisto", gxi estas pli facila ol "kuracisto de virinoj".

Mi havas la fortan impreson, ke oni ne faras kunmetitajn vortojn en Esperanto en tiu maniero, ekzemple: libroj-ac'etanto ig'as normale ac'etanto de libroj au' libro-ac'etanto. Mi kredas ke virin-kuracisto estas akceptebla.

Amike

Renato

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Mar 10, 2007, 9:39:13 PM3/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas ke pli taugas la kombinacio Kuracisto de Virinoj, mala varianto al mi shajnas stranga,

Estime,
S

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2007, 7:35:22 AM3/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Saidnabi! Ankau' via versio estas registrita.

Nun alia demando:

kiel oni diras en viaj lingvoj la prefiksojn "hipo-" kaj "hiper-", kiuj lau' PIV signifas "sub" kaj "super" ?

Amike

Renato

Tadasi Saka

unread,
Mar 12, 2007, 8:49:41 AM3/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> kiel oni diras en viaj lingvoj la prefiksojn "hipo-" kaj "hiper-", kiuj lau'
> PIV signifas "sub" kaj "super" ?

En la japana tiuj prefiksoj esprimighas diverse.
(La samon oni povas diri pri la china lingvo.)

hipotensio = teiketuatu
hipokondrio = sinkisyo^
hipertensio = ko^ketuatu
hipertrofio = hidai

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Mar 12, 2007, 2:42:42 PM3/12/07
to la-bona...@googlegroups.com

Hipo kaj hiper estas uzebla de flanko de kuracistoj, tamen edukitaj personoj komprenas la signifon.
Sed ordinare ni uzas taghikajn vortojn anstataux hipo - past kaj anstataux hiper - baland

ekzemple fishori past = hipotensio kaj fishori baland = hipertensio

estime,

SS


-------Original Message-----
From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Date: Sun, 11 Mar 2007 12:35:22 +0100
Subject: (la bona lingvo) hipo- kaj hiper- (ekse: ginekologo)

>
> Dankon, Saidnabi! Ankau' via versio estas registrita.
>
> Nun alia demando:
>

> kiel oni diras en viaj lingvoj la prefiksojn "hipo-" kaj "hiper-",
> kiuj lau' PIV signifas "sub" kaj "super" ?
>

Pilar Otto

unread,
Mar 13, 2007, 5:07:09 AM3/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
 
kiel oni diras en viaj lingvoj la prefiksojn "hipo-" kaj "hiper-", kiuj lau' PIV signifas "sub" kaj "super" ?
Norvege, cxe konservo de la grekdevena termino oni diras respektive "hypo-" kaj "hyper-"; sed cxe norvegaj tradukoj oni diras respektive "under-" (sub-) kaj "over-" (super-). Tamen estas tendenco uzi "hyper-" kiel memstaran prefikson pligrandigan ("augmentativon", por la latinigemuloj), same kiel "super-" kaj "mega-". Cxiam pli multajn infanojn oni diagnozas per la termino "hyperaktiv".
 
Otto

Anna Lowenstein

unread,
Mar 13, 2007, 1:48:12 PM3/13/07
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas foje alta/malalta, foje super/sub. Ekzemple, mi vers’ajne dirus “superaktiva infano” sed “alta sangopremo”. Se oni volus uzi super/sub en la lasta ekzemplo, fakte necesus diri “sango-superpremo” au’ simile, c’ar la prefikso apartenas al la vorto “premo”, ne al “sango”.

 

-----------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00 39 06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
Inviato: martedì 13 marzo 2007 10.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: hipo- kaj hiper- (ekse: ginekologo)



__________ Informazione NOD32 2112 (20070313) __________

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 14, 2007, 12:12:49 AM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 En la persa oni aldonas la adjektivojn "Bala" aux "Ziad" por hiper kaj "Kam" aux "Pain" por hipo. La vortoj skribitaj de Saidnabi estas interese. Tagxikoj parolas la persan lingvon fakte sed cxar baroj ekzistis dum jardekoj, ili uzas persajn vortojn en aliaj signifoj. "Past" estas persa vorto sed nun oni uzas gxin por aliaj signifoj (malbon-karaktera), kaj "Baland" en la irana dialekto estas "Boland" kaj signifas "alta".
 Mi pensas ke hiper kaj hipo estas sciencaj vortoj kaj ofte uzataj kombine kun sciencaj vortoj. Ekzemple se ni volas sxangxi hiper en hipertensio al E-a vorto, la problemo estas ke tensio ne havas signifon en Eo. Aliflanke neniu sxatas diri hiper-sangpremo. Ni povas diri eg-sangpremo aux sangpremego. Simile por hipotensio (etsangpremo aux sangpremeto). Por hiperkolesterolemio oni povas diri eg-sangkolesterolo kaj tiel plu.
 
Sincere,
Keyhan

 

Tadasi Saka

unread,
Mar 14, 2007, 8:08:51 AM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

>
> Mi uzas foje alta/malalta, foje super/sub. Ekzemple, mi vers'ajne dirus
> "superaktiva infano" sed "alta sangopremo".

En la japana lingvo "ko^-ketu-atu"(alta-sango-premo) kaj
"tei-ketu-atu"(malalta-sango-premo) estas uzataj kiel komunuzaj vortoj
kaj ankau kiel medicinaj terminoj.

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2007, 3:26:30 PM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com

>En la japana lingvo "ko^-ketu-atu"(alta-sango-premo) kaj
>"tei-ketu-atu"(malalta-sango-premo) estas uzataj kiel komunuzaj vortoj
>kaj ankau kiel medicinaj terminoj.

dankon, tadasi! tion mi registris c'e:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_H

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2007, 5:28:36 PM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kejhan:

>Mi pensas ke hiper kaj hipo estas sciencaj vortoj kaj ofte uzataj
>kombine kun sciencaj vortoj.

Certe, sed la problemo ekestas, kiam oni elprenas ilin el sciencaj
vortoj kaj ekuzas ilin en la normala Esperanto.

Amike

Renato

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Mar 17, 2007, 12:25:07 PM3/17/07
to la-bona...@googlegroups.com

Estimataj;

> En la persa oni aldonas la adjektivojn "Bala" aux "Ziad" por hiper kaj
> "Kam" aux "Pain" por hipo. La vortoj skribitaj de Saidnabi estas interese.
> Tagxikoj parolas la persan lingvon fakte sed cxar baroj ekzistis dum
> jardekoj, ili uzas persajn vortojn en aliaj signifoj. "Past" estas persa
> vorto sed nun oni uzas gxin por aliaj signifoj (malbon-karaktera), kaj
> "Baland" en la irana dialekto estas "Boland" kaj signifas "alta".

Fakte Taghikoj parolas PersTaghikan dialekton kaj Bolo=bala signifas ke io estas sur io negravas abstrakta aux ne. La signifoj de la vortoj precize estas la samaj. "Zijad" signifas multoblighon.
La vorto "past" signifas KAJ KAJ. Sed dialekton popolo elektas kaj tio estas deziro de la homo. Ni Taghikoj malofte uzas arabajn vortojn sed Irananoj tre ofte uzas, kaj unu el vortoj kiun mi malshatas kiam oni diras "Muftahxaram" - = Mi fieras, ni Taghikoj diras "Man fahxr mekunam"= mi fieras, kiam cxe ni uzas iranan dialekton homoj povas miskompreni cxar la vorto muftahxar havas finajhon "hxar"= azeno.


> Mi pensas ke hiper kaj hipo estas sciencaj vortoj kaj ofte uzataj kombine
> kun sciencaj vortoj. Ekzemple se ni volas sxangxi hiper en hipertensio al
> E-a vorto, la problemo estas ke tensio ne havas signifon en Eo. Aliflanke
> neniu sxatas diri hiper-sangpremo. Ni povas diri eg-sangpremo aux
> sangpremego. Simile por hipotensio (etsangpremo aux sangpremeto). Por
> hiperkolesterolemio oni povas diri eg-sangkolesterolo kaj tiel plu.



Logike vi pravas sed maloportune estas uzi cxi-kombinojn.
Estus bone se ni kompreninte tion ne shanghu la antauajn kombinojn

estime,

S

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages