Re: kversekca

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 15, 2009, 12:09:46 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
[mi ripetas]
> Date: Tues 15 Sep 2009 11:23
> From: ro-esp
>
>
> la vorto sxajnas konsisti el du partoj. Sekco estas law mi malnova vorto
> por trancxi, kaj kveri estas produktado de sono, kutime far birdo
> (cxu kolombo?). Tamen, mi trovis gxin kiel traduko de "kopse kant".
> Mi klarigu.
> Multe da aferoj (brikoj, fojnpakajxoj, sxargxkestegoj (=konteneroj),
> ktp) havas po 6 flankoj/ lateroj. La du lateroj kiuj havas la
> malplej grandan surfacon estu la "kvarsekcaj".
> Por ludi keglopiedpilkadon oni povas meti brikojn sur po kvarsekca
> flanko, se mankas veraj kegloj
> From: Renato Corsetti

> Eble ni parolas pri malsamaj aferoj. Mi komprenis ke kver-sekc-a
> signifas pli malpli:
>
> transvers-sekca, se oni ne volas uzi la radikon "kver-".
>
> Ĉu vi, Ronaldo, parolas pri io alia?

kredeble jes. Cxu ci povas klarigi pri kiu nocio ci pensis, aw doni la
ekvivalentojn en la angla,germana, franca, nederlanda?

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2009, 1:54:03 PM10/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Cxu ci povas klarigi pri kiu nocio ci pensis, aw doni la
ekvivalentojn en la angla,germana, franca, nederlanda?
Temas pri la kapvorto "kver/" en PIV, kiu difinas ĝin tiel: Teknika pref., kun la signifo "transversa"; -- profilo, --sekca aero.

Eble tamen ni devus havi la linion:

kver- (en tehhnikaj vortoj) --> transvers-a [zam], tra-tranĉ-a

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Oct 16, 2009, 4:01:30 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ronaldo:
>> Cxu ci povas klarigi pri kiu nocio ci pensis, aw doni la
>> ekvivalentojn en la angla,germana, franca, nederlanda?
> Temas pri la kapvorto "kver/" en PIV, kiu difinas ĝin tiel: Teknika
> pref., kun la signifo "transversa"; -- profilo, --sekca aero.

Renato ne plenumis la admonon de Ronaldo (kaj versxajne misskribis "aero"
anstataux "areo").

Mi supozas, ke "kver-sekco" egalas al la germana "Querschnitt". La teknika
prefikso "kver-" do estas transprenita de la germana "Quer-", trovebla
ankaux en "Querstraße" = "krucigxanta, transversa strato". "Transiri
(straton)" en la germana estas "eine Straße) überqueren". Ofta angla
ekvivalento de "kver-" estas "cross-". Laux mia impreso "kver-" ofte indikas
direkton ortangulan alla cxefa (lauxlonga) direkto. La cxefa direkto de
majuskla T estas vertikala, sed supre estas "kverstreko", do horizontala
streko, kiu "transiras" la vertikalan. La du horizontalajn strekojn de
majuskla H ligas "kverstreko" meze. (Cxi tiujn ekzemplojn mi donas por
indiki, ke ecx pri normala skribo mi ne estas analfabeto!)

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2009, 4:32:10 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Renato ne plenumis la admonon de Ronaldo (kaj versxajne misskribis "aero" 
anstataux "areo").
Vi pravas pri ambaŭ aferoj.

Mi supozas, ke "kver-sekco" egalas al la germana "Querschnitt".
Kaj ankaŭ pri tio.

Do, ĉu vi estas por tio, ke ni havu la linion:

kver- (en tehhnikaj vortoj) --> transvers-a [zam], tra-tranĉ-a ?

amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 16, 2009, 7:15:38 AM10/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi komprenas, ke "tratrancha" ne taugus en la listo, char quer
signifas "rektangule tra". Chu ne, germanoj?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages