la unua parto de la unua letero en NPIV

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2008, 1:57:31 PM5/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
C'u vi memoras, ke iam estis diskuto en c'i tiu listo, pri kiu volas
tralegi kiun literon de PIV au' NPIV por vidi, kiuj vortoj meritas
eniri nian liston kaj ankorau' ne estas en g'i.

Trarigardado de la unua parto de la litero A fare de mi kaj Anna
donis c'i tiun liston, kiun mi proponas al vi tralegi. Lau'grade ni
provos trovi pli simplajn samsignifajn esprimojn.

Amike

Renato


abatiso
abazio
abdukcio/adukcio
abduktoro/aduktoro
aberacio
abevilio
abiogenezo
abjxuri
ablacio
abnorma
abrazio
abrog(aci)o
absciso
absolvi
abstemio
abulio
abutmento
acerba
acidometro
adagxo
adamantino
adekvata
adeno
adheri
adipo
adjekto
adjutanto
adjudiki
adjunkto
adjutanto (1)
administracio (3)
administratoro
admiralitato (3)
adobo
adsorbi
adstringi
adulario
adulteri
advekcio
adventico
adventiva
adversa
aedo
aerobatiko
aerobika (1)
aerodromo
aerofagia
aeroforo
aeroframo
aerogramo (1+2)
aerolito (1)
aerologio
aerologo
aerometro
aeronauxto
aeroplano
aerostato
aferezo
afina
afonio
afrikanso
afrodizio
agao
agamia
agapo
agaro
agaragaro
agendo
agentumo
aglomeri

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2008, 3:58:44 AM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Provante trovi samsignifajn esprimojn por la iom dubindaj vortoj trovitaj en la litero A de NPIv, ni komencu de la unua.

Kion vi opinias pri

abatis-o --> trunk-o-bar-ajx-o ?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 20, 2008, 7:23:22 AM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

La problemo c’i tie estas la tipa problemo de nespertaj esperantistoj, kiuj supozas, ke necesas traduki c’iun unuopan vorton en la propra lingvo per unuopa vorto en Esperanto. Se mi devus traduki tiun terminon en kunteksto, mi certe dirus ion de la speco, “Oni konstruis baraj’on el dehakitaj arboj” au’ simile. S’ajne temas pri milita termino. Lau’ mia angla vortaro, la branc’oj devas fronti eksteren, do eble ne temas nur pri trunkoj. Mi aldonas kelkajn ilustraj’ojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 20 maggio 2008 9.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) abatis-o

511px-Giant_abatis.jpg
abatis01.jpg
61E91-abattis.gif

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2008, 8:44:27 AM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
 “Oni konstruis baraj’on el dehakitaj arboj”

Mi registris ankau' tion.

Renato

Antonio De Salvo

unread,
May 20, 2008, 9:12:07 AM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi tradukas kio estas skribite (itallingve) pri “abbattuta” (esperante: abatiso) en la “Dizionario enciclopedico del lessico militare” (Enciklopedia vortaro pri milita terminaro) de Riccardo Busetto (2004):

en la angla, abatis. Improvizita batalkampa verko celanta malhelpi la movadon de eventualaj malamikaj tacxmentoj, atingita per la dehako  de arboj cxeestantaj en la zono. Gxi estas formata per trunkoj transverse vicigitaj laux la antauexnira marsxodirekto kaj kun la brancxoj arangxitaj en la direkto al la malamiko. La abatiso estas ofte igata pli efika per la starigo de kontrauxhomaj minoj aux eksplodaj insidoj, kiuj pligrandigas gxian enmeman malhelpan valoron.

 

Do: arbobarajxo, aux trunkobarajxo.

Mi konfesas, ke se en PIV ne estus la vorto abatiso, mi ne scius pri kio temas (neniam mi auxdis de italo la respondan vorton “abbattuta”).

Gxis

Antonio De Salvo

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: martedì 20 maggio 2008 13.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la bona lingvo) abatis-o

 

La problemo c’i tie estas la tipa problemo de nespertaj esperantistoj, kiuj supozas, ke necesas traduki c’iun unuopan vorton en la propra lingvo per unuopa vorto en Esperanto. Se mi devus traduki tiun terminon en kunteksto, mi certe dirus ion de la speco, “Oni konstruis baraj’on el dehakitaj arboj” au’ simile. S’ajne temas pri milita termino. Lau’ mia angla vortaro, la branc’oj devas fronti eksteren, do eble ne temas nur pri trunkoj. Mi aldonas kelkajn ilustraj’ojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 20 maggio 2008 9.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) abatis-o

 

Provante trovi samsignifajn esprimojn por la iom dubindaj vortoj trovitaj en la litero A de NPIv, ni komencu de la unua.
Kion vi opinias pri
abatis-o --> trunk-o-bar-ajx-o ?

Amike

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2008, 10:31:56 AM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Do: arbobarajxo, aux trunkobarajxo.

En ordo!

Renato

Detlef Karthaus

unread,
May 20, 2008, 11:24:26 PM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

En PIV oni indikas ke abatiso estas arkaismo.
Mi scivolas cxu ne estus pli bone lasi la arkaismojn perdigxi en la forgesemo?
 
amike
Detlef

 
2008/5/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2008, 3:35:47 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:


En PIV oni indikas ke abatiso estas arkaismo.

En mia PIV mi interpretas la signon kiel "milita termino", c'iuokaze ne temas pri tre grava vorto nuntempe.

Amike

Renato

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
May 21, 2008, 4:43:38 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se oni devas alfronti la liston laux ordo de NPIV, neologismoj kaj
terminoj en NPIV estas eble 12.000!

Tial mi aldonus, cxe la fino de "la bona lingvo",
jenajn apartajn listojn (lauxeble kun kun la jam ekzistantaj proponitaj
alternativoj -->)
- arkaismoj kaj evitindaj vortoj (markitaj per "ark." kaj "evi" en NPIV)
- propraj personaj nomoj
- propraj geografiaj nomoj
- terminoj (scienc-teknikaj vortoj ne komunuzaj ekzamenendaj fare de
fakuloj)

Tiujn kvar apartajn listojn mi lasus en la forgesemo por ekzameni tutune
la ceterajn vortojn.

Tiel oni multe simpligus la komencan laboron.
Kompreneble la indikoj de NPIV ne estas netusxablaj kaj ili utilus nur
por iom simpligi la laboron.

J-K Rinaldo


====================================================

Detlef Karthaus ha scritto:

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
May 21, 2008, 5:06:21 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonas kelkajn informerojn.

Ekzemple mi ekzamenis la tutan literon B en NPIV kaj trovis proksimume:
10 - arkaismojn kaj evitindajn vortojn (markitaj per "ark." kaj "evi")
50 - propraj personaj nomoj
110 - propraj geografiaj nomoj
70 - terminoj (scienc-teknikaj ne komunuzaj vortoj)

Tio signifus elimini "provizore" 240 vortojn.
J-K Rinaldo


====================================================

Detlef Karthaus ha scritto:

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2008, 5:06:29 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


Tial mi aldonus, cxe la fino de "la bona lingvo",
jenajn apartajn listojn (lauxeble kun kun la jam ekzistantaj proponitaj
alternativoj -->)
- arkaismoj kaj evitindaj vortoj (markitaj per "ark." kaj "evi" en NPIV)
- propraj personaj nomoj
- propraj geografiaj nomoj
- terminoj (scienc-teknikaj vortoj ne komunuzaj ekzamenendaj fare de
fakuloj)

C'u vi povus produkti tiujn listojn au'tomate per komputila magiaj'o?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2008, 5:25:21 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


Ekzemple mi ekzamenis la tutan literon B en NPIV kaj trovis proksimume:
  10 - arkaismojn kaj evitindajn vortojn (markitaj per "ark." kaj "evi")
  50 - propraj personaj nomoj
110 - propraj geografiaj nomoj
  70 - terminoj (scienc-teknikaj ne komunuzaj vortoj)

Tio signifus elimini "provizore" 240 vortojn.

Bone. Se vi sendas tiujn listojn, mi povas vidi kiel integri ilin en la sistemon de "bona lingvo" per apartaj postaj listoj.

C'u tio signifas, ke vi nun, foriginte tiujn 240 vortojn, povas ekzameni la restantajn vortojn de la litero B por trovi pliajn liniojn por niaj bazaj listoj de malkonsilataj vortoj?

Amike

Renato

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
May 21, 2008, 6:31:31 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
> C'u vi povus produkti tiujn listojn au'tomate per komputila magiaj'o?

Por la litero B necesis eble 5-8 horoj da komputillaboro.
Evidente necesus aliaj volontuloj, kiuj faru same por la aliaj literoj.
La kunordiganto kompreneble devus doni komunan pli detalan metodon kaj
poste kontroli la tuton.


>> Ekzemple mi ekzamenis la tutan literon B en NPIV kaj trovis proksimume:
>> 10 - arkaismojn kaj evitindajn vortojn (markitaj per "ark." kaj "evi")
>> 50 - propraj personaj nomoj
>> 110 - propraj geografiaj nomoj
>> 70 - terminoj (scienc-teknikaj ne komunuzaj vortoj)
>>
>> Tio signifus elimini "provizore" 240 vortojn.
>>
>

> Bone. Se vi sendas tiujn listojn, mi povas vidi kiel integri ilin en
> la sistemon de "bona lingvo" per apartaj postaj listoj.
>

Pri la litero B, la 4 listoj estas fakte jam faritaj. Poste mi gupigos
en ununura grupo laux alfabeta ordo la ceterajn vortojn (sen arkaismoj,
eviindaj vortoj, propraj nomoj kaj terminoj). Do sume 5 grupoj.
Tamen nepras komuniki se la apartiga laboro utilas.


> C'u tio signifas, ke vi nun, foriginte tiujn 240 vortojn, povas
> ekzameni la restantajn vortojn de la litero B por trovi pliajn
> liniojn por niaj bazaj listoj de malkonsilataj vortoj?
>

Mi ne bone komprenis cxi lastan demandon.

J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
May 21, 2008, 7:27:53 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


Por la litero B necesis eble 5-8 horoj da komputillaboro.

Vi estas heroa.


Evidente necesus aliaj volontuloj, kiuj faru same por la aliaj literoj.

Ni provos trovi ilin.


La kunordiganto kompreneble devus doni komunan pli detalan metodon kaj
poste kontroli la tuton.

Bone. Por trovi tiujn komunajn metodojn, eble ni bazig'u nun sur viaj listoj.


Pri la litero B, la 4 listoj estas fakte jam faritaj.

Bone. Bonvolu sendi ilin al mi (au' al la listo) en aldonaj'o.

Poste mi gupigos
en ununura grupo laux alfabeta ordo la ceterajn vortojn (sen arkaismoj,
evitindaj vortoj, propraj nomoj kaj terminoj).

Tio, kio povus utili en c'i tiu listo estas la indiko pri fudamenteco, numero de la oficiala aldono, zamenhofeco.



Tamen nepras komuniki se la apartiga laboro utilas.

Momente s'ajnas ke jes, sed ion definitivan oni povos diri nur fine de la laboro.

> C'u tio signifas, ke vi nun, foriginte tiujn 240 vortojn, povas
> ekzameni la restantajn vortojn de la litero B por trovi pliajn
> liniojn por niaj bazaj listoj de malkonsilataj vortoj?
>  
Mi ne bone komprenis cxi lastan demandon.

Nu, ne gravas. Mi volis diri, ke, kiam vi havos la 5-an liston, vi povos komenci proponi samsignifajn esprimojn por la malkonsilindaj vortoj. Sed tion ni faros komune poste.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 5, 2008, 9:20:39 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/5/21 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Detlef:
En PIV oni indikas ke abatiso estas arkaismo.
En mia PIV mi interpretas la signon kiel "milita termino",
     La tiea aldono de "(ark.)" [stranga mallongajho por "arhhaism/o", pri kiu, cetere, la PIV mensoge diras, ke ghi estas Fundamenta (sed la mensogulo estas la Akademio de Esperanto, ne la redaktoro de la vortaro) !] estas propra al la Nova PIV.
 
c'iuokaze ne temas pri tre grava vorto nuntempe.
     Ankau pri malnovajhoj kaj malgravajhoj la lingvo internacia devas taugi. El la tradukajhoj proponitaj por "abatis/o", la plej bona shajnas al mi "bar/ajh/o el de/hak/it/a/j arb/o/j", kiu estas suficha. Kiel ofte la PIV mem havigas al ni la tradukajhon.
     Mi proponas, ke ni skribu nur tiun. Do :
 
abatis-o --> arb-o-bar-aĵ-o, trunk-o-bar-aĵ-o, baraĵ-o el de-hak-it-a-j arb-o-j (ĉefe por militaj celoj)
 
     Krome necesas linioj (kun kontrolo dela fontoj : supozeblz iuj O. A., kaj, por la dua, unu loko en la "Antauparolo") :
arhhaik-a = mal-nov-igh-int-a
arhhaism-o  = mal-nov-aĵ-o, mal-nov-igh-int-ajh-o
Kore salutas                          Francisko

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2008, 7:04:20 AM9/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

hieraŭ vi sendis multajn utilajn mesaĝojn, el pluraj el kiuj mi prenis instigon por ŝanĝi aferojn kaj aferetojn en la listoj.

Mi tamen memorigas vin pri la troo da mesaĝoj en ĉi tiu listo. Se vi volas skribi pli ol unu aŭ du mesaĝojn ĉiutage (ĉefe pri pasintaj diskutoj), bonvolu sendi ilin al la listo
la-bona-lingvo...@googlegroups.com , kies membro vi estas. Tiu listo ne havas limigon de mesaĝo-nombro.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 9, 2008, 2:53:23 PM9/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Pardonu min !  Mi konstatas, ke tro rapide mi ordonis la sendon de la chi-suba mesagho, antau ol forvishighis du forvishindaj vortoj (nome : "arb-o-bar-aĵ-o, trunk-o-bar-aĵ-o,") sen kio mia frazo ighas sensenca. Mi do devas ree sendi la samon, sed post tiu forvisho. La unua el tiuj du miaopinie forvishindaj tradukajhoj ne estas tre malbona, kvankam ne sufiche klara (dum la dua erare pensigus pri senbranchigitaj trunkoj), sed nur la plej bonan el la tri ni gardu. Se vi ne konsentus, ke tiu plej bona estis la tria, do ni tiun trian forvishu, kaj nur la unuan (se el la nun proponataj) ni gardu.
     Pri la interkrampa klarigo "(ĉefe por militaj celoj)" mi nenion diris, char mi ne havas tute firman opinion. Tia interkrampa klarigo nepre utilas, char per "barajho" oni povas trediversajhojn "bari". Sed mi ne certas, ke ties vortigon oni ne povus plibonigi.                     Kore.                   FS
_____________________________________
 
 
2008/9/6 Fra Simo <fra...@gmail.com>
2008/5/21 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Detlef:
En PIV oni indikas ke abatiso estas arkaismo.
En mia PIV mi interpretas la signon kiel "milita termino",
     La tiea aldono de "(ark.)" [stranga mallongajho por "arhhaism/o", pri kiu, cetere, la PIV mensoge diras, ke ghi estas Fundamenta (sed la mensogulo estas la Akademio de Esperanto, ne la redaktoro de la vortaro) !] estas propra al la Nova PIV.
 
c'iuokaze ne temas pri tre grava vorto nuntempe.
     Ankau pri malnovajhoj kaj malgravajhoj la lingvo internacia devas taugi. El la tradukajhoj proponitaj por "abatis/o", la plej bona shajnas al mi "bar/ajh/o el de/hak/it/a/j arb/o/j", kiu estas suficha. Kiel ofte la PIV mem havigas al ni la tradukajhon.
     Mi proponas, ke ni skribu nur tiun. Do :
 
abatis-o --> baraĵ-o el de-hak-it-a-j arb-o-j (ĉefe por militaj celoj)
 

Fra Simo

unread,
Sep 17, 2008, 7:41:03 AM9/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Nur jhus mi legis la chi-suban mesaghon de Renato.
     En tiu tago mi sendis pli ol unu au du mesaghojn. Pardonu min tiuj, al kiuj tio malhelpis.
     Sed meznombre mi sendadis tre malmultajn por chiu tago. Mi supozis, ke mi bone faras tion provante kompensi, dum mi tion iufoje povas.
     Tamen mi  de nun preferos la grupon "la-bona-lingvo---redaktantoj" tiam, kiam mi kelkajn mesaghojn povos sendi en iu sama tago, kaj al la "la-bona-lingvo" mi respondos prefere al mesaghoj plej novaj, kaj ne plej malnovaj, kiel en la lasta tempo mi faris, kun iom da esceptoj.
     Amike salutas                   Francisko
     
2008/9/6 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages