Leo:
> skulpturo --> skulptaĵo
Laŭ PIV skulptur-o à skulpt-arto. Se vi vidis ĝin uzita en la senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon.
Amike
Renato
> /Laŭ PIV skulptur-o //à// skulpt-arto. //Se vi vidis ĝin uzita en la
> senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon./
Iam mi mem enretigis dekojn da fotoj pri skulptaĵoj kaj rimarkis, ke
en la reto "skulpturo" estas ne malofta vorto por "skulptaĵo". Vi
povas mem konstati tion, se vi guglas pri
+skulpturoj kaj estas
La plus-signo helpas limigi la rezultojn al pli sencohavaj ekzemploj,
kaj la multenombreco forigas la sencon "skulptoarto".
Harri
prave!!
Mi subtenas tion.
José Antonio
Laŭ PIV skulptur-o à skulpt-arto. Se vi vidis ĝin uzita en la senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon.
Sed ankau foje “skulptado”, chu ne?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 30 settembre 2010
13.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
skulptur-o
Harri:
| +skulpturoj kaj estas
Mi faris tion kaj efektive la absoluta plejmulto est as pri "skulptaĵo"
sed estis kelkaj pri "skulpt-arto" aŭ "skulptado".
Ĉu la linio povus esti:
skulptur-o --> (laŭ la kuntekstoj) skulpt-aĵ-o; skulpt-art-o ?
Amike
Renato
> En la nederlanda "sculptuur" estas
> uzata por skulptaĵo.
En mia gepatra hispana ankau : escultura estas kaj skulptajho kaj
skulparto, kaj ankau povas esti uzata kiel sugestas Anna, do por la
ideo "skulptado":
La artisto nuntempe laboras en la skulptado de tiu malnova projekto.
Kiam fnita, la skulptajho estos ekspoziciata en la Belarta Muzeo, en
ties Skulptarta sekcio.
José Antonio
Mi provizore registris la linion:
skulptur·o → (laŭ la signifoj en la unuopaj kuntekstoj) skulpt·aĵ·o;
skulpt·art·o; skulpt·ad·o .
La diskuto rajtas daŭri.
Amike
Renato