R: for, fora, fore

3 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
May 3, 2015, 4:13:02 AM5/3/15
to la-bona...@googlegroups.com

Sur la kampo for de l' mondo,

antaŭ nokto de somero,

amikino en la rondo

kantas kanton pri l' espero.

 

Krome, se per Guglo mi sercxas “fora lando”, mi trovas 300.000 erojn; kaj certe fora lando ne estas en la apuda cxambro.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 3 maggio 2015 02:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) for, fora, fore

 



Op zondag 26 april 2015 07:50:27 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:


Vere inter la signifoj de "for" estas "stato en malproksimo". Jen tri Z-ofaj
ekzemplojn:
- la pilko estis for
- ve al tiu, kiu devas vivi for de l' gepatroj
- li staris kelke da paŝojn for de ŝi.
Pro kio ĝin malrekomendi?


Ecx Zamenhof estis nur homo. Kutime la vorto "for" signifas nur necxeeston. Se mi estas for de mia komputilo, mi povas esti en la sekvanta cxambro, do tute ne malproksima. En pluraj lingvoj la distingo estas tute klara. Se konvenus uzi la saman vorton, kredeble vortoj kiaj "dista" kaj "lontana" neniam estus proponitaj/uzataj en esp-o.

Germane, weit ne egalas al weg
Nederlande, ver ne egalas al weg
Angle, far ne egalas al gone
                                                                     gxis, Ronaldo N


 


Krome pri "drone" flugmaŝino" laŭ mi taŭgas. Ja droni povas esti malgrandaj aŭ
ege grandaj.
J-K Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
May 4, 2015, 5:31:05 PM5/4/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op zondag 3 mei 2015 10:13:02 UTC+2 schreef Antonio De Salvo:

Sur la kampo for de l' mondo,

antaŭ nokto de somero,

amikino en la rondo

kantas kanton pri l' espero.


Cxu temas pri kampo sur alia planedo? Kampo en la regno de mortintoj?

> Krome, se per Guglo mi sercxas “fora lando”, mi trovas 300.000 erojn; kaj certe fora lando ne estas en la apuda   > cxambro.

Fora lando povus esti lando kiu cxesis ekzisti...  kaj tute eblas ke homoj misuzas la vorton cxar ili kredas ke "for" egalas al angla "far".

Kiel interpreti la esprimon "fora parenco"?

[regurdmoduso] Se ni volas ke nia lingvo igxu pli populara, gxi estu tiom klara kiom la aliaj lingvoj kiujn homoj povus lerni. Ni ne multe sukcesos se ni provas disvastigi svagan njuwspikajxon.


                                                                gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
May 4, 2015, 6:41:57 PM5/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

For de l’ mondo signifas, nature, ne sur alia planedo, sed malproksime de logxata loko.

 

Fora parenco estas efektive dubasenca, sed tute same kiel malproksima parenco:

 

pli bona amiko intima, ol parenco malproksima

(cxi tie estas vortludo, gxuste cxar povas temi cxu pri loka malapudeco – samkiel “pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro”, cxu pri sangrilata malproksimeco).

 

Koncerne “fora lando”-n, suficxu cxi tiu citajxo el la multegaj eblaj:

 

lia teknikista laboro irigis lin al fora lando

 

cxu vi scias, kiu estas la auxtoro? Rigardu:

http://claudepiron.free.fr/livres/letero.htm

 

Bonan nokton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: lunedì 4 maggio 2015 23:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: for, fora, fore

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages