"trampolino"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 3, 2010, 6:29:46 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ni havu linion similan al la jena:

trampolin·o → salt·ig·il·o

Aŭ ĉu la aliaj listanoj ne komprenus "saltigilo" kiel samsignifaĵon al "trampolino"? Ĉu estas aliaj proponoj?

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Aug 3, 2010, 6:58:34 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, de pli ol 50 jaroj mi diras “saltotabulo” (ankaux en PIV), kaj neniam uzis “trampolino” (kvankam gxi precize koincidas kun la itala termino).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 3 agosto 2010 12.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "trampolino"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Aug 3, 2010, 9:52:36 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Persone, de pli ol 50 jaroj mi diras “saltotabulo” (ankaux en PIV), kaj neniam uzis “trampolino” (kvankam gxi precize koincidas kun la itala termino).


Tamen "saltotabulo" kaj "trampolino" ne estas la sama afero. Ĉe trampolino oni ne saltas sur tabulo, sed sur teksaĵo streĉita inter risortoj. Por pli bone kompreni la diferencon, rigardu la jenajn bildojn de saltotabulo kaj trampolino respektive:

http://en.wikipedia.org/wiki/File:ThreeMeter.jpg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Hometrampoline.jpg

Laŭ mi temas pri tiel malsamaj aferoj, ke vere indas havi apartajn esprimojn por ili. Aldone, "saltotabulo" estus komprenata nur kiel afero kiel sur la unua bildo, ĉar nur tie temas pri tabulo.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Aug 3, 2010, 11:04:20 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam estus supozinta, ke per la termino “trampolino” oni intencas paroli pri alio ol la unua objekto (saltotabulo, plongxotabulo, ekfluga tabulo).

Nun mi konstatas, ke oni uzas internacie la radikon “trampolin-“ por tute alia objekto, kiu povus esti “elasta tapisxo”, aux “risorta tapisxo”. En tiaj kondicxoj, nepre oni bezonas distingi inter la du objektoj,

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 3 agosto 2010 15.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: "trampolino"

--

Antonio De Salvo

unread,
Aug 3, 2010, 11:41:35 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cxu eventuale “saltotapisxo”?

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 3 agosto 2010 17.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: "trampolino"

Renato Corsetti

unread,
Aug 3, 2010, 5:18:03 PM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estas precize en la situacio de Antonio. Mi neniam estus supozinta ke oni uzas trampolino en la senco de saltigilio, saltotapiŝo.

 

Marcos, se vi povas, rigardu en la Hejma Vortaro. Tie devus esti propono por la saltigilo. Se ne venas aliaj proponoj, mi pretas enmeti la linion:

 

trampolin-o (en la senco de elasta surfaco, kiu facile saltigas onin) = salt-ig-il-o, salt-o-tapiŝ-o.

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Aug 4, 2010, 4:05:08 AM8/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Marcos, se vi povas, rigardu en la Hejma Vortaro.


En la Hejma Vortaro troviĝas nek "trampolino" nek iu vorto kun "salt".

Se ne venas aliaj proponoj, mi pretas enmeti la linion:

 

trampolin-o (en la senco de elasta surfaco, kiu facile saltigas onin) = salt-ig-il-o, salt-o-tapiŝ-o.


Laŭ la angla kaj Esperanta Vikipedioj, la surfaco,  kiu onin saltigas, mem ne estas elasta, sed estas normala teksaĵo fiksita al risortoj. (Sed laŭ la germana Vikipedio ĝi ja havas ankaŭ propran elastecon). Ĉiuokaze, mi pensas ke la Esperanta "trampolino" ne havas aliajn signifojn ol tiun ĉi tie intencitan (do ĝi ne povas signifi "saltotabulo"), kaj tial tiu enkrampa pliprecizigilo ne necesas.

Aldone, mi persone preferus uzon de "→" anstataŭ "~". Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 4, 2010, 6:10:29 AM8/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 


Aldone, mi persone preferus uzon de "→" anstataŭ "~". Kion opinias la aliaj?

 

En ordo. Mi ĝustigis laŭ viaj rimarkoj. Tamen, ĵuru, ke vi vidis uzon de “trampolino” en Esperanto laŭ tiu senco.

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Aug 4, 2010, 8:32:22 AM8/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Tamen, ĵuru, ke vi vidis uzon de “trampolino” en Esperanto laŭ tiu senco.


Mi certe vidis "trampolino" en tiu senco, ekzemple en la Esperanta Vikipedio.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Aug 4, 2010, 3:20:02 PM8/4/10
to la bona lingvo
On 3 Aug., 12:29, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Eble ni havu linion similan al la jena:
>
> trampolin·o → salt·ig·il·o
>
> Aŭ ĉu la aliaj listanoj ne komprenus "saltigilo" kiel samsignifaĵon al
> "trampolino"?

Se mi ne scius, ke per "saltigilo" mia interparolanto celas je ghuste
"trampolino", mi certe pensus unue, ke li celas tion:
http://www.powerisers.de/ .

> Ĉu estas aliaj proponoj?

Simple uzi je "trampolino" surbaze de Regulo 15 (chehha, irana,
japana, ...). Nur shercemulo miskomprenas la vorton kiel polinon iel
rilatan al tramo ;-)

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Aug 4, 2010, 4:48:33 PM8/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Simple uzi je "trampolino" surbaze de Regulo 15 (chehha, irana,
japana, ...). Nur shercemulo miskomprenas la vorton kiel polinon iel
rilatan al tramo ;-)

Ankau tre seriozaj italoj por kiuj "trampolino" ne povas esti io alia ol "saltotabulo". Internaciaj vortoj ofte estas dangheraj.

Amike

Renato

PS. Gratulon pro la uzo de "je" anstatau "na".

Leo De Cooman

unread,
Aug 5, 2010, 9:55:12 AM8/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 4/08/2010 9:05, Marcos Cramer skribis:

> Aldone, mi persone preferus uzon de "→" anstataŭ "~". Kion opinias la
> aliaj?

Ankaŭ mi.

Amike salutas Leo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages