Obsed-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2014, 6:38:16 AM1/26/14
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com, la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Leo De Cooman, en unu el lal listoj skribis:

| Mi serĉas oficialan vorton por esprimi "obsedo"n.

Efektive ne ekzistas oficiala vorto. PIV sugestas:

obsed-i --> prem-okupi (la psiriton), trud-atent-ig-i

Kion ni faru? Ĉu ni registru tion, dum la oficialiga listo okupiĝas pri tio, ĉu ni oficialigu tiun vorton?

Amike

Renato

Josenilton

unread,
Jan 26, 2014, 6:58:14 AM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Mi opinias, ke, pro sia vasta uzado en la tempo kaj en la spaco de Esperantujo, OBSEDI estas tipe esperanta vorto, do oficialiginda. 


2014-01-26 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2014, 7:24:09 AM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
obsed-i --> prem-okupi (la psiriton), trud-atent-ig-i

Tiuj alternativoj ne ŝajnas al mi facile kompreneblaj en la praktiko.  Se ne aperas iuj klare pli bonaj proponoj ol ĉi tiuj, mi preferas oficialigon de "obsed/".

Serĉo en la Tekstaro de Esperanto montras, ke la radiko "obsed/" estis tre malofta antaŭ la 2-a mondmilito (nur unu trovo el tiu tempo), sed lastatempe estas tre populara (multaj uzoj en Monato kaj Ondo de Esperanto). Tio povus pensigi, ke eble antaŭe ekzistis alia esprimo por tiu koncepto en Esperanto.

Sed mi serĉis ankaŭ la evoluon de la anglaj "obsession" kaj "obsess" en la Guglo-libra tekstarego (books.google.com/ngrams): Ili ambaŭ populariĝis nur ĉirkaŭ la unua mondmilito, kaj lastatempe populariĝis eĉ pli. Do ŝajne antaŭ la unua mondmilito la homoj eĉ ne havis la koncepton "obsedo", kaj pro tio ne bezonis
Esperantan vorton. Ĉar la plej multaj tekstoj en la Tekstaro de Esperanto estas de antaŭ 1920 aŭ de post 1990, povas bone esti ke ĝi aperas en la Tekstaro de Esperanto iom pli poste ol kiam ĝi fakte ekuziĝis en Esperanto. Do eble tamen neniam ekzistis alia esprimo por tiu koncepto en Esperanto.

Amike,
Markos

Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2014, 9:38:39 AM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Laux la cirkonstancoj, por "obsedo" mi uzas "korpremo", "premzorgo", "inkub(songx)o", "manio", "demonposedo".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 gennaio 2014 12:38
A: la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Cc: la-bona...@googlegroups.com; oficialigin...@yahoogroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Obsed-o

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2014, 12:28:15 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Antonio:

| Laux la cirkonstancoj, por "obsedo" mi uzas "korpremo", "premzorgo", "inkub(songx)o", "manio", "demonposedo".

Mi suspektis, ke en ĉi tiu listo estas almenaŭ unu esperantisto.

Amike

Renato

Josenilton

unread,
Jan 26, 2014, 6:46:21 PM1/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com

OBSEDO temas pri specifa termino, kiu malfaciligas la kreon de pli klarsencaj sinonimoj.

Laŭ la spiritisma terminaro, OBSEDO, kun ties specoj kaj varioj, estas psika sieĝo aŭ psika persekuto farata de elkarniĝinta Spirito al enkarniĝinta Spirito.

Kial OBSEDO nur ekaperis en Esperantujo ĉirkaŭ la mezo de la pasinta jarcento? Tio estis, ĉar ĝuste tiam la spiritistaj tradukistoj, inkluzive de la akademiano Porto Carreiro Neto, komencis traduki spiritismajn verkojn en Esperanton, kaj ili adoptis tiun terminon certe por diferencigi la koncernan fenomenon disde la tradicie konata DEMONPOSEDO, esprimo apartenanta al la ekleziaj terminaroj kaj ne konsiderata de la Spiritoj, kiuj fondis Spiritismon, nek de Allan Kardec, ties kodiginto. Ili ne rekonis la ekziston de la nomataj “demonoj”, sed nur de simplaj Spiritoj ankoraŭ aŭ portempe inklinaj al la malbono. Do, pro ties specifeco kaj strikteco de senco, kun siaj propraj nuancoj, estis preferita la konvencia adopto de OBSEDO, kies subtilecoj de sencoj ne estas facile kunigeblaj en unu solan klardifinan nomon tra la modernaj idiomoj, inkluzive Esperanton.


2014-01-26 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2014, 3:19:17 AM1/27/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Josenilton, pro la informoj pri la spiritisma flanko de ĉi tiu afero.

 

Amike

 

Renato

Pjer

unread,
Jan 27, 2014, 6:42:22 AM1/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas pri : menstrudi, menstrudo aŭ trudpenso. Pri tiu lasta vorto tamen en mia lingvo oni uzas "obsession" ne nur pri penso sed ankaŭ pri konsekvenca agado.

Amike, Pjer.

Josenilton

unread,
Jan 27, 2014, 6:27:34 AM1/27/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nur por komplementi, mi aldonu, ke la spiritisma termino OBSEDO devenas rekte el la francalingva termino OBSESSION, uzita de Kardec ekde 1857, jaro kiam li lanĉis la fundamentan verkon de Spiritismo, nome LA LIBRO DE LA SPIRITOJ.



2014-01-27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Dankon, Josenilton, pro la informoj pri la spiritisma flanko de ĉi tiu afero.

 

Amike

 

Renato

--

Josenilton

unread,
Jan 27, 2014, 7:58:42 AM1/27/14
to la-bona...@googlegroups.com

La spiritisma termino OBSEDO aludas ankaŭ al la situacio, kiam la nevidebla obsedanto ne menstrudas, suferigas aŭ persekutas la enkarniĝintan viktimon, sed ĝi influas en lia menso per sugestioj, aŭ eventualaj aŭ kontinuaj, kiuj intencas malutili lin aŭ aliajn pere de li.

La OBSEDO ankaŭ ne ĉiam havas malbonan intencon, ĉar iu obsedanto povas esti nur nescianta, neklera aŭ fanatika ulo el la transtombo, Tamen ĝia influo estas ĉiam malutila, aŭ al la rekta obsedito aŭ al aliaj homoj, kiuj kredas tiun ĉi lastan. Se temas, tamen, pri edukaj, altnivelaj kaj instruaj pensoj, kiuj venas el la alia dimensio, per inspiroj, intuicioj, psikofonio aŭ psikografio, do temas ne pri OBSEDO, sed pri bonaj faroj de bonaj aŭ superaj Spiritoj. Estas klasike.

[Nu, bonvolu noti ĉion tion nur kiel spiritisman kredon. ☺]

 



2014-01-27 Pjer <pjer-...@voila.fr>
Mi pensas pri : menstrudi, menstrudo aŭ trudpenso. Pri tiu lasta vorto tamen en mia lingvo oni uzas "obsession" ne nur pri penso sed ankaŭ pri konsekvenca agado.

Amike, Pjer.

--

Noël SIMONET

unread,
Jan 27, 2014, 6:03:48 PM1/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
OBSEDO <= ada-trud-atentiga-fiksa-ideo
 
Deziris kompleti la PIVan tradukon kaj la REVan 
Samopinias tiel Josenilton kaj tiel Markos pri la jesa oficialigindeco pro la difino-es longo 
kaj cxu Johan Derks konsentas pri la Radik-internacieco .
 
Amike .
 
Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
----- Message d'origine -----
Envoyé : dimanche 26 janvier 2014 12:58
Objet : Re: (la bona lingvo) Obsed-o

Antonio De Salvo

unread,
Jan 29, 2014, 3:16:11 PM1/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Obsed- povas ankaux egali al obstin-, insist-, persist-, sencxes- kaj simile.
Mi transskribas tekston de Radio Roma-Esperanto (*) de la 27.a de aprilo 1942.a, kiu temas pri tiamaj militajxoj:

43) ROMO - La aeraj fortoj de la Akso, daŭrigante la sisteman ofensivon kontraŭ Malto, furioze atakis, per bomboj ĉiukalibraj, multajn militistajn celojn en la diversaj regionoj de la insulo.
Ne havis halton la atakoj kontraŭ la flughavenoj, kien estas ĵetitaj pluraj toneloj da eksplodaĵo. La malpliiĝo de la kapablo de la aeraj bazoj de la insulo montriĝas ĉiam pli sentebla, malgraŭ la klopodoj plenumitaj de la angloj por rearanĝi la kurejojn detruitajn de la bombardadoj. La ofensiva agado de la aeraj fortoj de la potencoj de la Akso kontraŭ la flughavenojn kaŭzas ankaŭ senĉesajn perdojn al la anglaj aviadiloj, kiujn la komandantaro de la RAF, pro la kontinuaj detruoj, klopodas anstataŭigi per nova flugmaterialo.
En la obseda martelado fare de la aviadistaro, estas tre ofte uzataj ankaŭ bomboj je grandega kalibro, havantaj teruran potencon detruan kaj incendian. Estas sendube, ke la milita agado de la malamikaj fortoj kaj la normala aktiveco de la diversaj regionoj de la insulo suferis malpliiĝon, kiu ne povas ne malutili al la tuta milita kapablo de la malamika bazo aera kaj ŝipa.
La aera sieĝo de Malto estas plene disvolviĝanta, dum la rezultoj atingitaj ĝis la nuna momento, laŭ la celoj de la ofensivo mem, tre kontentigaj.

Gxis
Antonio
(*) Estis jxus reakiritaj la tekstoj de pli ol 300 elsendoj de la periodo 1936-1942; estas nun okazanta ilia enkomputiligo. Sendepende de la enhavo (ligita al la tempoj), ili estas tre interesaj el lingva vidpunkto, cxar ili devis evoluigi politikan kaj militistan terminaron, ne kutiman (precipe la duan) en esperanto.

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 gennaio 2014 18:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Obsed-o

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2014, 3:24:13 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| Obsed- povas ankaux egali al obstin-, insist-, persist-, sencxes- kaj simile.

Bone! Nun ni havas la linion:

obsed·o → kor·prem·o, prem·zorg·o, inkub·(sonĝ)·o, mani·o.

Bonvolu diri al mi, ne nur vi sed ĉiuj, kiel ŝanĝi ĝin.

Amike

Renato

---
renato corsetti
ren...@esperanto.org




Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2014, 4:06:18 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
obsed·o → kor·prem·o, prem·zorg·o, inkub·(sonĝ)·o, mani·o.

"inkubo" estas neoficiala kaj laŭ mi evitinda (certe pli evitinda ol "obsedo"). Aldone, ĝi laŭ mi havas tute alian signifon ol "obsedo".

Ankaŭ "korpremo" laŭ mi estas sufiĉe alia afero. Nur "premzorgo" kaj "manio" ŝajnas al mi foje taŭgaj alternativoj. Ĉar ankaŭ ili ne ŝajnas al mi tute kapti la signifon de "obsedo", mi preferus listigi la linion nur kun "~".

Aldone, ni devas pripensi la verbon "obsedi". Ĉu "manie okupi" kaj "preme zorgigi" povus esti eblaj alternativoj?

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Jan 30, 2014, 4:02:39 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne bone sekvis chion, sed PIV donas i-vortan karakteron al obsed' kaj mi pensas, ke tio estas ghusta.
Mi estas kontrau malrekomendo de tiu vorto.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 30 januari 2014 9:24
Onderwerp: (la bona lingvo) Obsed-o

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2014, 5:49:25 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

|   Nur "premzorgo" kaj "manio" ŝajnas al mi foje taŭgaj alternativoj. Ĉar ankaŭ ili ne ŝajnas al mi tute kapti la signifon de "obsedo", mi preferus listigi la linion nur kun "~".   Aldone, ni devas pripensi la verbon "obsedi". Ĉu "manie okupi" kaj "preme zorgigi" povus esti eblaj alternativoj?

Nu, momente mi povas pensi transformi la linion al

obsed·o → prem·zorg·o, mani·o, prem-penso.

 

se la aliaj konsentas (prem-penso estas propono de Pjer).

Ni povus aldoni sublinion pri ‘obsed-i’. kion proponas la aliaj?

Amike

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2014, 9:03:37 AM1/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Nu, momente mi povas pensi transformi la linion al

obsed·o → prem·zorg·o, mani·o, prem-penso.


Mi preferus, se la du similaj proponoj "premzorgo" kaj "prempenso" aperus unu apud la alia. Aldone mi daŭre preferus listigi la linion nur kun "~":

obsed·o → prem·zorg·o, prem·pens·o, mani·o
 

Ni povus aldoni sublinion pri ‘obsed-i’. kion proponas la aliaj?

Krom la antaŭe de mi proponitaj "manie okupi" kaj "preme zorgigi", eble ankaŭ "preme mens-okupi" povus esti taŭga.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jan 31, 2014, 4:54:48 AM1/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jes mi opinias, ke unu el proponoj devas enteni la radikon "mens" (preme mensokupi bone difinas obsedi) kaj unu la radikon trud ( ekzemple: trudzorgi).
Pri zorgigi, oni pensas pri ekstera influo de iu, tamen tio okazas nur en la menso de iu sen rekta agado de iu alia.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages