perlon-o - alia vorto de Niko

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2010, 6:16:10 PM3/15/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu

perlon-o --> (german-a) nilon-o ?

amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 15, 2010, 6:38:44 PM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

perlon-o --> (german-a) nilon-o ?

Eĉ mi kiel germano neniam aŭdis pri ĝi. Leginte pri ĝi en la germana Vikipedio, mi nun scias ke "Perlon" protektita nomo, kiun uzis unuopa germana firmao meze de la pasinta jarcento por plastaj fibroj similaj al nilono. Ŝajnas ke tiu speco de fibroj kaj tiu nomo ne plu estas uzataj nuntempe.

"Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni eble proponu ĝin por oficialigo.

Se oni efektive volus paroli pri la historia uzo de "Perlon", oni povus aŭ diri "germana nilono" (kiam ne tro gravas precizeco), aŭ uzi la varnomon "Perlon" ne-asimilite, aŭ uzi ĝin kiel Esperantigitan propran nomon, do "Perlono". Ĉar tute ne troveblas vera uzo de "perlono" en la Esperantlingva Interreto (nur estas mencio en PIV-bazita rimvortaro kaj iu german-Esperanta vortaro), mi dubas pri la neceso de linio.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2010, 3:35:32 AM3/16/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Marcos:
"Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni eble proponu ĝin por oficialigo.
Bone. Cu iu en la listo 'oficialigindaj radikoj' volas proponi difinon?

Ĉar tute ne troveblas vera uzo de "perlono" en la Esperantlingva Interreto (nur estas mencio en PIV-bazita rimvortaro kaj iu german-Esperanta vortaro), mi dubas pri la neceso de linio.
Nu, Niko kaj mi kiel fidelaj legantoj de PIV trovas ĝin kun malgranda komenca litero, kvazaŭ ĉiuj irus tra Germanujo dirante "perlono".

Eble prefere havi la linion por helpi legantojn de PIV. Eble mi aldonu: Perlon (varnomo).

Amike

Renato


Ronald Schindler

unread,
Mar 16, 2010, 12:45:23 PM3/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


perlon-o --> (german-a) nilon-o ?

Dependas de la rigardo. Ambaŭ aferoj estas la sama produkto kun diversaj nomoj kaj diversaj produktantoj. Kiun oni do preferu?

Amike

Ronald

Andreas Kueck

unread,
Mar 16, 2010, 12:46:03 PM3/16/10
to la bona lingvo
On 15 Mrz., 23:38, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> "Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni
> eble proponu ĝin por oficialigo.

"Nilono" jam estas oficiala:
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2010, 2:17:42 PM3/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"Nilono" jam estas oficiala:
  
Dankon, Andreas!

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2010, 2:19:03 PM3/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:

Ambaŭ aferoj estas la sama produkto kun diversaj nomoj kaj diversaj produktantoj. Kiun oni do preferu?

Mi kredas ke "nilono" estas la normla vorto ĉie ekster Germanujo.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Mar 17, 2010, 1:20:50 PM3/17/10
to la bona lingvo
On 16 Mrz., 19:19, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Mi kredas ke "nilono" estas la normla vorto ĉie ekster Germanujo.

Evidente temas pri du ne tute samaj aferoj. Tial en Germanujo oni
diras "Perlon" por "perlono" (konsistanta el "Polyamid 6") kaj "Nylon"
por "nilono" (konsistanta el "Polyamid 6.6") - tion chi mi konkludas
el Vikipedio:
http://de.wikipedia.org/wiki/Polyamide#Nylon kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Polyamide#Perlon

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2010, 3:15:38 PM3/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Evidente temas pri du ne tute samaj aferoj. Tial en Germanujo oni
diras "Perlon" por "perlono" (konsistanta el "Polyamid 6") kaj "Nylon"
por "nilono" (konsistanta el "Polyamid 6.6")
Ĉu tiu malgranda malsameco pravigas du apartajn vortojn (ekster fakegaj kuntekstoj)? Nur Dio scias, el kio oni faras nilonon en Japanujo, ekzemple.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 21, 2010, 7:10:41 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/15 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato proponis:

perlon-o --> (german-a) nilon-o ?

Eĉ mi kiel germano neniam aŭdis pri ĝi. Leginte pri ĝi en la germana Vikipedio, mi nun scias ke "Perlon" protektita nomo, kiun uzis unuopa germana firmao meze de la pasinta jarcento por plastaj fibroj similaj al nilono. Ŝajnas ke tiu speco de fibroj kaj tiu nomo ne plu estas uzataj nuntempe.

"Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni eble proponu ĝin por oficialigo.

     Lau la vortaro de Jouette (Dictionnaire d'orthographe et d'esxpression écrite) Nylon kaj Perlon egale estas protektitaj komercajhaj nomoj.



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages