Komparu la zamenhofan tradukon de la Biblio:
Jeremia 44,17: tiam ni havis abundan panon.
Zahharja 10,1: la Eternulo donos abundan pluvon.
Genezo 41,29: venos sep jaroj de granda abundeco.
Readmono 28,11: la Eternulo donos al vi abundon da bono.
Ijob 20,22: malgrau lia abundeco, li estos premata.
Ghis
Antonio
Amike
Renato
On 9 Mrz., 22:17, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> El la ekzisto de la
> prefikso "*mal/*" nepre sekvas, ke vorteroj egalaj al vortobazo kunmetita
> helpe de tiu sufikso krude kontrauas la Fundamenton, do ne povas esti
> Esperantaj.
Tian interpreton kontrauas tio, ke Zamenhof uzis la ne-Fundamentanvorton "abunda". Ghin la prilingve autoritata institucio posteoficialigis kun la difino "malmanka". Do se la interpreto de Franciskotrafas, Zamenhof agis kontrau la Fundamento per la uzo de "abunda"anstatau "malmanka".
2009/3/11 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> El la ekzisto de la
> prefikso "*mal/*" nepre sekvas, ke vorteroj egalaj al vortobazo kunmetita
> helpe de tiu sufikso krude kontrauas la Fundamenton, do ne povas esti
> Esperantaj.
Pardonu min por la skriberara "sufikso" anstatau la konvena vorto
"prefikso" !
Tian interpreton kontrauas tio, ke Zamenhof uzis la ne-Fundamentan
vorton "abunda". Ghin la prilingve autoritata institucio poste
oficialigis kun la difino "malmanka". Do se la interpreto de Francisko
trafas, Zamenhof agis kontrau la Fundamento per la uzo de "abunda"
anstatau "malmanka".
Fra Simo:
>Mi ne estas certa pri plena ghusteco de la egaligo de "abund/a" al "mal/mank/a" ; por veni al firma propra opinio pri tio mi bezonus pli longan esploradon (en la NPIV "mank/a" estas difinita per : "Prezentanta [mank/]o(j)n"). Se ni venos al tiu konkludo, ke "abund/a" efektive estas egala al "mal/mank/a", ni ja rezignu pri tiu vorto, kaj diradu "mal/mank/a".
Mi ne kredas, ke “abunda” egalas al “malmanka” (mi jam donis ekzemplojn pri tio); krome, gxis nun mi spertis nur mal-vortojn, kie la baza radiko havas “pozitivan” valoron (kompreneble, la sengheneco de la lingvo ebligas ankau vortojn kiaj “malmilito”, sed la ordinara vortoformado eliras el konceptoj kiaj paco, bela, alta, granda, nova ktp por formi malpaco, malbela, malalta, malgranda, malnova ktp. Nature, kiam mi diras “pozitiva” mi ne pensas pri morala jugho, sed pri havo, richo de la baza koncepto kaj malhavo, malricho de tiu derivita; do ankaux malica/ malmalica).
Ghis
Antonio