En elektroscienco oni distingas inter fenomenoj, kiuj daŭras kaj
estas mezureblaj sufiĉe longe post ŝalto de cirkvito en elektran reton, kaj
maldaŭraj fenomenoj, kiuj aperas tuj ĉe la ŝalto, sed poste malaperas.
Nia denaske franclingva profesoro, kiu cetere
bonege parolis la nederlandan, uzis la terminon "aléatoire" en siaj presitaj
libroj. En la nederlanda "aleatoraj fenomenoj" estas "overgangsverschijnselen"
(fenomenoj ĉe la transiro de unu stato al alia).
Mi proponus:
aleatora --> maldaŭraj
Amike salutas
Leo