Re: iga ajxo/igajxo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 27, 2008, 7:35:37 PM10/27/08
to la-bona-lingvo digest subscribers
TOPIC: mortiga aĵo / mortigaĵo

fusx'.. mi ne povas reprodukti la temlinion

Date: Sun 26 Oct 2008 01:45
From: Renato Corsetti


Ronaldo:
> >ne. mortiga ajxo eble jes, sed mortigajxo ne.
> >Cxu vi ne sentas la distingon?


>Apenaŭ aŭ tute ne.

cxu vere? fusx'.. Nu komparu:

fosa ajxo/fosajxo
skriba ajxo/skribajxo
mangxa ajxo/mangxajxo
kuira ajxo/kuirajxo
trancxa ajxo/trancxajxo

Kion mi celas estas ke kutime ***-ajxo estas aw tio kion oni
***-as aw tio kio ekestas pro la ***-ado.

Do, mortigajxo estus tio kion oni mortigas aw
tio kio ekestas pro tiu mortigado.

Se mi eraras, sendube iu donos ekzemplojn en kiu
***-ajxo estas la rimedo per kiu oni ***-as


gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Oct 27, 2008, 8:03:01 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribas:

Do, mortigajxo estus tio kion oni mortigas aw
tio kio ekestas pro tiu mortigado.

Se mi eraras,  sendube iu donos ekzemplojn en kiu
***-ajxo estas la rimedo per kiu oni ***-as

 En PMEG estas menciataj

kovri → kovraĵo = io, per kio oni kovras
amuzi → amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
fini → finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

Vi do eraris, kiam vi supozis ke X-aĵo estas ĉiam io kion oni X-as aŭ io kio ekestas pro la X-ado.

Mi preferas "mortigaĵo" al "mortigilo" kiam temas pri substanco, ĉar -il- nur tre malofte estas uzata por substancoj per kiuj oni faras ion. Pli ofte ghi signas instrumentojn aŭ aparatojn. Aliflanke -aĵ- tre ofte signas substancon, kaj ankaŭ povas signi substancon, per kiu oni faras ion.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2008, 10:27:51 AM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
> fosa ajxo/fosajxo
skriba ajxo/skribajxo
mangxa ajxo/mangxajxo
kuira ajxo/kuirajxo
trancxa ajxo/trancxajxo
fakte en ĉiuj tiuj ekzemploj temas pri fosITa aĵo, skribITaĵo, ktp., kiujn oni same komprenas pro la leĝo de neceso kaj sufiĉo.

sed el tio ne povas sekvi ke oni ŝanĝas la ĝeneralan regulon de vortfarado en espernato pro kiu mortiga aĵo aŭ mortig-aĵo estas aĵo por mortigi.

amike

renato


Fra Simo

unread,
Oct 28, 2008, 8:05:07 PM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/28 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     shmir/ajh/o
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages