"invert/i" en la muzika senco

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 3, 2009, 3:14:47 PM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
NPIV konas la radikon "invert/i". Mi en ĉi tiu mesaĝo interesiĝas nur pri ĝia dua (muzika) signifo, ĉar ĵus iu bonlingvulo kritikis ĝin en la diskutpaĝo de la Vikipedia artikolo "invertado"; la propono de tiu Vikipediisto estis anstataŭigi "invertado" per "inversigo". Tamen mi ne certas, ĉu tio estas vere kontentiga solvo.

La difino de "invert/i" en NPIV estas "(pp intervaloj k akordoj) Meti la malsupran noton supren, tiel ke alia noto fariĝas la malsupra". Ĉu iuj muzikemaj listanoj havas bonan ideon pri alternativo. Ĉu "inversigi" povus taŭgi, aŭ ĉu ĝi estas tro malpreciza aŭ miskomprenebla?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 3:40:51 PM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> NPIV konas la radikon "invert/i". Mi en ĉi tiu mesaĝo interesiĝas nur
> pri ĝia dua (muzika) signifo
Mi malfakas ankau' pri muziko, sed lau' tio, kion mi komprenas, mi
entute dirus ke la radiko "invert-" devus ig'i "invers-ig-". Leo, helpu
nin pri la unua signifo.

Krome eble ni devus havi linion por apuda radiko:

inversi-o [zam] (en gramatiko) --> inversig-o, inversigh-o (lau'
lakunteksto).
Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 3, 2009, 4:32:44 PM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

Al mi ŝajnas, ke "inversigi" povas tute bone taŭgi por tiu
muzika signifo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2009, 6:38:01 PM10/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

>> NPIV konas la radikon "invert/i". Mi en ĉi tiu mesaĝo interesiĝas nur pri
>> ĝia dua (muzika) signifo
> ... Leo, helpu nin pri la unua signifo.

Mi provos klarigi la signifon de la termino uzata en kemio.
"Ordinara" lumo konsistas el elektromagnetaj ondoj, kies elektra kaj magneta
vektoroj orientiĝas laŭ hazardaj direktoj perpendikularaj je la disvastiga
direkto. Ĉe polarizita lumo tiuj vektoroj restas en samaj ebenoj.
Se oni trairigas polarizitan lumon tra solvo de iuj "nesimetriaj" molekuloj
(ekzemple iuj sukeroj), la polariza plano turniĝas je iu angulo (dependa
interalie de la koncentriĝo) en iu direkto, ekzemple dekstren. Tian sukeron
oni nomus "dekstrenĝira"
Per "invertado" oni transformas la strukturon de tiaj substancoj tiel, ke la
turniĝo okazas en la mala direkto. Per "invertado" oni do faras el
dekstrenĝira substanco maldekstrenĝiran.
Post "invertado" la molekuloj enhavas precize la samajn atomojn kaj la
kemiaj funkcioj restis identaj sed iuj optikaj kaj biologiaj funkcioj
ŝanĝiĝis.

Temas pri teĥnika termino uzata interalie en kemio.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 3:36:16 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Per "invertado" oni transformas la strukturon de tiaj substancoj tiel, ke la
> turniĝo okazas en la mala direkto. Per "invertado" oni do faras el
> dekstrenĝira substanco maldekstrenĝiran.
>

Alivorte oni inversigas la turnig'on.

Mi komencas movig'i al la linio:

invert-i --> invers-ig-i

C'u fortaj kontrau'argumentoj?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages