Date: Fri 10 Oct 2008 13:21
From: "Antonio De Salvo"
>Renato Corsetti:
> vitral-o --> vitr-aĵ-o, vitr-a fenestr-o ?
precipe cxe
> (3/fenestro kun vitra mozaiko): vitralo; vitrofenestro;
mi havas la impreson ke ne temas pri vitra fenestro, sed
pri tio kion nederlandanoj nomas glas-in-lood, t.e.
vitro-en-plombo, cxar la vitraj pecoj el kiu konsistigas la
mozaiko estas kuntenataj per plombo.
date: Fri 10 Oct 2008 13:27
From: "Antonio De Salvo"
> Renato Corsetti:
> vitrin-o = montr-o-fenestr-o ?
>
Mi dirus ke temas pri sxranko kiu estas parte el vitro,
por ke oni vidu kio estas en gxi ecx se gxi estas ferm8ta
> persone, mi cxiam uzis "montrofenestro"
nur se temas pri io trarigardebla de sur la strato, ofte cxe vendejoj
gxis, Ronaldo
Antonio:
> (3/fenestro kun vitra mozaiko): vitralo; vitrofenestro;
Ronaldo:
mi havas la impreson ke ne temas pri vitra fenestro, sed
pri tio kion nederlandanoj nomas glas-in-lood, t.e.
vitro-en-plombo, cxar la vitraj pecoj el kiu konsistigas la
mozaiko estas kuntenataj per plombo.
Mi respondas:
sxajnas, ke ankaux en la itala ekzistas la esprimo "finestra al piombo" (lauxvorte: plumbofenestro) por fenestro kun vitraj mozaikeroj kuntenataj per plumbo.
Sincere, tamen, mi neniam auxdis cxi tiun esprimon en vivanta lingvo; kaj se mi gxin auxdus, mi tute ne pensus pri bele travidebla kaj kolorplena "vitromozaikaj fenestro" (vidu la bildon, pri la germana katedralo de Friburgo/ Brisgovio)

Ronaldo:
> vitrin-o = montr-o-fenestr-o ?
>
Mi dirus ke temas pri sxranko kiu estas parte el vitro,
por ke oni vidu kio estas en gxi ecx se gxi estas fermita
Mi respondas:
tio estas efektive meblo, kiun mi nomas vitrosxranko (vidu la bildon)

Antonio:
> persone, mi cxiam uzis "montrofenestro"
Ronaldo:
nur se temas pri io trarigardebla de sur la strato, ofte cxe vendejoj
Mi respondas:
laux mi, ne nur el la strato; ekzemple, ankaux en muzeaj koridoroj kaj cxambroj povas esti enmasonitaj montrofenestroj (vidu la bildon)

amike
Antonio
Mi registris ankaŭ tion kiel eblan samsignifan esprimon. Cetere ĝi estas bela kaj sugesta."vitromozaikaj fenestroj"