version-o

9 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Nov 22, 2011, 6:16:49 AM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, jen ebleco:

version·o → versi·o [9oa]

Ĝi ne aperas en PIV, nek en ReVo, nek en Tekstaro, do ĝi pli ŝajnas simpla eraro ol enradikiĝanta neologismo. Ĝi tamen estas sufiĉe ofta eraro:

http://www.google.com/search?q=%22versiono%22+%22kaj%22+%22estas%22&hl=eo

Ĉu aldoninda?

Amike,

    Edŭardo.

Marcos Cramer

unread,
Nov 22, 2011, 6:50:16 AM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:

Saluton, jen ebleco:

version·o → versi·o [9oa]

Ĝi ne aperas en PIV, nek en ReVo, nek en Tekstaro, do ĝi pli ŝajnas simpla eraro ol enradikiĝanta neologismo. Ĝi tamen estas sufiĉe ofta eraro:

http://www.google.com/search?q=%22versiono%22+%22kaj%22+%22estas%22&hl=eo

En la plej multaj el tiuj trafoj oni trovas ankorau plurajn aliajn erarojn. Do shajne estas iu eraro, kiun chefe faras komencantoj, kaj kiu ne influas la lingvouzon de pli spertas Esperantistoj. Pro tio mi ne vidas veran bezonon listigi ghin.

Amike,
Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2011, 9:54:38 AM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
version·o → versi·o [9oa]


http://www.google.com/search?q=%22versiono%22+%22kaj%22+%22estas%22&hl=eo


En la plej multaj el tiuj trafoj oni trovas ankorau plurajn aliajn erarojn. Do shajne estas iu eraro, kiun chefe faras komencantoj, kaj kiu ne influas la lingvouzon de pli spertaJ Esperantistoj.
Vere, sed aliflanke ĝi estas relative ofta. Do, mi komencis novan paĝon: http://www.bonalingvo.org/index.php/Oftaj_eraroj_de_komencantoj . Nun estas nur tiu vorto, sed ni vidos, ĉu la listo kreskos, tiel ke ni povos iom disvastigi ĝin kaj elstarigi ĝin.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Leo De Cooman

unread,
Nov 22, 2011, 1:49:56 PM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/11/2011 15:54, Renato Corsetti schreef:

> Vere, sed aliflanke ĝi estas relative ofta. Do, mi komencis novan
> paĝon: http://www.bonalingvo.org/index.php/Oftaj_eraroj_de_komencantoj
> . Nun estas nur tiu vorto, sed ni vidos, ĉu la listo kreskos, tiel ke
> ni povos iom disvastigi ĝin kaj elstarigi ĝin.

Oftega eraro estas la uzo de "korekta", kie temas pri "ĝusta, perfekta".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2011, 2:18:07 PM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>    Oftega eraro estas la uzo de "korekta", kie temas pri "ĝusta, perfekta".
mi registras ĝin sed ĝi estas ankaŭ eraro de tre bonaj esperantistoj kaj do, ĝi estas en niaj ĉefaj listoj.

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2011, 3:42:05 AM11/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se ni entute havu apartan liston de "Oftaj eraroj de komencantoj", ghi entenu nur tiajn erarojn, pri kies erareco konsentas chiuj spertaj Esperantistoj. Por aliaj aferoj ni ja havas la chefan liston de SSV. Do "korekta" lau mi ne eniru liston de "Oftaj eraroj de komencantoj".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2011, 5:17:54 AM11/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   Do "korekta" lau mi ne eniru liston de "Oftaj eraroj de komencantoj".

Vi pravas, ĉar ĝi jam estas en la ĝenerala listo
 http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Amike

Reanto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages